• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-21 14:58:55    
Internaciaj personuloj de ekonomia rondo komentis ĉinan ekonomion

cri

La 20-an de marto en iu kunveno okazinta en Pekino, kelkaj internaciaj personuloj de la ekonomia rondo esprimis, ke en la lastaj jaroj la ĉina ekonomio akiris rimarkindajn atingojn kaj kreskis ĉiujare kun la meznombra rapido de pli ol 9 procentoj. Tamen en la disvolviĝado de la ĉina ekonomio ankoraŭ ekzistas kelkaj problemoj, kiaj riĉfonto, medio kaj diferenco inter urbo kaj vilaĝo. Ĉinio do vizaĝas al multaj defioj dum sia evoluado.

En la Ĉina Disvolva Forumo okazanta en Pekino, estro de la Azia Disvolva Banko Haruhiko Kuroda donis pozitivan aprobon al la ekonomiaj fruktoj gajnitaj de Ĉinio en la pasintaj pli ol 20 jaroj. Li diris:

"En la pasintaj 25 jaroj rimarkinde kreskis la ĉina ekonomio. La totala nacia produktovaloro atingis meznombre 9,6% kaj la ekstera komercado kreskis meznombre je 14,6%. Ĉinio jam fariĝis kaj daŭre estos la akcela forto por la prosperiĝo de la azi-pacifika regiono."

Ankaŭ s-ro Frederick Smith, prezidanto de la direktoraro kaj ĉefa plenuma oficisto de la usona Fedex, diris, ke la disvolviĝado de la ĉina ekonomio estas monde atentata. Li diris:

"En malpli ol 30 jaroj la ĉina ekonomio rapide kreskis kaj tio alportis grandegajn favorojn al la ĉinaj popolanoj. Milionoj da ĉinoj eliris el la malriĉa stato kaj ilia vivnivelo estis altigita. Tio estis tute ne imagebla antaŭ 30 jaroj."

La internaciaj personuloj de la ekonomia rondo ĉeestantaj al ĉi-foja forumo esprimis, ke la stabila kaj sana disvolviĝado de la ĉina ekonomio venigis al Ĉinio grandan kvanton da investoj de eksteraj komercistoj. Tio ne nur malstreĉis la enlandan enoficigan premadon, sed ankaŭ alportis pozitivan influadon al la disvolviĝado de la monda ekonomio.

Tamen tiuj specialistoj pri ekonomio ankaŭ montris, ke en la disvolviĝado de la ĉina ekonomio ankoraŭ ekzistas kelkaj problemoj, kiaj ne sufiĉa riĉfonto, media polucio kaj neekvilibro de evoluado en urboj kaj vilaĝoj.

Profesoro de la usona Kolumbia Universitato, Nobel-premiito Joseph Stiglitz estas internacie renoma ekonomikisto. Li iam estis prezidanto de la ekonomia konsultiĝa komitato por la usona prezidento. En diskutado pri ĉinaj ekonomiaj problemoj, li proponis, ke la ĉina registaro bone traktu la rilatojn inter ekonomia disvolviĝado kaj media protektado dum ellaborado de la projektoj pri estonteca evoluado. Li diris:

"La disvolviĝo de la ĉina ekonomio havas pli kaj pli altajn postulojn al medio. La konsumaj kvantoj de ĉinaj ferŝtalo kaj cemento okupas respektive 28% kaj 50% de la totalaj konsumaj kvantoj de la mondo. Tio alportas al la medio tre grandan premon. La daŭrigebla disvolviĝo de Ĉinio dependas de tio, ĉu Ĉinio havas la kapablon por solvi tiujn mediajn problemojn."