• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-17 16:53:57    
Nova parlamento de Irako ne elektis sian novan prezidanton

cri

La 16-an de marto en la "verda zono" de Bagdado, la nova parlamento de Irako okazigis sian unuan konferencon. En la konferenco la elektitaj parlamentanoj ĵuris enoficiĝon, tamen oni ne laŭplane elektis la novan prezidanton de la parlamento. Analizistoj opinias, ke tio manifestas, ke inter diversaj sektoj de Irako ankoraŭ ekzistas diverĝoj. La organizado de la kabineto ne iros glate.

La konferencon prezidis Adnan Pachachi, la plej maljuna membro de la parlamento. Li apelaciis, ke ĉiuj partioj forlasu privatajn interesojn de la religiaj sektoj kaj la partioj, por kiel eble plej frue estali registaron de nacia solidareco konformanta al la interesoj de la ŝtato kaj de la popolo. En sia parolado, ankaŭ Hajem al-Hassani, la eloficiĝinta prezidanto de la iraka provizora parlamento, emfazis, ke kvankam oficiale ekfunkciis la parlamento, tamen tiu ĉi nova parlamento de Irako ankoraŭ alfrontas laborojn de sekureco, politiko, ekonomio kaj aliaj flankoj kaj oni devas pagi penigan klopodadon por kiel eble plej frue plenumi la gravan taskon de organizado de la kabineto.

Post 40-minuta kunvenado, oni proklamis paŭzon de la konferenco, por ke diversaj partioj faru pluapaŝan interkonsiliĝadon pri la kandidateco de la nova parlamenta prezidanto.

En la 15-a de decembro pasintajare okazis en Irako la elektado de la parlamento. Oni elektis la oficialan parlamenton konsistantan el 275 parlamentanoj kun la oficperiodo de 4 jaroj. Tio estas la unua leĝdona institucio de Irako kun plena signifo post la renversiĝo de la reĝimo de Saddam en 2003.

La nova parlamento de Irako elektos prezidenton kaj du vicprezidentojn kaj la prezidento nomumos novan ĉefministron, kiu respondecos pri organizado de la kabineto. La ĉefa tasko de la nova parlamento estas antaŭenpuŝi la plenumadon de organizado de la kabineto, por ke la nova registaro prenu la respondecojn pri sekureco kaj la rekonstruado de politiko kaj ekonomio. Tamen, pro tio, ke malsamaj religiaj sektoj kaj partioj havas malsamajn interesojn, la intertraktado inter diversaj sektoj pri la organizado de la kabineto falis en stagnon. Ili havas seriozajn diverĝojn pri la kandidateco de ĉefministro.

Laŭ la rezulto de la parlamenta elektado konfirmita en la 10-a de februaro ĉi-jare, la Unuiĝinta Iraka Alianco de la ŝijaisma sekto fariĝis la plej granda partio de la nova parlamento kaj gajnis la rajton por organizi la kabineton, tamen ĝi ne gajnis absolutan superecon en la parlamento. La Unuiĝinta Iraka Alianco rekomendis Ibrahim al-Jaafari, ĉefministron de la transira registaro, kiel kandidaton de ĉefministro, tamen tio renkontis oponon de la sunaisma sekto, la kurdoj kaj aliaj partioj de la parlamento.

Analizistoj montris, ke la 1-a konferenco de la nova parlamento estas grava paŝo por plenumi la organizadon de la kabineto.