• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-21 16:31:00    
Inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" helpas malriĉajn virinojn en okcidenta landparto solvi malfacilon en akvotrinkado

cri

Karaj retlegantoj, en urboj, kie ni loĝas kaj vivas, ni jam kutimas al oportuna akvotrinkado kaj se ni milde turnas kranon, klara kaj travidebla akvofluo estas facile gajnebla. Tamen en trosekeca regiono en la ĉina okcidenta landparto, en ĉiu mateno antaŭ vizito al lernejo, geknaboj povas nur per buŝo da akvo purigi la vizaĝon, patrinoj kuiras manĝaĵojn per ĉerpilo da malklara akvo kaj oni ne baniĝas en pluraj jaroj. Tio ne signifas, ke ili ne estas puremaj, sed ĝuste pro manko de akvo. En ĉiu tago tieaj homoj piediras je kelkaj lioj eĉ dekkelkaj lioj por preni akvon. "En meznokto oni grimpas sur monton unu post alia kaj kiam koko vokas por tagiĝo, homoj trovas akvon kaj atingas hejmon kiam suno preskaŭ malleviĝas. Tio estas balado, kiu estas populara en la ĉina nordokcidenta landparto. Ĝi parolas pri senpoveco de tieaj popolanoj kaj ankaŭ manifestas malfacilon de ilia akvotrinkado.

Pro natura kaj historia kialo, en ĉina okcidenta landparto, precipe en la provinco Gansu kaj Ningxia Hui-a-nacieca Aŭtonoma Regiono, serioze mankas akvo. En tiuj lokoj, pojara pluvkvanto havas ĉirkaŭ 300 milimetrojn kaj vaporiĝ-kvanto altiĝas je 1 500 ĝis 2 000 milimetroj. En vilaĝaj regionoj en ĉina okcidenta landparto, por solvi malfacilon de akvotrinkado de homoj kaj hejmaj bestoj, oni ofte establas akvokelon por konservi pluvgutojn. Tamen pro malriĉeco, multaj vilaĝaj familioj ne havas monon por establi sufiĉe bonan akvokelon kaj ili devigite ir-kaj-revenas je kelkaj kilometroj kaj eĉ dekkelkaj kilometroj por preni akvon. Pro serioza manko de akvo, tieaj kamparanoj havas penigan vivon kaj malprogresintan produktadon kaj malsana proporcio de virinoj estas relative alta. Povas esti dirite, viva premo portata de vilaĝaj virinoj en trosekecaj regionoj estas pli granda kompare kun tiuj en aliaj lokoj.

Vicprezidanto de ĉina Tutlanda Virina Federacio kaj vicestro de Ĉina Virina Disvolva Fonduso sinjorino Mo Wenxiu konigis al raportisto:

"Por helpi tieajn homojn, precipe virinojn rapide sin liberigi de malriĉeco kaj malprogresinteco kaŭzitaj de serioza manko de akvo, sub gvidado de ĉina Tutlanda Virina Federacio, Ĉina Virina Disvolva Fonduso praktikas inĝenieriaĵon titolitan "Amo de Tero• Akvokelo por Patrino", t.e. kolekti mondonacon kaj establi akvokelojn por efike konservi limigitan pluvon en ĉinaj vilaĝaj trosekecaj regionoj kaj tiel solvi la malfacilon de tiea akvotrinkado."

Sub klopodado de ĉina Tutlanda Virina Federacio, iniciato de diverslokaj virinaj federacioj kaj forta antaŭenpuŝo de amaskomunikilo, la inĝenieriaĵo gajnis varman subtenon de sociaj diversaj rondoj. Ĝis la fino de 2000, Ĉina Virina Disvolva Fonduso kolektis mondonacon je 116 milionoj da juanoj, per tiu sumo starigis specialan fonduson de la inĝenieriaĵo "Amo de Tero• Akvokelo por Patrino" kaj ekde februaro de la jaro 2001 asignis kapitalon al regionoj mankaj je akvo en ĉina okcidenta landparto.