• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-15 17:31:10    
Ĉina industria produktado kreskis je 16,2% en antaŭaj du monatoj

cri
Komerco inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj pliiĝis je preskaŭ 30% en unuaj 2 monatoj

La 15-an de marto, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis donitaĵojn montrante, ke en la unuaj 2 monatoj de la kuranta jaro, la komerco inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj tenis relative rapidan kreskon, kaj la eksport-importa sumo atingis 21,2 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je preskaŭ 30% ol tiu en la sama periodo de 2005.

Ĉina industria produktado kreskis je 16,2% en antaŭaj du monatoj

La 15-an de marto, la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis raporton pri monata situacio. Laŭ la raporto, en januaro kaj februaro ĉijare, la pliigita produktvaloro de ĉinaj industriaj entreprenoj kreskis je 16,2% kompare kun tiu de la sama periodo pasintjare.

En la antaŭaj du monatoj ĉijare, la kreska mezuro de trafikaj kaj transportaj instalaĵoj, ne-metalaj mineralaj fabrikaĵoj, komunikadaj ekipaĵoj, komputilo kaj aliaj elektronikaj instalaĵoj superis 20%. Kaj la produktkvanto de aŭtoj eĉ kreskis je 40%.

En februaro ĉi-jare grandamezure reduktiĝis komerca favora saldo de Ĉinio

Laŭ la plej nova statistiko de la Ĉina Dogano, en februaro de la kuranta jaro malrapidiĝis la kreska tendenco de la eksportado de la ĉina komercado, dum importado rapide kreskis. Rezulte de tio la komerca favora saldo reduktiĝis je 7,1 miliardoj da usonaj dolaroj kompare kun tiu en januaro.

Laŭ la statistiko, en februaro la totala valoro de importado kaj eksportado de la ĉina ekstera komercado atingis ĉirkaŭ 105,8 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la favora saldo de la monato estis 2,45 miliardoj da usonaj dolaroj.

Enspezo de ĉina kosmetika entrepreno atingis ĉirkaŭ 200 miliardojn da juanoj

Laŭ nova statistiko, en la lasta jaro la enspezo de ĉina kosmetika entrepreno atingis ĉirkaŭ 200 miliardojn da juanoj, plimulte je ĉirkaŭ 20% ol tiu de la jaro 2004.

Laŭ informo, kosmetika entrepreno fariĝas la 5-a plej granda konsuma merkato ŝatata de la ĉina loĝantaro post la enpreprenoj de biendoma proprietaĵo, aŭto, elektronika komuniko kaj turismo, kaj jam evidentiĝas komerca ŝanco grandega. Laŭ prognozo, en la venontaj 3 ĝis 5 jaroj la enspezo de ĉina kosmetika entrepreno atingos 500 miliardojn da juanoj.

Ĉinio kun investis 330 milionojn da juanoj por protekti marĉon de Sanjiang-ebenaĵo

Lastatempe komenciĝis la projekto pri tio, ke Ĉinio investis kune kun ekstera kapitalo 330 milionojn da juanoj por protekti marĉon de Sanjiang-ebenaĵo. Ĉinio uzis la krediton de Azia Disvolva Banko kaj la donacitan monon de Tutgloba Media Fonduso por protekti la marĉon kaj arbaron.