• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-20 14:12:34    
(foto)Fajra kultado ---- Freneza gajo, aldonita de fajra dio<2>

cri

Post la tagmanĝo, la preparado de fajrokultado preskaŭ plenumiĝas. Prezidisto de la kultado kaj kelkaj spertplenaj maljunuloj faras pentradon sur la fajrodio, farita el papero, kaj havigas lignan glavon, pinsemon kaj aliajn ornamaĵojn sur la korpo de fajrodio. En la arbaro malantaŭ la vilaĝo, uzante ruĝan, nigran, flavan, blankan kaj brunan kolorojn, reprezentantaj la kolorojn de la tero, ŝminkistoj urĝe faras pentradon sur la korpoj de junuloj kaj knaboj por fari esperon, ke la prospera tero aldonos riĉan rikolton al ili. La pentraĵoj ĉefe estas la kvinkoloraj cirkloj kaj vejnoj de tigro aŭ leono. La punktoj en la kvinkoloraj cirkloj simbolas sunon, lunon, stelon kaj brilan flamon. La diversaj pentraĵoj de animaloj reflektas la totemojn de la homoj. Lumbojn de pentritaj viroj kovras la teksaĵoj, faritaj el palma folio, liano aŭ kretono. Ili prenas herbojn, fruktojn kaj ŝelojn por ornami iliajn kapojn. Knaboj estas nudaj, ili nur portas ĉapelojn, faritajn el salikbranĉoj. Plenuminte ŝminkadon, la pentritaj homoj venas al la hejmo de la prezidisto kaj atendas la komencon de fajrokultado.

•Kultado al fajrodio

Posttagmeze je la 4-a horo, la kultado al la fajrodio finfine komenciĝas. Kunportante kelkajn spertplenajn maljunulojn, la prezidisto venas en la malsupron de iu arbo de la vilaĝo. Ili formas la kultan framon, surmetas la kultaĵojn kaj prikante legas la kontribuon de Mudeng ---- la fajrodio. Poste la prentritaj homoj levas la paperan fajrodion antaŭ la arbo. Maljunuloj ŝovas unumetran stangon en la kavon de iu velkanta arbo kaj kune frotas ĝin. Post forta frotado, le herboj ĉe la kavo ekfumiĝas. Homoj ĝoje krias " Ni frotas la fajron! Ni frotas la fajron!"

Blovante la fajron sur la herbo, la maljunuloj metas brullignojn sur la fajro. Sukcese frotinte la fajron, la prezidisto prenas la fajrsemon en la fajrokuvon sub la fajrodio. Do la nova fajro aperas. La sekvanta programero estas doni fajrsemon kaj fajrodion al la vilaĝanoj. Akompanante de sonoj de krakiloj, tamburoj kaj gongoj, bovkornaj klarionoj kaj ĝojkrio de la homoj, la fajrkulta grupo prenas la fajrodion laŭvice al ĉiuj familioj. Vidante la grupon, mastro de iu familio rapide disverŝas alkoholaĵon en la fajron, enmetas la kultviandon en la fajrokuvon kaj samtempe prenas la fajron hejmen. Post kiam la vilaĝanoj finprenas la fajrsemon, la kulta grupo bovenigas la fajrsemon kaj la fajrodion al la plej vasta loko de la vilaĝo kaj fajriĝas. La plej mirinda ceremonio de la fajra kulto ---- fajrodia dancado, komenciĝas. La pentritaj homoj estas emociplenaj. Ili aŭ prenas lignajn glavojn kaj stangojn, aŭ frapas kuvojn kaj bovlojn, kriante: "Venas Mudeng!" kaj svarmas kun la fajrodio al diversaj lokoj. Iuj pentritaj junuloj grimacas kaj skuas siajn korpojn por ridigi homojn; iuj imitas agadojn de animaloj; iuj prenas longajn aŭ mallongajn stangojn kiel muzikilojn, sed la sono de la "muzikiloj" venas el iliaj buŝoj; iuj viroj alivestas virinojn, brakumante malveran bebon, kantas improvizajn kantojn; iuj surpaŝas aŭ paŝegas la fajron, pafas fajran sagon kaj tiel plu. En la ĝojega etoso, homoj forĵetas la fajran dion, "armilojn" kaj " muzikilojn" en la fajron. Tio signifas, ke la malbonaĵoj jam forfajras de la fajro kaj la fajradio benos kaj protektos la homan sanon kaj la plantaĵojn havi riĉan rikolton.

Vespero venas kaj la fajra kultado faligas la kurtenon sekvante la ĝojridon de homoj.