• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-20 18:51:23    
Ĉindevenula reĝisoro Li An (foto)

cri

La 5-an de marto laŭ la usona tempo, en la 78-a "Oskara Premio", ĉindevenula reĝisoro Li An, per filmo "Dorsorompita Monto", gajnis premion de plej bona reĝisoro de Oskaro kaj fariĝis la unua aziano, kiu gajnis tiun premion. Akceptinte la premion, Li An diris:

"Dankon, mi tre dankas al ĉiuj laborantoj de la filma kompanio Fokuso, (eldona kompanio de la filmo 'Dorsorompita Monto'), al David Lynn, James Schaumus, David Lee, kaj miaj edzino kaj filo, mi amas ilin. Kiam mi fotis la filmon 'Dorsorompita Monto', forpasis mia patro, do tiu filmo estas kontribuata al li. Dankon al mia patrino kaj aliaj familianoj kaj ĉiuj ĉinoj de la du bordoj."

"Dorsorompita Monto" estas granda venkisto en ĉifoja "Oskara Premio". Krom la premio de plej bona reĝisoro, ĝi gajnis ankaŭ premiojn de plej bona akompan-muziko kaj plej bona adapta scenaro. Tiu rezulto ne estas neatendita. Ĉar antaŭ Oskaro, la "Dorsorompita Monto" jam gajnis premiojn de plej bona filmo aŭ plej bona reĝisoro kaj aliajn gravajn premiojn de 48 grandaj kaj malgrandaj film-festivaloj en la mondo. En la hodiaŭa programero, ni konigu al vi pri tiu monde konata ĉindevenula reĝisoro Li An.

Li An naskiĝis en la urbo Taibei de Taiwan de Ĉinio en 1954. Lia patro estas direktoro de iu meza lernejo, estas tre tradicia kaj strikta lia eduko al la filo. Laŭdire, en sia infaneco, Li An devas genuiĝi por riverenco al la patro en festoj. La komplikaj rilatoj inter la filo kaj la patro faris grandan influon al filma verkado de Li An. En la komenco de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, Li An fotis tri filmojn nomatajn "trilogio de patro", "Puŝantaj Manoj", "Geedziĝa Bankedo" kaj "Manĝi kaj Trinki, Viro kaj Virino", kiuj montras figuron de ĉin-stila patro al mondaj spektantoj.

Same kiel aliaj sukcesaj reĝisoroj, Li An tre ŝatas filmon ekde la infaneco kaj havas koron facile kortuŝan. Li ofte ploris kiam li spektis filmon. Eĉ ĝis nun, li ankoraŭ ploris por kortuŝa fragmento en iu filmo. La filmo kiu pleje kortuŝis Li An estas "Ŝtelisto de Biciklo", farita de itala reĝisoro Victtorio De Sica, eble ĝuste pro tio, ke la filmo rakontas penigan vivon de iu mallaboriĝinta patro, Li An estis profunde kortuŝita pro sia amo al la patro.

En 1975, diplomiĝinta el la arta instituto de la Taiwan-a Universitato, Li An veturis al Usono por daŭrigi la lernadon. Li unue gajnis la akademian rangon de licenciulo pri dramaturgio en la Ilinojsa Universitato kaj poste gajnis la rangon de magistro pri filmo en la Nov-Jorka Universitato. Dum studado en la Nov-Jorka Universitato, li fotis kelkajn verkojn, "Kuranto", "Mi Amas Ĉinajn Pladojn" kaj "Laŭdegi Artiston", tiuj praktikaj verkoj elstarigis lin. Kiam li diplomiĝis, li estis restigita de iu usona filmprodukta kompanio.

Komence ne estis glata lia vojo en Usono. Li solece pasigis 6 jarojn. Dume li havis neniom da enspezo kaj vivis tute depende de sia edzino, tamen li neniam forlasis la filman aferon kaj tutanime esploris usonajn filmojn kaj verkis kinan scenaron. (daŭrigota)