• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-15 15:33:40    
KOLKER ĈAMPIONIS POR LA KVARA FOJO

cri
Kiel ĉiujare ekde 2002, "Vojaĝo en Esperanto-lando", perfektiga lernolibro de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, estis la plej multe vendita titolo en la Libroservo de UEA en 2005. Kvankam tiu verko de Boris Kolker fariĝis denove aĉetebla nur en julio, kiam aperis ĝia tria eldono, en duona jaro ĝi estis vendita en 440 ekzempleroj. Plejparte la Libroservo vendis ĝin al aliaj libroservoj, kursgvidantoj k.a. kvantaj aĉetantoj, dum ĉe la pinto de la statistiko de unuekzempleraj aĉetoj estas alia novaĵo de UEA, "Sed homoj kun homoj" de Z.M. Sikosek pri la 100-jara tradicio de Universalaj Kongresoj, kiun aĉetis 62 individuaj klientoj. Entute la verko de Sikosek vendiĝis en 267 ekz. kaj devis cedi en la statistiko de totalaj vendoj, krom al "Vojaĝo", nur al la adresaro de Pasporta Servo, kiu ĉiujare troviĝas inter la pintaj furoraĵoj.

En la listo de ĉiuj vendoj 11 titoloj el 20 estas eldonaĵoj de UEA aŭ TEJO. La plej sukcesa titolo de alia eldonejo estis la bildvortaro "Mil unuaj vortoj en Esperanto" (173) kaj la nova volumo kun aventuroj de la bildstria heroo Tinĉjo (165). Notinda estas la bona vendiĝo de "Manlibro pri instruado de Esperanto" (101), redaktita de K. Kovats, kaj "Historio de Esperanto" (86) de A. Korĵenkov. Ambaŭ estas verkoj, por kiuj ekzistis vera merkata bezono, kaj sekve la venda sukceso venis kiel natura rezulto.
Ankaŭ pasintjare neniu kompakta disko konkeris lokon en la furorlisto de totalaj vendoj. En tiu de unuopaj vendoj troviĝas la nova Kajto-disko "Lokomotivo, rulu nun!" (19) kaj, konvene por la jubilea jaro, "Universalaj Kongresoj" (18), kolekto de sondokumentoj el UK-oj de 1955 ĝis 1998. Kun 53 ekz. la UK-disko de Sikosek estis pli populara rilate sumajn vendojn ol la disko de Kajto, de kiu vendiĝis 44 ekz.
Ĝojige estis, ke la totala volumeno de vendoj de la Libroservo de UEA kreskis en 2005. La malneta vendosumo estis 128 021 eŭroj, kio superas per 5,5% la vendojn en 2004, kiam ili sumiĝis je 121 374 eŭroj. Ĉar la nederlanda inflacio estis 1,7%, temis pri rimarkinda reala kresko.
VENDOJ ENTUTE (nombro -- titolo -- prezo en EUR)
440 "Vojaĝo en Esperanto-lando", Boris Kolker* (18,00)
369 "Pasporta Servo, listo de gastigantoj"* (15,00)
267 "Sed homoj kun homoj", Z.M. Zikosek* (21,00/ 30,00)
263 "Saluton!", lernolibro de A. Childs-Mee* (10,80)
173 "Mil unuaj vortoj en Esperanto", bildvortaro de H. Amery (12,00)
165 "Tinĉjo en Tibeto", bildrakonto de Herge (11,70)
136 "Gerda malaperis!", Claude Piron (3,90)
105 "La Zamenhof-strato", L. Zaleski-Zamenhof / R. Dobrzynski (18,00 / numerita 30,00)
101 "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. Kovats (7,50)
99 "Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen* (15,00)
94 "Ĉu nur-angla Eŭropo?" R. Phillipson* (21,00)
88 "Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj", Goscinny / Uderzo (9,00)
86 "Historio de Esperanto", A. Korĵenkov (12,00)
82 "Gastono 1", bildrakonto de Franquin (7,20)
78 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto" (87,00)
74 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod* (broŝ. 19,80 / bind. 24,90)
72 "Baza Esperanta radikaro", Wouter Pilger* (7,50)
72 "Faktoj kaj fantazioj", Marjorie Boulton* (13,80)
72 "Internacia Kongresa Universitato 2005", red. A. Wandel* (7,80)
67 "La Kastelo de Vitro", romano de J. Francis* (18,00)

UNUOPAJ VENDOJ (nombro -- titolo -- prezo en EŬR)
62 "Sed homoj kun homoj", Z.M. Zikosek* (broŝ. 21,00 / 30,00)
45 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto" (87,00)
43 Pasporta Servo, listo de gastigantoj* (15,00)
42 "Tinĉjo en Tibeto", bildrakonto de Herge (11,70)
40 "Nederlands-Esperanto-Nederlands woordenboek", P. De Smet (17,70)
38 "Vojaĝo en Esperanto-lando", Boris Kolker* (18,00)
32 "Historio de Esperanto", A. Korĵenkov (12,00)
31 "Mil unuaj vortoj en Esperanto", bildvortaro de H. Amery (12,00)
25 "Skizo de la Esperanta literaturo", E. Tvarozek (7,80)
24 "Lingvaj babilaĵoj", A. Cherpillod (15,00)
20 "Al nova internacia lingva ordo", red. Lee Chong-Yeon kaj Liu Haitao* (18,00)
20 "Ĉu nur-angla Eŭropo?", R. Phillipson* (21,00)
20 "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. Kovats (7,50)
19 "Lokomotivo, rulu nun!", kompakta disko, Kajto (9,90)
18 "Universalaj Kongresoj", kompakta disko, red. Z.M. Zikosek* (9,90)
17 "Hillel la Saĝulo", A. Cherpillod (4,50)
17 "Gastono 1", bildrakonto de Franquin (7,20)
17 "Gramatiko de Esperanto", M. Malovec (15,00)
16 "La brusela bubo", bildrakonto de W. Vandersteen (7,80)
16 "Lito apud la fenestro", rakontoj de B. Salt* (4,80)
* Eldonaĵoj de UEA/TEJO
* * * * *
STEFAN MAUL EN LA MAJA MALFERMA TAGO
Stefan Maul, konata Esperanta ĵurnalisto kaj redaktoro de la magazino MONATO, estos la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 13-an de majo. Maul prezentos dum la Tago sian ĵus aperintan verkon "El verva vivo ĵurnalista", en kiu li interalie klopodas klarigi, kial li estas kaj restas konvinkita adepto de la ideo de L.L. Zamenhof. Nekutiman prelegon faros profesoro Ruĝnazul', por kiu la elpaŝo en la maja Malferma Tago estos premiero en tiu ĉi populara aranĝo, kiu okazos jam por la 24-a fojo. Premieran prezenton spertos ankaŭ la filmo de Petro Balaz pri la pasintnovembra Malferma Tago kaj pri la vivo en la Centra Oficejo. Oni montros ankaŭ filmon pri la Esperanto-rilata kvizo en la ĉi-jara Muzea Nokto de Roterdamo.
Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
* * * * *
ESPERANTO EN LA MUZEA NOKTO DE ROTERDAMO
Inter la 4-a kaj 5-a de marto okazis Muzea Nokto de Roterdamo, dum kiu muzeoj, artgalerioj k.a. artaj establoj estis malfermitaj ĝis la 2-a horo nokte. La hispana artisto David Maroto, loĝanta en Roterdamo, malfermis tiam ekspozicion de skulptaĵoj kaj instalaĵoj. Jam en januaro Maroto petis helpon de la Centra Oficejo de UEA por realigi lige de sia ekspozio aranĝon kun esenca rolo por Esperanto.
Pere de la CO ekestis kunlaboro inter Maroto kaj Francisco Veuthey, el ku rezultis programero, dum kiu Veuthey legis fragmentojn el la romano "La inventaĵo de Morel" de la argentina verkisto Adolfo Bioy Casares, kiujn li esperantigis laŭ peto de Maroto. La pli ol 100-kapa publiko devis diveni, en kiu lingvo okazas la legado kaj pri kiu verko temas. La legado daŭris pli ol tri minutojn, ĝis aperis la ĝusta respondo post la unue proponitaj itala, latina, korsika, retoromanĉa, portugala kaj rumana. Kelkaj pliaj minutoj kun helpaj sugestoj de la programestro necesis, ĝis iu divenis la nomon de la romano. La diveninto de la lingvo estis premiita per disko de la grupo "Kaj tiel plu" kun mezepokeca muziko, dum la diveninto de la romano ricevis ĝian anglan eldonon. La tuta aranĝo estis filmita kaj la filmo prezentita en la oficiala inaŭguro de la ekspozicio la 9-an de marto, kie la kvizo pri lingvo kaj verko estis ripetita. Oni montros la filmon ankaŭ en la Malferma Tago !
de la CO
la 13-an de majo.
En 1998 Francisco Veuthey renkontiĝis kun la verkisto Bioy Casares (1914-1999) en Roterdamo. Tiam Veuthey demandis la faman aŭtoron de fantastaj rakontoj pri lia sinteno al Esperanto. La aŭtoro respondis: "Ĉiam ŝajnis al mi bona la ideo pri internacia lingvo. Esperanto havas mian plenan aprobon, kvankam mi neniam inkludigis ĝin aŭ menciis ĝin en miaj verkoj simple pro tio, ke mi ne konas ĝin kaj neniam studis ĝin."
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu
El GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA