• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-16 15:36:10    
Ĝenerala Asembleo pasigis rezolucion pri establiĝo de Homrajta Konsilio

cri

La 15-an de marto, la 60-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj finfine per majoritata balotado pasigis la rezolucion pri establiĝo de la Homrajta Konsilio. Por tio ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan precipe faris deklaron, montrante, ke tiu ĉi rezolucio havas historian signifon kaj antaŭenpuŝos la homrajtan aferon de Unuiĝintaj Nacioj al nova etapo.

En la balotado, nur Usono, Israelo, Marŝalaj Insuloj kaj Belaŭio kontraŭis, 3 landoj sin detenis, 7 landoj perdis la balotan rajton pro ŝuldo de kotizo al Unuiĝintaj Nacioj kaj ankoraŭ kelkaj landoj ne partoprenis en la balotado.

Estas malfacile por tiu ĉi rezolucio esti pasigita per absoluta majoritato. Laŭ difino de la dokumento pri fruktoj de la pinta konferenco de Unuiĝintaj Nacioj okazinta en 2005, oni fondos la Homrajtan Konsilion por anstataŭi la nunan Homrajtan Komisionon en Ĝenevo. Diversaj landoj esprimis principecan subtenon al tiu ĉi difino, tamen ili tenas malsamajn celojn. La okcidentaj landoj kun Usono kiel kerno esperas redukti la skalon de la Homrajta Komisiono, por ke la nombro de ĝiaj membroj malgrandiĝu de 53 ĝis 30, celante nuligi la membrecon de tiuj landoj, kiuj havas malbonajn registrojn pri homaj rajtoj. Sed la evoluantaj landoj emfazas, ke oni devas eviti la manovradon de la konsilio fare de la okcidentaj landoj kaj politikigon de la homrajta problemo. Tial diversaj landoj havas relative grandajn diverĝojn pri la kvalifikiteco de la membroj de la Homrajta Konsilio kaj pri ĝiaj naskiĝo, funkciado kaj tiel plu.

Por elimini la diverĝojn oni faris interkonsiliĝadon kaj intertraktadon dum 5 monatoj. En la 23-a de la ĵus pasinta monato, Jan Eliasson, prezidanto de la 60-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, prezentis al ĉiuj membrolandoj dokumenton de la rezolucia projekto pri la establiĝo de la Homrajta Konsilio. Tiu ĉi dokumento faris kunordigadon pri la skalo, la naskiĝo de la membroj, la funkciado de la konsilio kaj tiel plu. Laŭ tiu ĉi projekto la konsilio konsistos el 47 landoj kaj ĉiuj membroj estos ekzamenataj kaj taksataj per la registroj pri homaj rajtoj.

Post la pasigo de la rezolucio, usona konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj Bolton esprimis, ke Usono ne havas sufiĉan fidon al tiu ĉi nova institucio, tamen ankoraŭ faros kunlaboradon kun ĝi kaj klopodos kune kun aliaj membrolandoj, por ke ĝi fariĝu potenca kaj efika institucio.

Laŭ la rezolucio, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj nuligos la Homrajtan Komisionon en la 16-a de junio. En la 19-a de junio la Homrajta Konsilio okazigos sian unuan kunvenon.