• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-21 16:50:33    
Troa ekspluatado de subtera akvo kaŭzis sinkon de Meksiko je pli ol 9 metroj en cent jaroj

cri

Media polucio kaj krimo alportas grandan minacon al Meksiko, ĉefurbo de Meksikio. Nuntempe la urbo alfrontas pli tiklan problemon---sinkado de urbo. De la lastaj jaroj, Meksiko sinkas je surpriza rapideco pro troa ekspluatado de subtera akvo. De la lastaj cent jaroj, la urbo sinkas proksimume je pli ol 9 metroj.

Laŭ kalkulado, Meksiko sinkis proksimume je 9,14 metroj en la pasintaj 100 jaroj. Rapideco de sinkado de iuj partoj de la urbo atingas 38 centimetrojn po jaro.

Kvankam medi-protektistoj faris grandan klopodon, tamen ili ankoraŭ ne povas ŝanĝi la fakton, ke Meksiko daŭre sinkas. Troviĝas sinka fenomeno en preĝejego konstruita en kolonia periodo en Meksiko. Kahela planko kaj tegmento de la preĝejo sinkas je surpriza rapideco, kies deklivo estis rigardata "danĝera" de specialistoj.

Feliĉe, ke nur parto de la preĝejo sinkas. Kvankam parto sinkas je 2,43 metroj, tamen alia parto ankoraŭ estas fortika. "La konstruaĵo estas en alta danĝero". Tion diris arkitekto, respondecanta pri "savado" de Meksiko.

En la 16-a jarcento, hispanaj koloniistoj sekigis lagon, detruis piramidon kaj konstruis multe da palacoj kaj preĝejoj sur la sekigita lago. Tio kaŝis danĝeron de venonta sinkado de Meksiko, kaŭzante mankon de akvo al meksikaj rezidantoj, kiuj povis nur fari la menciitan ekspluatadon de subtera akvo.

Meksiko nuntempe havas 22 milionojn da loĝantoj. La nombro de loĝantaro kvaroble pliiĝis en la pasintaj 50 jaroj. La urbo ĉerpas 10 milojn da litroj da akvo el la tero po sekundo por solvi serioziĝantan akvoprovizan krizon.

Kvamkam oni plenforte ekspluatas subteran akvon, tamen 40% de akvo vane likas pro nekompakta akvo-dukto. Nuntempe, miliono da meksikanoj ne havas akvon dum 7-8 milionoj da urbanoj atendadas alvenon de akvo antaŭ krano.

"Mi ĉiam atentemas pri sono de akvo kaj plenigas ĉiujn ujojn poste." Dommastrino diris, ke ŝi ĉiam ne uzas vesto-maŝinon por ŝpari akvon. "Mi ĉiam malfermas fenestron antaŭ enlitiĝo. Ekaŭdinte sonon de akvo, mi tuj vekas la edzon por la akvo."