• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-20 15:41:28    
Ĉina Ŝtata Muzeo eksponas frukton de protektado de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, nun en Ĉina Ŝtata Muzeo okazas "Ekspozicio pri Frukto de Protektado de Ĉinaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj". La ekspozicio per preskaŭ 2 000 nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj pli ol 1 500 fotoj, ĉiuflanke eksponas frukton de protektado de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En la sinsekvaj tagoj, ĝi altiras al si multajn vizitantojn, estas vaste raportata de amaskomunikiloj kaj fariĝas brila punkto en pekina kultura kampo.

En eksponejo de Ĉina Ŝtata Muzeo, iu granda nubbrokaĵa teksmaŝino altiras al si multajn aprecantojn. La maŝino havas lignan strukturon kun longeco je preskaŭ 6 metroj, larĝeco je pli ol unu metro kaj alteco je 4 metroj. Ĝi ŝajne estas duetaĝa mansardo. La maŝino estas sub funkciigo de du metiistoj. Unu homo funkciigas varpon en la supra parto de la maŝino kaj la alia estas okupita per funkciigo de vefto. Ilia alta metiarto eksponas kompleksan tekstilan metiarton al aprecantoj.

La teksmaŝino estas transportata el la urbo Nankino, ĉina fama produktejo de silkaĵo. Estro de Nankina Nubbrokaĵa Instituto sinjoro Wang Baolin konigis, ke en la antikva Ĉinio, per nubbrokaĵo, oni teksis drak-robon por imperiestro. Plumoj de pavoj, koloraj silkfadenoj kaj oraĵoj estas bezonataj. Procezo de la metiarto estas kompleksa kaj bezonas longan tempon. Du metiistoj teksas nubbrokaĵon kun longeco nur je 40 kvadrataj centimetroj en ĉiu tago, tial troviĝas tia dirmaniero, t.e. "unu colo da nubbrokaĵo egalas al unu colo da oro". Sinjoro Wang diris, ke nubbrodaĵo kun kompleksa metiprocezo estas neplenumebla de moderna teksmaŝino. Li diris:

"Moderna maŝino uzas rimedon tra varpo kaj vefto, tamen nubbrodaĵa teksmaŝino uzas malsaman rimedon, t.e. tra varpo kaj elfoso de vafto. Nubbrokaĵo estas tiel bela kiel rozkoloraj nuboj sur la ĉielo. Ĝuste per vefto, oni povas eksponi diversajn kolorojn. La metiarto estas neplenumebla de moderna maŝino."

Laŭ konigo de sinjoro Wang, la antikva metiarto estas relative peniga kaj ege enuiga, tial gejunuloj ne volas okupiĝi pri tio. Nun metiarto de nubbrokaĵo frontas al perdiĝo. Por protekti la tradician metiarton, Dank' al persona instruado kaj buŝa instruado, organizitaj de Nankina Nubbrokaĵa Instituto, nun pli ol 60 homoj manprenas la metiarton. La instituto ankaŭ planas okazigi kurson kun aliaj lernejoj por kulturi metiistojn, kiuj scipovas paroli fremdan lingvon kaj komprenas estetikon, per peticio de nemateria kultura heredaĵo agnoskota de UNESKO, inspiras historian respondecan senton de modernaj gejunuloj por ke la tradicia metiarto povu herediĝi.

En angulo de la eksponejo de la muzeo, junulinoj de la nacieco Primio, kiuj tenas unu alian je la mano, estas atentata de raportisto. Ili kaj kantas kaj dancas.

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdas popolkanton de la nacieco Primio. La nacieco Primio estas naciminoritato, kiu vivas en la provinco Yunnan, ĉina sudokcidenta landparto kaj nun havas nur pli ol 30 milojn da loĝantoj. Nombro de iliaj popolkantoj same kiel loĝantaro de la naciminoritato estas pli kaj pli malmulta. Pro tio, ĉina Kultura Ministerio speciale ekspedis grupon de fakuloj por organizi grupeton por okupiĝi pri heredado de la tradicia artformo kaj fari urĝsavadon de tiuj popolkantoj. Iu knabino Rongmi diris:

"Ĵus ni kantis Arion por Fratinoj. Nia popolkanto estas instruata de niaj geavoj. En ordinaraj tagoj, ni kolektiĝas, iam ni nin amuzas kaj iam kantas. Ne ĉiuj fratinoj scipovas kanti, troviĝas malmultaj homoj, kiuj povas kanti. Ni estas elektitaj por lerni. Grupo konsista el 8 homoj kaj propagandas kaj heredas."

Chen Zhe, kiu estas nomita de knabino Rongmi kiel instruisto Chen, estas respondeculo de la protekta programo. Li konigis, ke la grupo fondiĝis jam 3 jarojn kaj akiris bonan efikon. Li diris:

"Nia ĉefa laboro estas prezenti ion kiel ekzemplon en la tuta lando, t.e. kiel oni heredu tradician kulturon en vilaĝoj, kiel oni havigu al junuloj okazon lerni kompletan kulturon kaj heredi ĝin."

Sekve de ekonomia tutmondiĝo kaj senĉesa rapido de modernaj paŝoj, ĉina nemateria kultura heredaĵo frontas al defio pri siaj ekzisto kaj disvolviĝo kaj danĝero pri pereo. En la nova jarcento, la ĉina registaro plimultigis asignon en protektado kaj heredado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, aktive antaŭenpuŝis laŭleĝadon de protektado de kulturaj heredaĵoj, peticiis liston de buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj de UNESKO kaj establis sistemon de listo de ĉinaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Antaŭ nelonge la ĉina registaro decidis ankaŭ, ke la dua sabato de junio de ĉiu jaro estu ĉina "Tago de Kulturaj Heredaĵoj" por altigi konscion de la popolo pri protektado de kulturaj heredaĵoj. Dank' al tiuj efektivaj kaj efikaj rimedoj, ĉina protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj akiris ĝojigan frukton.