• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-21 08:33:51    
Rakonto pri tigroj en Tigra Ĝardeno

cri
Tigro estas unu el la terglobaj specioj, kiuj vizaĝas al pereo. Kompare kun tigroj el aliaj specoj, la Nordorienta Tigro vivanta en la montaroj Xing'an Granda kaj Malgranda kaj la montaro Changbai de la nordorienta Ĉinio, estas rigardata kiel "Reĝo de Tigroj", pro siaj granda korpo, furioza karaktero kaj brila felto. Hodiaŭ ni konduku vin al la hejmlando de la Nordorienta Tigro, por viziti Tigran Ĝardenon, la monde plej granda bazloko uzata por sovaĝigi Nordorientajn Tigrojn breditajn.

La ĝardeno situas en la norda parto de la urbo Harbino en la provinco Heilongjiang. Tie oni bredas pli ol 400 Nordorientajn Tigrojn. La ĝardeno areas je proksimume tri hektaroj. Matene de iu printempa tago, ni venis al la ĝardeno kaj vidis Nordorientajn Tigrojn.

En la ĝardeno la tigroj, laŭ malsamaj aĝoj, estas apartigitaj en 8 areoj. Nia ĉiĉerono s-ro Du Minxian estas bredisto de la ĝardeno, kaj laboras de antaŭ dek jaroj ĉi tie. Lia ĉiutaga laboro konsistas el patrolado en la ĝardeno, bredado de tigroj, flegado de tigridoj ktp. Li konas ĉiun el la tigroj de la ĝardeno, kaj scias iliajn numerojn kaj alinomojn. Li ofte sciigas turistojn pri la metodo por distingi tigrojn. Li diris:

"Por distingi iun tigron disde aliaj tigroj, oni devas rigardi unue ĝian vizaĝon, sur kiu estas du blankaj cirkloj, ene videblas okuloj kaj desegnoj, kiujn oni nepre devas rigardi dum la distingado. Kaj simile al homo, ankaŭ ĉiu tigro havas propran pozon dum paŝado. Iu tigro kutimas kurbi supren sian voston, alia rektigi supren sian voston, kaj cetera klini sian voston dekstren aŭ maldekstren."

En tiu momento, nia aŭto jam eniris en la centran terenon de la ĝardeno, kaj ĉirkaŭ 20 tigroj tuj alkuris al ni. La aŭto, per kiu ni veturis tie, estas speciala veturilo por sendi nutraĵojn al tigroj. Tigroj estas saĝaj animaloj, kaj de malproksime ili jam sciis, kio okazos al ili. S-ro Du Minxian diris, ke ofte okazas, ke iuj tigroj saltis sur la aŭtan tegmenton por devigi al bredisto doni nutraĵon.

"Jen ili saltis sur la aŭton kaj staras sur la tegmento. Vidu, nun iliaj vostoj balancas ĉe fenestraj vitroj. Ili ne timas ŝanceliĝon de aŭto, kaj kiel ajn forte oni ŝancelu la aŭton, ili ne povas fali surteren. Iuj tigroj eĉ prenas la manĝon sur la aŭta tegmento eble timante, ke aliaj tigroj forkaptos ilian manĝaĵon, se ili restus surtere.