• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-17 16:51:59    
(foto)La monto Taishan

cri
 

La monto Taishan, unu el la 5 sanktaj montoj de Ĉinio, situas proksime al la orienta marbordo en la gubernio Tai' an de la provinco Shandong, kaj ĝia totala areo superas 250 kvadratajn kilometrojn.

1 540 metrojn alta super la marnivelo, la monto Taishan estas simbolo de alteco kaj majesteco. Ekde la antikveco, la ĉinoj kutime uzas tiajn esprimojn, kiaj "firma kiel la monto Taishan" kaj "tiel grava kiel la monto Taishan". Sur la monto troviĝas multaj grandiozaj pintoj kaj krestoj, pinoj kaj cipresoj jarcentojn maljunaj, imponaj temploj kaj mirindaj akvofaloj. Ekde la 3-a jarcento antaŭ nia erao, imperiestroj kutimis vojaĝi tien por kulti al la ĉielo, kaj literatoroj omaĝis al la monto Taishan multe da poemoj kaj epigrafoj.

Majo kaj oktobro estas plej taŭgaj al grimpado sur la monton Taishan. Tio ĝenerale komenciĝas per vizito al la Templo Daimiao ĉe la montpiedo. La templo konstruita en la 3-a jarcento antaŭ nia erao estis loko, kie imperiestroj faris konsekradon al la sankta monto. Ĝi estis multe plivastigita ekde la 7-a jarcento ĝis la 13-a, en la periodo de la dinastioj Tang kaj Song, ĝis ĝi atingis la nunan skalon de 96 mil kvadrataj metroj. En la loko abundas altaj cipresoj kaj steleoj, kaj ekzistas sennombraj kulturaj relikvoj kaj historiaj monumentoj, kiuj ege interesas turistojn.

La majesta halo Tiankuang estas la ĉefa konstruaĵo de la Templo Daimiao, kun tegmento el flavaj glazuritaj tegoloj kaj glimbrilaj ornamaĵoj. Ĝi estas unu el la plej fame konataj palaco-stilaj konstruaĵoj de la antikva Ĉinio. En la halo videblas la tramura pentraĵo el la dinastio Song (960 – 1279). Ĝi portretas la Dion de la monto Taishan kun ĝia sekvantaro en la inspekta turneado. La delikata aranĝo kaj lerta uzado de la peniko estas tre okulfrapaj por tiel fruatempa verkaĵo.

Duonan kilometron norde de la Templo Daimiao troviĝas Arkado Daizong, unu el la ĉefaj pordegoj al la montparko kaj ankaŭ la ekirpunkto por supreniro al la zenito laŭ la orienta vojo. Tri vojoj kondukas al la zenito, tamen la plejparto de la turistoj preferas la orientan, ĉar laŭlonge de tiu 9- kilometre longa vojo, oni povas vidi multajn interesajn vidindaĵojn.

 Mallonga grimpado supren sur zigzagaj ŝtonaj ŝtuparoj kondukas al la Palaco de la Ruĝa Pordego, kiu fakte estas grupo da domoj apud la montdeklivo kun rivereto preterfluanta.