• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 09:40:43    
Hongkong akcelos plu ekonomian disvolviĝon de interna tero kaj Hongkong

cri
Hongkong akcelos plu ekonomian disvolviĝon de interna tero kaj Hongkong

Estro de la ĉina hongkong-a Departemento pri Politikaj Aferoj Xu Shiren esprimis, ke en la estontaj 5 jaroj, Hongkong utiligos plu sian avantaĝon por akceli disvolviĝon de la ŝtato kaj alporti prosperon kaj progreson al Hongkong.

En simpozio pri disvolva projekto de Ĉinio en la estontaj 5 jaroj, okazinta en Hongkong la 20-an de marto, Xu Shiren diris, ke Hongkong klopodos por altigi efikecon kaj servan nivelon de financo, transporto, turismo, informado kaj aliaj fakoj, kaj plifortigi plu kunlaboron kun disversaj ĉefaj provincoj kaj regionoj de la interna tero en ekonomio, komerco, konstruado de bazaj instalaĵoj kaj aliaj kampoj.

Grande altiĝas sumo de komerco kvoto inter Ĉinio kaj Rusio

Laŭ statistiko de Ĉina Doganejo, la sumo de komerco inter Ĉinio kaj Rusio atingis 29,1 miliardojn da usonaj dolaroj en la jaro 2005. Ĝi altiĝis ĉirkaŭ 40% kaj multe superas la kreskan mezuron difinitan en la longtempa komerca plano inter Ĉinio kaj Rusio.

Ĉina ambasadoro en Rusio s-ro Liu Guchang esprimis, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio jam rapide disvolviĝas. La kunlaboraj rimedoj de la du landoj pli kaj pli varias kaj la kunlaboraj kampoj pluapaŝe vastiĝas.

Aĉetado de ĉinaj kamparanoj en kampara supermerkato

Laŭ informo, pli kaj pli multaj ĉinaj kamparanoj butikumas ĉe sia hejmo kaj facile veturas al vilaĝara supermerkato por aĉeti ĉiutagajn vivbezonaĵojn.

Laŭ donitaĵo publikigita de la ĉina Ministerio pri Komerco, en la pasintjara februaro ekfunkciis provado pri "merkatoj en miloj kaj miloj da vilaĝoj", nun oni jam finkonstruis 71 000 kamparajn supermerkatojn, proksimume 100 milionoj da kamparanoj povas fari aĉetadon apud siaj propraj hejmoj.

En Ĉinio estas pli ol 900 milionoj da kamparanoj.

Laŭ plano de la Ministerio pri Komerco, ĉe la fino de la jaro 2007 en Ĉinio finkonstruiĝos 250 000 "kamparaj supermerkatoj"

Japanio plifortigos interfluon kaj kunlaboron pri turismo kun provinco Guizhou de Ĉinio

La 18-an de marto en la urbo Guiyang de la provinco Guizhou de sudokcidenta Ĉinio, respondeculo de la delegacio de japana Tutlanda Tursima Asocio esprimis fari plej grandan klopodon por konigi pli multajn japanojn vojaĝi al Guizhou kaj esperas, ke vojaĝantoj de la provinco Guizhou vizitos Japanion.

Tion diris la respondeculo interparolante kun oficistoj de la provinco Guizhou. Laŭ invito de ĉina Ŝtata Turisma Buroo, la delegacio de japana Tutlanda Tursima Asocio kaj raportistoj sume 71 homoj esploris turisman itineron en Guizhou de la 17-a ĝis la 22-a de la kuranta monato.