• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-18 17:11:15    
Historio de Ĉinaj Kostumoj

cri

En la ekspozicio de la ruino de la restadejo de prahomoj en Zhoukoudian, sudokcidente de Pekino, osta kudrilo, konka koliero kaj bestaj dentoj pruvis, ke ĉinaj kostumoj originis antaŭ 18 000 jaroj. La premsignoj de kanabtolo sur la koloraj fajencaĵoj trovitaj en la ruino Banpoo de Xi'an, provinco Shanxi, la fragmentoj de tulo trovitaj en la ruino Caoxieshan, Jiangsu-provinco, kaj multaj ŝpiniloj ostaj, ŝtonaj kaj fajencaj, trovitaj en granda nombro, pruvis, ke antaŭ 6000 jaroj Ĉinio jam ekfaris teksaĵojn. Sur koloraj fajencaĵoj de Xindian ni povas vidi homfigurojn en ĝisgenua robo kun zono. Kiam la prapatroj de ĉinoj sentis konfuziĝon kaj senpovecon antaŭ diversaj fenomenoj de la naturo, ili turnis sin al dioj kaj fantomoj por peti helpon. Ili pie kultis la ĉielon kaj la teron kaj por tio ili vestis sin bonorde. Por malsamaj ritoj ili devis porti malsamajn vestojn kaj ĉapojn, kaj specialaj personoj respondecis pri tio. Tio estis la kostuma sistemo de Zhou-dinastio (la 11-a jc. -771 a.K.) de Ĉinio. Tiam la kostumo konsistis el ĉapo, supra vesto, jupo, zono, genua antaŭtuko (por kovri la ventron kaj hontan parton), silkaj ŝuoj kun ligna plandumo aŭ kanabtolaj ŝuoj. Sed la tiama ĉapo ne estis kiel la nuna. Ĝi estis tabulo longa 16 colojn kaj larĝa ok colojn. Ĉe ambaŭ ekstremoj pendis po bidofranĝo, kaj meze de la aliaj du randoj pendis po bido. La antikvuloj prenis ilin kiel atentigilon por la monarkoj, ke ili ne kredu klaĉojn. La antaŭa bidofranĝo estis malpli alta ol la malantaŭa, kio signifis, ke la monarko tenu humanecon. La kostumo estis nigra, dum la jupo ruĝa. Nigra koloro simbolis la ĉielon antaŭ tagiĝo, kaj la ruĝa -- la teron en vesperkrepusko. Por solena rito la monarko devis porti drakan robon surhavantan broditajn sunon, lunon kaj stelojn, kiuj simbolis la brilecon de la reganto. Sur la robo povis esti ankaŭ brodita monto, kiu simbolis stabilecon de regado, aŭ hakilo, kiu simbolis rezolutecon. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) kaj la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) oni ŝatis negliĝoforman robon sen butonoj. La brusto estis pli longa, en formo de triangulo, kaj atingis la dorson por esti ligita al la kostumo. La baskoj longiĝis ĝis la tero. Tia malstrikta kostumo estis farita ankaŭ por militistoj. Tiutempe en la nordo de Ĉinio vivis nomadoj lertaj en rajdado kaj arkopafado. Ili portis mallongan kostumon kun malvastaj manikoj, longan pantalonon, krurzonon kaj ledajn ŝuojn. La vivmaniero kaj vestado de nomadoj interesis la monarkon de la regno Zhao. Li la unua vestis sin per kostumo de la nomadoj kaj lernis rajdadon kaj arkopafadon. Reformado de kostumoj faciligis la agadojn de militistoj, kaj la armeo de la regno ofte gajnis venkon en militado, kaj rezulte de tio rapide potenciĝis la regno. Por havi amikan kontakton kun la mez- kaj okcident-aziaj landoj, imperiestro Wudi (140-87 a.K. sur la trono) de Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) sendis Zhang Qian kiel delegiton al tiuj landoj, kaj dank' al tio formiĝis la "Silka Vojo". La vojo akcelis la disvolviĝon de la silka industrio de Ĉinio. Tiam literaturisto notis, ke riĉuloj ne nur vestis sin per silkaj vestoj, sed ankaŭ tapetis murojn per brodita blanka silko. Tio montris, ke siatempe la socio havis abundon da silko. Antaŭ pli ol 20 jaroj ĉinaj arkeologoj trovis en tombo de Han-dinastio gazan robon preskaŭ diafanan. La robo longas 1.6 metrojn kaj la totala longo de la du manikoj estas 1.95 metroj. La robo pezas nur 48 gramojn. La homoj havis pli kaj pli grandan bezonon de delikataj kostumoj kaj ne plu kontentis je desegnoj de drako, tigro, fenikso kaj similaj, ili do teksis sur silkaĵo ĉasadon kaj kultadon fare de aristokratoj, mitajn bestojn de Persio, vinberojn de la Okcidenta Regiono kaj eĉ fremdlandanojn. Tiutempe flava koloro estis destinita ekskluzive por la plej alta reganto, ĉar la tero estas flava, la tero apartenis al la monarko, do ankaŭ la koloro de la tero devis aparteni al li. En la periodo de Wei kaj Jin-dinastioj (220-420) kaj la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) kontinuis militoj kaj la socio estis en mallumo. La intelektuloj deziris liberecon kaj serĉis elturniĝon. Ili dronis en drinkado kaj babilado. Ili portis vastegajn vestojn kaj nudigis la bruston. Ili taŭzis la harojn kaj nudigis la piedojn por esprimi malestimon al la regantoj. Historia libro notis, ke la tiama kostumo havis larĝan manikon sufiĉan por fari du manikojn, kaj la brusto estis duoble pli longa ol la kutima. La senĝenaj intelektuloj ofte taŭzis la harojn, nudigis la korpon kaj tostis unu al alia. Tiam vivis intelektulo Liu Lin. Li ofte nude sidis hejme. Kiam vizitantoj vidis lin nuda kaj kritikis lin, li diris: "Mi prenas la mondon kiel mian loĝejon kaj mian domon kiel mian pantalonon. Kiel vi venas en mian pantalon-forkon?" En Tang-dinastio (618-907) la virinoj estis tre liberaj en vestado. Ili ne portis ĉemizon, kaj iliaj silkaj jakoj ne havis kolumon. La jupo estis suprentirita ĝis la brusto, kaj ĝia basko longiĝis ĝis la tero. Longaj rubandoj ornamis la kostumon, kaj la virinoj aspektis graciaj. Al la rando de la jupo ili alkroĉis 12 tintiletojn, kiuj sonoradis dum irado. Tiam oni multe preferis granatan koloron de jupo. Iu princino havis jupon el plumoj de diversaj birdoj, kiu reflektis malsamajn kolorojn en malsamaj horoj. La hararanĝoj de virinoj estis tre diversaj, en pli ol 30 manieroj. La harbukloj estis ornamitaj per oraj kaj jadaj pingloj kun freŝaj aŭ silkaj floroj. La vizaĝo estis beligita per pudro kaj ŝminko, sur la tempioj, vangoj kaj glabelo estis ornamaĵoj, kaj la brovoj povis esti beligitaj en pli ol 10 manieroj. Sed la virinoj de Tang-dinastio ankoraŭ ne kontentiĝis pri tio, kaj ili vestis sin per viraj kostumoj aŭ tiuj de nomado. Ŝajne, la virinoj en viraj kostumoj estis pli ĉarmaj kaj pli romantikaj. En Song-dinastio (960-1279) progresis metioj kaj aperis multaj tajloroj, kiuj povis fari diversajn kostumojn. Sed pro la asketismo de la regantoj, la kostumoj de virinoj fariĝis malmodernaj, kaj la koloroj, malsmaj ol la freŝaj koloroj ŝatataj en Tang-dinastio, fariĝis palaj. La virinoj en tiu periodo portis sub la jako mamzonon kaj ventrotukon. La jupo estis longa kiel kutime, sed plisita. En Ming-dinastio (1368-1644) la kostumoj de mandarenoj havis sur la brusto kaj dorso "flikaĵojn" kun broditaj bestoj kaj birdoj. Korteganoj-nemilitistoj havis birdojn kaj koreganoj-militistoj bestojn. Ĉiu besto aŭ birdo markis adekvatan rangon de la portanto. Post kiam la manĉuroj en la Nordoriento de Ĉinio fondis Qing-dinastion (1616-1911) kaj konkeris la tutan Ĉinion, ili ordonis al la hanoj anstataŭigi siajn naciajn malstriktajn kostumojn per manĉuraj kun mallarĝaj manikoj, kaj tiam la ĉinoj anstataŭigis laĉojn per butonoj. Por faciligi surĉevaliĝon la manĉuroj mallongigis la antaŭan baskon de sia robo kaj aldonis liberan baskon depreneban laŭ bezono. La portataj ponardoj kaj mansaketo pruvis ilian nomadismon. Estis interese, ke manĉurinoj havis lignan kalkanumon 1-5 colojn altan meze de plandumo. Ĉe la fino de la 19-a jarcento ĉinaj reformistoj opiniis, ke en la situacio de industria revolucio la ĉinoj en malstriktaj vestoj kaj malhasta irado ne povas konkurenci en la mondo, tial ili petis, ke la imperiestro la unua reformu la kostumojn kaj fortondu la harplektaĵon. Poste la studentoj revenintaj de eksterlande enkondukis en Ĉinion europstilan kostumon kaj la fortondo de vira harplektaĵo estis aprobita tra la tuta lando. Tiam la virinoj preferis longan striktan robon manĉurstilan. En la unuaj jaroj de la 20-a jarcento oni reformis la manĉurinan robon, ke ĝi fariĝis pli strikta al la korpo de virinoj, havis po fendon ĉe ambaŭ flankoj. Tio montris, ke la ĉinaj virinoj jam konsciis la belecon de kurbaj linioj kaj strebis al la beleco. Nun la reformita manĉurina robo estas nacia virina vesto.