• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-15 18:44:28    
Protektado de rajtoj de ĉinaj konsumantoj senĉese pliboniĝas

cri
La 15-a de marto estas la internacia tago pri protektado de rajtoj de konsumantoj. En ĉi tiu tago, diversaj lokoj de Ĉinio okazigis konsultajn kaj propagandajn aktivadojn kaj la tuta socio iniciatis protektadon de rajtoj de konsumantoj. De la lastaj jaroj, senĉese pliboniĝas la stato de protektado de rajtoj de ĉinaj konsumantoj. Estontece koncernaj fakoj pluapaŝe alprenos leĝajn kaj ekonomiajn rimedojn kaj fortigos protektadon de rajtoj de konsumantoj.

La 15-an de marto en la pekina plej vivplena strato Wangfujing, raportistoj vidis, ke laborantoj de la ĉina Ŝtata Ĝenerala Buroo de Kvalitaj Adminitrado, Ekzamenado kaj Kvarantenado, respondecaj pri la protektado de rajtoj de konsumantoj, disvolvas konsultan aktivadon por konsumantoj. Sinjorino Jin Guizhi petis laborantojn juĝi vinon, kiun ŝi ĵus aĉetis. Sinjorino Jin Guizhi tre kontentiĝis pri la servado:

"Ĉi tiu aktivado estas tre bona, popolanoj bezonas la aktivadon, mi gajnis multajn akirojn kaj estas tre kontenta pri la aktivado."

Efektive, krom konsultaj kaj propagandaj aktivadoj, en ĉiutaga laboro ĉinaj koncernaj fakoj ĉiam alprenis efikajn rimedojn kaj aktive protektas rajtojn de konsumantoj. Por liveri oportunon al konsumantoj en raporto de problemoj, ĉinaj industriaj kaj komercaj administraj fakoj malfermis la telefonan raportan sistemon kun la telefona numero 12315.

Laŭ statistiko, en 2005, la sistemo ricevis kazojn de telefona konsulto je pli ol 3,1 milionoj, traktis kazojn petitajn kaj raportitajn de konsumantoj je pli ol 730 mil kaj evitigis al konsumantoj ekonomian perdon je 524 milionoj da juanoj. Nun en diversaj lokoj de Ĉinio, jam fondiĝis pli ol 180 raportaj gvidaj sistemoj kun la informiga funkcio. En 2006, ĉinaj industriaj kaj komercaj fakoj ankaŭ forte akcelos konstruadon de administra leĝplenuma reta sistemo.

La kontakta stacio, kiu troviĝas en ĉena supermarkto Zhongbai Bailiansuo en la ĉina urbo Wuhan, jam funkcias pli ol 3 jarojn. Laborantino sinjorino Huang Derong sciigis nin, ke nun plendoj pri produktaj kvalito kaj prezo estas pli kaj pli malmultaj.

Estro de gvida centro pri la sistemo 12315 de industria kaj komerca buroo de la urbo Wuhan, sinjoro Fu Hongzhu sciigis raportiston, ke la fondo de la kontakta stacio grande reduktis koston de konsumantoj pri protekti siajn rajtojn, ankaŭ ĝustatempe interkomunikis fabrikojn, komercistojn kaj konsumantojn, tiel pli bone protektis iliajn rajtojn.

Laŭ konigo, nun en diversaj lokoj de Ĉinio troviĝas telefonoj pri plendo de konsumantoj kaj tio liveris bonan vojon por solvi diversajn konsumajn disputojn.