• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-16 17:38:44    
Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono gajnis krediton je 60,5 miliardoj da juanoj el ĉina Ŝtata Ekspluata Banko

cri
Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono gajnis krediton je 60,5 miliardoj da juanoj el ĉina Ŝtata Ekspluata Banko

La 15-an de marto, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta en Ĉinio, gajnis krediton je 60,5 miliardoj da juanoj el ĉina Ŝtata Ekspluata Banko.

Laŭ interkonsento, en la venontaj kvin jaroj, la banko liveros kapitalan subtenon al konstruaj projektoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en akvoutiligo, trafiko, minerala riĉfonto kaj aliaj kampoj, kaj ĉefe subtenos sintezan traktadon kaj ekspluatadon al ĉefaj riveroj en la regiono kaj konstruaj projektoj pri fervojo, flughaveno kaj kampar-ŝoseo.

Konsumemo de ĉinaj loĝantoj denove malleviĝis

La 15-an de marto, la ĉina centra banko – Ĉina Popola Banko publikigis rezulton de enketado al deponantoj farita en la unua trimestro ĉijare. Laŭ la enketa rezulto, post kiam la konsumemo de ĉinaj loĝantoj malleviĝis en la sinsekvaj tri trimestroj, en la unua trimestro ĉijare ĝia malleviĝo kreis la rekordon historie.

Laŭ analizo fare de la ĉina centra banko, la kaŭzo ĉefe kuŝas en tio, ke loĝantoj sentas maltrankviliĝon pri necerteco de iuj elspezoj en la estonteco. Konsiderante pri la estontaj bezonoj dum la vivo, loĝantoj devigite pliigas la deponitan sumon anstataŭ multigi la elspezon.

Laŭ financa statistiko publikigita de la ĉina centra banko en la sama tago, en la fino de februaro, la deponita mono de ĉinaj loĝantoj en bankoj superis 15 000 miliardojn da juanoj, je 18,3% pli multe ol tiu en la sama periodo pasintjare.

Membrolandoj de Mez-Azia Ekonomia Kunlaboro faris interkonsiliĝon pri translanda transportado

La 15-an de marto en Urumĉio, urbo en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, 8 membrolandoj de Mez-Azia konomia Kunlaboro kaj delegitoj de Internacia Financa Organizo kolektiĝis kaj faris interkonsiliĝon pri faciligo de translanda transportado.

En 1997 establiĝis Mez-Azia Ekonomia Kunlaboro, kies laboro koncernas transportadon komerconkaj energion.

Ministerio pri Komerco jam alprenas respondajn rimedojn por normigi la ordon de importado de fererco kaj akceli justecan konkurencon

La 13-an de marto, kocerna respondeculo de la Ministerio esprimis, ke pro kolektiva petado fare de ĉinaj ferŝtalaj entreprenoj, la ĉina Ministerio pri Komerco alprenis portempajn rimedojn por kontroli importadon de varoj kaj lastatempe faris reguligadon al la pasintaj administraj rimedoj, fortigis analizadon pri kvanto kaj prezo de importata fererco kaj lando eksportanta la ferercon, por preventi spekuladon kaj malordigon de la merkato.

Usono instalis oficejon de tekniko de medio kaj energio en Ĉinio

La 13-an de marto en Pekino, oficiale establiĝis usona oficejo de tekniko de medio kaj energio. Usono unuafoje instalis oficejon de tekniko de medio kaj energio en fremda lando.

La oficejo estis instalita kune de usona Departemento pri Komerco kaj Universitato Missouri. Laŭ konigo, la oficejo intime kunlaboros kun usonaj grandaj entreprenoj kaj konigos usonajn plej progresintajn teknikojn de media protektado kaj energio al Ĉinio.