• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 15:33:29    
Por ke pli da kamparaj infanoj facile ricevu edukono

cri

Ĝis la fino de la pasinta jaro, la 9-jara deviga edukado jam populariĝis en 95% de la regionoj de Ĉinio, kiu havas plej multajn loĝantojn en la mondo. La cetera 5% troviĝas en kamparaj vilaĝoj ekonomie neevoluintaj. Iuj infanoj rezignas lernadon pro ekonomia malfacilo kaj iuj ne povas viziti la lernejon pro langa distanco. Kiajn rimedojn la ĉina registaro alprenas rilate al tiu ĉi problemo?

Printempe, ĉiuj elementaj kaj mezaj lernejoj de la urbeto Zhaojia en la provinco Sichuan, okcidenta parto de Ĉinio, komencis la novan semestron. Gepatroj de la lernantoj preparis diversajn elspezojn por lernado de la infanoj, tamen ekster ilia atendo, de tiu ĉi semestro oni ne elspezas la kotizon. Pro tio la gepatroj povas ĉiusemestre ŝpari dekojn da juanoj. Tio multe ĝojigis la gepatrojn. Iu vilaĝano diris, "Mi multe ĝojas pro la nuligo de la lerneja kotizo. Mi havas tri infanojn, ĉiu el ili lernas en malsamaj lernejoj, tial mi ne povas elteni multekostan pagon."

La gepatroj multe ĝojas pro la nova politiko, kiun lanĉis la ĉina registaro en la pasinta jaro. Laŭ tiu ĉi politiko, de la nova semestro de la kuranta jaro oni nuligis la kotizon de la 9-jara deviga edukado en la okcidenta kampara regiono de Ĉinio, kaj en la venonta jaro tiu ĉi politiko estos praktikata en la meza kaj orienta kamparaj regionoj de Ĉinio; tiamaniere pli ol cent milionoj da infanoj ricevos edukon sen kotizo.

Fakte, delonge Ĉinio praktikas senpagan edukadon en la elementaj kaj mezaj lernejoj, tamen la lernantoj ankoraŭ devas pagi la kotizon kaj la koston de lernolibroj kaj kajeroj kun la sumo de pli ol 100 juanoj. Tiu ĉi sumo por kamparaj familioj kun malalta enspezo estas nemalgranda ŝarĝo. Ĝuste pro tio iuj kamparaj infanoj rezignis lernadon.

De la lastaj jaroj, la ĉina registaro plene konscias la gravecon popularigi edukadon kaj altigi la kvaliton de la loĝantaro, iom post iom grandigas asignon al la deviga edukado kaj alprenas diversajn rimedojn por disvolvi la devigan edukadon en la kamparo.

Sinjoro Zhou Ji, ĉina ministro pri eduko, diris, "En la periodo de la 11-a 5-jara projekto, oni metis la kamparan edukadon sur tre ŝlosilan strategian pozicion. La registaro lanĉis gravan politikon pri aldona asigno uzota ĉefe en la kamparo, kaj energie praktikis serion da programoj. La kampara edukado ricevis senprecedencan zorgon kaj efektivan plifortigon."

En la meza kaj okcidenta kamparaj regionoj oni senigis la kotizon kaj la koston de lernolibroj kaj kajeroj kaj eĉ liveris subvencion al la lernantoj loĝantaj en lernejoj, tio estas unu el la gravaj rimedoj pri kampara edukado, praktikitaj de la registaro en la lastaj jaroj. Sinjoro He Tianchun, ĉefo de la eduka departemento de la provinco Yunnan, diris, "Nia provinco praktikas la politikon senigi la kotizon kaj la koston de lernolibroj kaj kajeroj ekde la jaro 2000, komence nur en landlimaj subgubernioj kaj poste iom post iom en landlimaj gubernioj. Ĝis la jaro 2005 ĉirkaŭ 410 mil lernantoj profitis de tiu ĉi politiko.."

De la jaro 2004 la centra registaro ĉiujare faras specialan asignon al "la Projekto pri konstruo de kamparaj pensionaj lernejoj" por ke la lernantoj, kiuj loĝas en vilaĝoj malproksimaj al la lernejoj, lerni en pensionaj lernejoj. Por malgrandigi la edukan diferencon inter la kamparaj vilaĝoj kaj urboj, Ĉinio praktikis ankaŭ "la Projekto pri moderna teleedukado de elementaj kaj mezaj lernejoj en la kamparo". Oni funkciigas teleedukadon per la retoj de komputiloj kaj satelita televido por ke la kamparaj infanoj ricevu modernan edukon same kiel la urbaj infanoj. Nuntempe diverslokaj kamparaj lernejoj aĉetas komputilojn kaj satelit-televidajn aparatojn. En la fino de la venonta jaro ĉiuj kamparaj lernejoj kapablos ricevi satelitan televidon, kaj ĉiuj kamparaj mezlernejoj posedos almenaŭ unu komputilan klasĉambron.

Malgraŭ tiuj ĉi rimedoj, ekzistas ankoraŭ granda diferenco de la eduka nivelo inter la kamparo kaj urboj. Por malgrandigi tiun ĉi diferencon, antaŭ nelonge, en la disvolva projekto por la venontaj 5 jaroj, la ĉina registaro refoje metis la kamparan edukadon sur elstaran lokon. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la registaro grandmezure aldonos edukan elspezon por plibonigi edukajn kondiĉojn en malproksimaj kaj montaraj regionoj. Wen Jiabao diris, "En la venontaj 5 jaroj, la registaro aldonos edukan elspezon je 218,2 miliardoj da juanoj, klopodos por altigi la nivelon de publika financa garantio por la kampara deviga edukado en la periodo de elementa kaj meza lernejoj kaj starigi la sistemon de asigno por riparo kaj trasnformado de la kamparaj lernejoj por ke ĉiuj infanoj havu la ŝancon egale ricevi la devigan edukon.