• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-18 17:11:15    
Ĉina reĝisoro Xiao Feng

cri

Sinjoro Xiao Feng diplomiĝis el Nankina Arta Instituto kaj nun 49-a jara estas ĉina ŝtata unuagrada reĝisoro. Infanaĝe Xiao Feng ege ŝatis belarton kaj filmon, tamen en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, popola vivnivelo estis malalta kaj por infano spekto de filmo en filmteatro estis neatendita ĝuo. Xiao Feng rememoras: "Tiam mi enviis homon kiu pentris filmo-afiŝon, ĉar mi imagis, ke tiu homo povas spekti filmon ĉiutage. Laŭ mi, ne sciante filmo-enhavon, tiu homo ne povis perfekte plenumi la afiŝon. Tial mi ofte elektis filmon por rigardi per la filmo-afiŝo. Cetere mi respektis tiun homon." Xiao Feng diris, ke por rigardi pli multe da filmoj, li per sia denaska talento provis desegni filmo-bileton kaj la bileto eĉ atingis verŝajnecon. Tamen li nur spektis filmon sidante sur trairejo, ĉar nur reala bileto respondas al sidloko. Ĝis nun la filmo "Servutulo" ankoraŭ estas gravurita en memoro de Xiao Feng. Tio estas senkolora filmo, spegulanta vivon de tibetaj servutuloj antaŭ tiea paca liberiĝo. La filmo grave influas lin. Li diris: "Post rigardo de la filmo, mi eĉ suferis de sendormeco. Enhavo de la filmo superis mian imagon. En la mondo vivas tiel mizeraj homoj. La filmo influis miajn estontan vojon kaj koncepton pri valoreco kaj miaj verkoj kaj stilo havas rilaton kun la filmo." En 1980, diplomite li eniris en Nankinan Filman Produktejon por servi kiel belarta projektisto. Li pensis, ke li proksimiĝis al sia idealo. Pro eminenta laboro, 24-jara Xiao Feng povis sendepende plenumi sian laboron. Li diris: "Kio tiam estis mia celo? Mi estu reĝisoro! Mi min okupis pri filma belarta projektado je 7 jaroj kaj dum la 7 jaroj mi plenumis 7 filmojn. Mi ŝatas tiun laboron, tamen mi preferas laboron de reĝisoro. En 1987, kiam mi akumulis sufiĉe da spertaĵoj kaj tekniko, turno al alia okupo startis." Por plenumi sian sonĝon, en 1991, Xiao Feng venis al Pekina Filma Instituto por lerni kaj samtempe krei kondiĉon al sia sonĝo. Li mem kompilis teatraĵon, kontaktis investantojn kaj fotografis serion da teatraĵoj. Tamen lia celo estas kinematografi filmon. estas la unua filmo produktita de Xiao Feng. La filmo priparolis rakonton de du anoj de la ĉina futbala teamo klopodi por sukceso de la teamo. Poste li sinsekve kamerais multajn infanajn filmojn kaj multfoje akiris plej superan premion de la rondo. Pri prefero al infana filmo, Xiao Feng diris, ke tio venas el lia infana travivaĵo. Krom filmo, Xiao Feng ankaŭ reĝisoris multajn televidajn teatraĵojn. Nun li estas okupita por prepari serion da teatraĵo Wang Zhaojun. La teatraĵo estas adaptita el la reala rakonto.