• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-17 12:49:31    
Universitataj diplomitoj servas kiel vilaĝaj oficistoj

cri
Laŭ ĉina tradicia koncepto, universitataj diplomitoj neniel enoficiĝis kiel vilaĝaj estroj, ĉar multaj studentoj opinias, ke ili ne povas trovi por si bonan perspektivon en kamparaj vilaĝoj. Tamen tia koncepto ŝanĝiĝas, nuntempe nemalmultaj universitataj diplomitoj preferas enoficiĝi en kamparaj vilaĝoj por elvolvi sian talenton.

En montaro de la distrikto Pinggu de Pekino estas la vilaĝo Guajiayu. De la lastaj jaroj la vilaĝo forte disvolvas turismon pri folkloro. En tiu ĉi vilaĝo bonorde staras lignaj dometoj kun loka karakterizo, kaj ekster ili funkcias sunenergiaj kaj ventenergiaj generatoroj. La vilaĝo kun modesta kaj antikveca aspekto montras iom da moderneco.

Hu Tianwei, fortika junulo, estas asistanto de vilaĝestro. En la jaro 2004, post diplomiĝo el la Pekina Kolegio pri Ĝardenokulturo, li enoficiĝis en la vilaĝo. Li diris, ke li faris la decidon labori en la vilaĝo pro tio, ke unue la loka registaro liveris tre bonajn kondiĉojn al universitataj diplomitoj por ilia enoficiĝo, krome, laŭ lia opinio, li povas elvolvi sian talenton en la vilaĝo. Li diris, "Registaro de la distrikto Pinggu lanĉis favoran politikon por enoficiĝo de universitataj diplomitoj en kamparaj vilaĝoj. La vilaĝo Guajiayu estas prospera en sia turismo, kaj mia studfako estas tre konforma al postulo de la industria disvolvo de tiu ĉi vilaĝo. Pro tio mi opiniis, ke mi trovos taŭgan postenon en tiu ĉi vilaĝo."

De la lastaj jaroj pli kaj pli multaj universitataj diplomitoj preferas labori en kamparaj vilaĝoj. En plejparto de ĉinaj gubernioj laboras baznivelaj oficistoj edukitaj en universitatoj. En kamparaj vilaĝoj de Pingdingshan, la provinco Henan, pli ol 3 000 universitataj diplomitoj servas kiel vilaĝaj oficistoj. Tiuj ĉi universitataj diplomitoj lernigas al kamparanoj sciencajn sciojn, instruas al ili funkciigi diverstipan agrikulturadon kaj traktas ilin kiel amikojn.

Rilate al tiu ĉi fenomeno, Wang Dewen, profesoro el Esplora Instituto pri Loĝantaro sub la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, opinias, ke la kaŭzo estas tio, ke unue, kun pliiĝo de studentoj en diversaj altlernejoj ekde la lastaj jaroj, ne ĉiu el la diplomitoj povas trovi laborpostenon en urboj, krome, ankaŭ rapida disvolviĝo de la kampara ekonomio postulas grandan nombron da talentuloj. Li diris, "Kun disvolviĝo de la kampara ekonomio, ankaŭ kamparaj vilaĝoj postulas talentulojn por sia konstruado. En tia situacio universitataj diplomitoj facile trovas sian spacon en kamparaj vilaĝoj."

En la vilaĝo Guajiayu sinjoro Hu Tianwei diris al raportisto, ke li estas tre kontenta pri sia laboro. Li studis en la fakultato pri turisma administro, pro tio li plene elvolvas sian talenton en la vilaĝo. Post sia enoficiĝo unue li lernigis al la kamparanoj uzi komputilon, serĉi turismajn informojn kaj sendi retan mesaĝon. Li ankaŭ starigis por la vilaĝo turisman retejon en libera tempo por propagandi la vilaĝon.

Lia klopodo ricevis laŭdojn de siaj superuloj kaj kolegoj. Parolante pri Hu Tianwei, sonjoro Zhang Zhaoqi, estro de la vilaĝo Guajiayu, montris rideton. Li diris, "Hu Tianwei estas tre modesta kaj praktikema. Li resumis sukcesojn kaj mankojn el turisma ekspluatado de la vilaĝo, kombinante sian teorion kun la praktiko. Kamparaj vilaĝoj bezonas ĝuste tiajn talentulojn."

Najbare de la vilaĝo Guajiayu je 30 kilometroj estas la vilaĝo Bolitai, en kiu Song Xiaona, universitata diplomito, servas kiel asistanto de vilaĝa estro. Song Xiaona diris, ke ŝi jam sin fandis en la vilaĝon, kaj deziras sin didiĉi al kampara konstruado; pro sia laboro ŝi sentas sin glora.

Same kiel Hu Tianwei kaj Song Xiaona, multaj universitataj diplomitoj klopode laboras kaj strebas en kamparaj vilaĝoj por sia idealo. Enketo, farita de la Ĉina Agrikultura Universitato, montras, ke pli ol 80% de la vilaĝaj oficistoj de universitataj diplomitoj estas kontentaj pri sia decido enoficiĝi en kamparaj vilaĝoj.

Enoficiĝo de universitataj diplomitoj multe helpas kamparanojn. En iu malgranda vilaĝo de la provinco Henan, vilaĝa oficisto instruis al la vilaĝanoj sciencan sterkadon, tio multe profitigis ilin. En la supre menciita vilaĝo Bolitai, Wang Xiaona helpis al la vilaĝanoj entrepreni turismon. Vilaĝanoj multe profitis de siaj domoj, kortobirdoj, legomoj kaj fruktoj.

Universitataj diplomitoj vigligis kamparajn vilaĝojn kaj ankaŭ alportis favoron al la vilaĝanoj. Nuntempe diverslokaj registaroj praktikas favoran politikon por tiri al kamparaj vilaĝoj pli da universitataj diplomitoj. En la kuranta jaro Pekino lanĉos la planon Vilaĝestraj Oficoj por Universitataj diplomitoj, celante tion, ke en ĉiu el 4 mil vilaĝoj de la antaŭurbo servu universitataj diplomitoj kiel vilaĝaj oficistoj en la venontaj 3 jaroj.