• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-16 08:26:13    
Novelisteco Naskita el Leterportado

CRI
Li Zhun estas influhava verkisto kulturita de la partio post la fondiĝo de la nova Ĉinio. Li naskiĝis en la gubernio Luoyang (nun urbo) de la provinco Henan, 1928. Lia familio estis kaj instruista kaj bienula, tial jam en la infaneco li ricevis bonan klerigadon. Tamen poste la familio dekadenciĝis, kaj li devis, en la aĝo de 15 jaroj, lukri por sin vivteni. Komence li fariĝis servisto en vendejo de salo. Post kelkaj jaroj li migris en urbeton kaj servis en poŝtoficejo. Tiam, estante leterportisto, li havis vastan kontakton kun personoj de diversaj socitavoloj kaj konatiĝis kun centoj da kamparanaj familioj kaj diversaprofesiaj homoj – ĉio ĉi rezervis sin por lia posta verkado. Ĉirkaǔ la jaro 1945, li aniĝis al amatora teatro de la urbeto kaj komencis lerni skribadon. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li laboris unue en banko, poste en lernejo. Dume li verkis pli ol 10 mikronovelojn. Tiuj verketoj aperis sinsekve en "Henan Ribao" (Henan-provinca Tagĵurnalo). Ĉio estis nur kvazaǔ preparo. En novembro de 1953, li publikigis novelon "Ne Tiun Vojon!" kaj per ĝi surpaŝis literaturistan vojon. Sekvajare oni metis lin kiel profesian verkiston en la Kulturan Federacion de la Provinco Henan.

En 17 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Li Zhun kreis pli ol 40 novelojn kaj mallongajn romanojn, kiuj kuniĝis en kolektojn "Kiam Fragmitoj Floras...", "Radaj Spuroj", "Nokte tra Kamela Monto", "Rakontetoj pri Li Shaungshuang"" kaj aliaj. Cetere, li verkis ankaǔ dramojn kaj lokajn operojn. Post 1956, li entreprenis verkadon ankaǔ de filmaj scenaroj. La 1-a peco estis "Nova Rakonto pri Veterana Soldato", sekvis "Bonhava Familio", "Li Shuangshuang", "Drak-ĉevala Spirito", "Plugi Nubon kaj Semi Pluvon", "Heroa Kanto" kaj "Torentas Riverego".

La ĉefa sukceso de Li Zhun en la verkado speguliĝas en liaj noveloj. En la 50-aj jaroj li jam ŝutis ĉiom da pasio al priskribado de batalado inter nova kaj malnova pensoj en la kamparo kaj al prikantado pri novaj figuroj kaj ideoj de socialismo. De 1953 ĝis 1956, ĝuste en pli ol 2 jaroj, kiam fundamente plenumiĝis la socialisma transformado al la agrikulturo, publikiĝis sinsekve pli ol 10 noveloj de Li Zhun, spegulantaj de diversaj flankoj la ĉielskuan ŝanĝiĝon en la kamparo de nia lando. En la novelo "Poploj", el konflikto inter Dong Shougui kaj lia filo ni vidas batalon inter la 2 fortoj, progresa kaj konservativa, en la procezo de fondiĝo de interhelpaj grupoj. En "Degelo de Glacio kaj Neĝo", iama leterportisto akravide prezentis al ni novan kontraǔdiron renkontitan post starigo de kooperativoj. "Sovaĝa Knabino" manifestas viglan forton de kamparanoj kiuj firmavole marŝas sur la socialisma vojo. La aǔtoro desegnis per tuĉoj simplaj, senornamaj, sed facilaj kaj klaraj, en "Oldulo Meng Guangtai", "Pluvo", "En Neĝŝtormo", "Kvina Monato en Agrikultura Okupado", "Maljuna Jiang En" kaj aliaj, kortuŝajn figurojn de granda nombro da kamparanoj amantaj kaj la patrolandon kaj la kolektivon. En la komenco de la 60-aj jaroj, Li Zhun fariĝis ankoraǔ pli matura en priskribado de la vivo. Sinsekve aperis noveloj "Grapolo da Ŝlosiloj", "Printempa Vento en la Tria Marto", "Rakontetoj pri Li Shuangshuang", "Plugado" kaj aliaj, pitorekse vidigantaj grandan noviĝon de la spirito de kamparanoj post ŝanĝiĝo de la produktaj rilatoj. Unuvorte, li ĉiam sekvis paŝojn de ŝanĝiĝado de la vivo en la kamparo kaj fidele registris klarajn sulkojn de la epoka rado.

"Ne Tiun Vojon" estas la 1-a novelo de Li Zhun. Per tio, ke malriĉ-kamparano Song Laoding liberigite intencis aĉeti agron, la aǔtoro ĝustatempe elmetis gravan socian problemon pri prevento al dupolusiĝo en la kamparo kaj plej frue tuŝis temon pri batalo inter la du vojoj en la ĉinaj vilaĝoj, tial ĉi tiu lia verko vekis vastan atenton de la socio, tiel ke ĝi estis ne nur publikigita en la centra organo Renmin Ribao kaj transaperigita en pli ol 50 gazetoj kaj ĵurnaloj tra la tuta lando, sed ankaǔ adaptita al teatraĵo kaj lokaj operoj kaj bildolibro, kaj tial ĝi vaste cirkuladis en la popolaj amasoj, ludante grandan propagandan rolon en la kampara socialisma revolucio.

En 1960 aperis lia alia fama verko titolita "Rakontetoj pri Li Shuangshuang" kaj markanta lian maturiĝon en la verkado. Ĝi estas unu el liaj ĉefaj verkoj. En ĝi la aǔtoro plastike prezentis kreskan vojon de ordinara vilaĝanino Li Shuangshuang, laborema, honesta, aǔdaca, decidema, vigla kaj energiplena. Pro tradicia kutimo ŝi devis submetiĝi al la edzo ne nur kiel ido-donanto, sed ankaǔ kiel sklavino kiu faru ĉion en la hejmo. La socialisma revolucio, profunde disvolviĝante, levis ondon kiu instigis, ke ŝi elŝiru sin el la familia katenado kaj kuraĝe defiu la forton de socia kutimo kreita de la privata posedanteco kaj daǔranta jam milojn da jaroj. Ŝi postulis elhejmiĝi ne por serĉi malgrandan terenon de persona libereco en sekso aǔ kariero, sed por ĵeti sin en la grandan socialisman kolektivon; ŝi strebis supren kaj bravis surŝultrigi pezan ŝarĝon, ne por ĉasi individuan famon kaj gajni por si profiton, sed por fandi siajn saĝon kaj forton en la revolucian torenton. Ŝiaj kuraĝo, justemo kaj altruismo manifestis tion, ke ŝi aspiras esti vera mastro de la nova vivo anstataǔ resti "ilo" de la hejmo kaj "kampo" de la edzo. Harmonie kunestis individueco kaj komuneco en ŝia korpo, kiu iĝis brila artofiguro en galerio de literaturaj figuroj.

Atentindaj estas ankoraǔ kelkaj pecoj el la noveloj de Li Zhun. Ekzemple, "Griza Tendo", publikigita en januaro de 1957. En ĝi la aǔtoro akre montris eraran tendencon fari krudan kaj facilaniman verkadon kaj malobservi la artan leĝon, senkompate ironiis kaĵoleman kaj mensogeman estron de gubernia kulturhalo. Per la novelo "Kiam Fragmito Floras" la aǔtoro skurĝis kadron kiu ĉasis novan ineton kaj enuis de malnova edzino kaj maldankis helpinton. En ĝi la aǔtoro ankaǔ nudigis ferocan animon de malvarma egoisto. La 2 menciitaj noveloj estas ja bonaj verkoj pro tio, ke ilia aǔtoro kuraĝe tuŝis kontraǔdirojn en la vivo. Ankaǔ "Leteroj" estas bona novelo, en kiu Li Zhun modlis vilaĝaninon sincera kaj kortuŝa. Ŝi estas edzino de membro de Volontula Armeo. Aǔdinte pri tio, ke ŝia edzo sin oferis sur fronto, ŝi skribadis en lia nomo leterojn al la bopatrino, por ke ŝi ne kolapsu pro la morto de la filo, kaj mem silente sin ŝarĝis per doloro de ambaǔ. Nia verkisto tre subtile kaj verece priskribis la kompleksan psikon de la edzino de tiu martiro kaj plene esprimis doloron kaj konflikton en ŝia interna mondo. Ja emerĝis pli kaj pli da novaj homoj en la kamparo, kun firma volo kaj nobla patriotismo.