• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-15 17:29:08    
Roh Moo-Hyun multe gajnis per vojaĝo al Afriko

cri

En la 14-a de marto, prezidento de Korea Respubliko Roh Moo-Hyun finis sian vizitadon al 3 afrikaj landoj Egiptio, Niĝerio kaj Alĝerio kaj revenis al Korea Respubliko. Tio estas la unua fojo en la lastaj 24 jaroj, ke prezidento de Korea Respubliko surpaŝas la teron de Afriko. Laŭ la publika opinio, ĉi-foja vizito de Roh Moo-Hyun pri "riĉfonta diplomatio" atingis la anticipajn celojn por plifortigi la ekonomiajn kunlaborojn kun Afriko, pligrandigi la diplomatian influadon de Korea Respubliko kaj havigi al si pli da amikoj.

De longa tempo la korea duoninsulo troviĝas en la stato de milita kontraŭstaro inter la sudo kaj nordo. Korea Respubliko ĉiam prenas Azion kiel la centron de sia diplomatia afero kaj disvolvi rilatojn kun Ĉinio, Rusio kaj Usono estas la gravitaj punktoj en la diplomatiaj politikoj de Korea Respubliko. Por rompi tian diplomatian limigitecon, post sia enposteniĝo kiel prezidento de Korea Respubliko, Roh Moo-Hyun iniciatis kaj aktive antaŭenpuŝis siajn politikojn pri "ekvilibra diplomatio" kaj en 3 jaroj post sia prezidentiĝo li vizitis 27 landojn. Ĉi-foja vizito al Afriko ĝuste montras la gravan ŝanĝiĝon de la diplomatiaj politikoj de Korea Respubliko.

Ĉi-foja vizito de Roh Moo-Hyun al Afriko ja estas fruktodona. Plej grava estas tio, ke Korea Respubliko malfermis la riĉfontan trezorejon de Afriko – la lastan riĉfontan trezorejon sur la tero. Dum la vizito, Korea Respubliko subskribis interkonsenton kun Niĝerio, la plej granda oleprodukta lando en Afriko, pri kunlabora ekspluatado de la enmara olekampa programo kun la skalo de 2 miliardoj da bareloj. Tio ne nur havigos al Korea Respubliko la garantion deenergio je 1,2 miliardo da bareloj da nafto, sed ankaŭ faros solidan bazon por la entreprenoj de Korea Respubliko eniri en Afrikon. Samtempe Korea Respubliko subskribis interkonsentojn kun Egiptio kaj Alĝerio pri ekspluatado de naturgaso, suna energio kaj aliaj energioj.

Due, dum sia vizito, Roh Moo-Hyun ankaŭ proklamis la "Planon pri Helpado al Afriko" de la registaro de Korea Respubliko, kio esprimis la volon de Korea Respubliko por aktive partopreni en helpado al Afriko kaj plivastigi la diplomatian influadon de Korea Respubliko.

Krome, dum sia vizito, Roh Moo-Hyun ankaŭ interŝanĝis kun afrikaj landoj opiniojn pri la internaciaj aferoj kaj akiris kelkajn komunajn konojn.

Analizistoj opinias, ke ĉi-foja vizito de prezidento Roh Moo-Hyun al la 3 afrikaj landoj alportis al Korea Respubliko abundajn fruktojn en la politiko, ekonomio kaj diplomatio. Unuflanke Korea Respubliko plifortigas la diplomatiajn rilatojn kun tiuj landoj kaj garantias la fonton de energioj. Aliflanke la kompakta kunlaborado ankaŭ utilas al altigo de la statuso de Korea Respubliko sur la internacia scenejo.