• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 10:27:18    
Tutpopola sportado devas unue konsideri la tutan popolon

cri

Pasante preter Shicha-Lago dimanĉe, mi estis allogita de gaja sketiada sceno. En la sama sezono en la pasinteco, tio ja estis ofte vidata en Pekino. Tamen nuntempe apenaŭ troviĝas ĉiela sketejo en parko kaj neniam en laborunuo kaj lernejo. Moda estas altpreza endoma sketejo kun kosto de kelkdekoj da juanoj po horo.

Antaŭ dek jaroj, en diversaj vilaĝoj videblis korbopilko-ludejo kaj tablotenis-ludejo, kvankam ili estis nur grundaj aŭ cementaj lokaloj, tamen oni povis bone ĝui sportadon senpage. Antaŭ dek jaroj, ankaŭ en korto de urbo troviĝis pilko-ludejo kaj pilkotablo. Nemalmulte da laborunuoj posedis ĉielan naĝejon, eksterdoman volan-ludejon. Oni tiam ofte povis vidi ĝojajn homojn ĝui sportadon.

Sed nuntempe, rekonstruado de vilaĝo kaj konstruado de urbo malpliigas tiajn lokalojn. Pilkoludejo en vilaĝojfariĝis bazloko de domo kaj en urbo aperis luksaj sport-lokaloj. Ni prenu Pekinon kiel ekzemplon, naĝbileto ĝenerale kostas 30 ĝis 40 juanojn, kosto de endoma volan-ludejo po horo almenaŭ estas 20 aŭ 30 juanoj kaj kosto de endoma korbopilko-ludejo estas kelke da centoj da juanoj po horo. Plejparto de sportantoj en tiaj lokaloj estas blank-kolumuloj en urboj. Servantoj kaj aliaj mez- kaj malalt-enspezuloj malofte sportas en tiaj lokaloj dum senlaboruloj kaj kamparanoj ne povas fari sportadon en tiuj ludejo pro malriĉeco.

Tutpopola sportado devas unue konsideri tutan popolon, eviti nobelecigon . Ĉina sportado en urbo kaj vilaĝo nuntempe devas klopodi al tiu direkto.

Ekonomia disvolvado, sporta lokalo kaj koncerna epikaĵo vere devas oficialiĝi kaj moderniĝi, tamen ankaŭ devas konsideri konsum-nivelon de plejparto de la popolo. Konstruante altklasan lokalon, oni devas samtempe konstrui lokalon, kiu bezonas malmulte da mono aŭ neniom. Samtempe konstruita lokalo devas plene ludi sian rolon. En urboj kaj vilaĝoj en Usono, ĉie troviĝas sporta instalaĵo apartenanta al komunumo. Rezidantoj en komunumo ĉiam povas uzi tiun instalaĵon senpage. Tio ludas gravan rolon popularigi popolamasan sportadon. Ĉinio kiel evoluanta lando nuntempe ne povas kompari kun Usono, tamen ĝi devas klopodi al la direkto popularigi popolamasan sportadon.