• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 18:20:25    
Vojaĝo al Italio

cri
Karaj amikoj, vi scias, ke la 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en la itala urbo Florenco, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto. En la revuo Esperanto n. 2, kadre de Malferme, presiĝis la artikolo Vojaĝo al Italio. Nun ni konigu al vi la artikolon.
La artikolo diras:
Montaj kaj maraj pejzaĝoj, preskaŭ senkompare belaj; milda klimato; urboj al kiuj arto kaj historio aldonas senliman logadon; kampuldometaroj kaj turdomegoj, urbegoj kaj vilaĝoj, en kiuj vivado fluas tra la gloraj memoraĵoj de la estinteco, postsignoj de la plej pra-antikvaj civilizacioj, dum staras la mondernaj elementoj de industriiĝinta socio. Kaj meze de tiom da ĉarmoj, popolo, kies karakterizoj surprizas. Jen kelklinie, Italio, kiel ĝin prezentus turisma flugfolio.
Kaj fakte, kvankam ĝi ne estas vastega lando, tamen Italio "posedas" la plej diversajn naturajn aspektojn: mildaj montetoj kaj imponaj montoj; longaj marbordoj kaj ĉarmaj lagoj, vastaj kamparoj kaj densaj arbaroj, ravaj insuloj kaj insuletoj. Plie, la mildiga influo de la maro kaj la protekto donita de la Alpoj kontraŭ la frostaj ventoj el la nordo donas al Italio moderan klimaton. Do, estas bele viziti Italion, ĉar oni iras al kalejdoskopa lando.
Kaj ĝi estas tia ne nur koncerne la geografian aspekton: meze de tia natura beleco oni trovas egan variadon de arto, kulturo, vivostiloj. Italio estas fama pro sia kulturo kaj pro la monumentoj kiuj beligas la tutan landon: la turo de Pisa, amfiteatro Koloseo, urboj Venecio kaj Florenco (por citi nur kelkajn) estas italaj simboloj konataj en la tuta mondo. Italio estas fama ankaŭ pro siaj kuirarto ("pasta", "pizza" ktp), vino, modo, teatrado, literaturo, muziko (opero, aparte), karakterizaj folkloraj kaj religiaj festoj kaj, pli ĝenerale, pro la vivostilo.
En Italio ĉiu loko prezentas apartajn karakterizojn kaj ecojn: ĉi tion tutcerte oni povas konstati en multaj aliaj landoj, sed en Italio ĝi estas la elemento kiu pleje imponas. Kial? Tutcerte "kulpis" pri tio la historiaj eventoj: invadoj kaj kolonizadoj fare de plej diversaj popoloj, altirataj de la klimato, de la strategia situo de la teritorio, de la naturaj riĉofontoj.
Italio estas longa duoninsulo, kiu etendiĝas en la Mediteranea Maro. Jam en foraj jarcentoj ĝia teritorio estis dividita etne kaj kulture fare de la alvenantaj popoloj: la grekoj, ekzemple, koloniis la sudan parton, estingante tie grandan kulturan spuron el filozofiaj, politikaj, artaj, lingvaj kaj sociaj karakterizoj. Centre de la duoninsulo ekloĝis la etruskoj. Estis la oka jarcento antaŭ Kristo (do antaŭ 2 800 jaroj) kiam tiuj du civilizacioj elstaris. Sed "baldaŭ" (se ni kalkulas la tempon laŭ jarcentoj) tio kio estis establiĝo de paŝtistoj kaj terkulturistoj sur monteto (nomata Palateno), en iu loko ĉe rivero (nomota Tibero) fondis urbon (nomotan Romo) kaj komencis sin dediĉi al militaj konkeroj, startigante nehaltigeblan fazon de ekspansio en la mediteranea regiono, kiu kulminis per la starigo de vastega imperio.

Komuna elmento de la ŝtatoj de la duoninsulo estis la kultura sezono, kiun oni nomas "Renesanco". …
La duoninsulo restis ankoraŭ "multŝtata": dum ĝiaj artistoj kaj sciencistoj impresis la mondon per siaj verkoj kaj malkovroj, Italio daŭre estis disbatata de la perfortaj internaj alfrontoj inter la ŝtatetoj kiuj konsistigas ĝin.

Do, jen (tre resume) kiel estiĝis la hodiaŭa Italio, kiun la partoprenantoj en la 91-a UK povos renkonti kaj…ĝui.
Unue ilin atendas Florenco, la kongresurbo. La urbo estis la nesto de Renesanco kaj la loko de unu el la plej fruaj eksperimentoj de demokrata registaro. Naskiĝis tie Dante. Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci kaj aliaj "gigantoj" de arto kaj arkitekturo vivis kaj laboris en Florenco. Ĝi konservas ĉefverkojn kaj grandajn arkitekturajn realigojn: oni supozas ke 20% de la okcidenta art-trezoro gastas en Florenco. Unu el la plej gravaj muzeaj kolektoj estas proponata de Galerio "Uffizi", en kiu vi povus resti dum 6 horoj kaj ne sukcesi vidi ĉion. Tra la tuta urbo ravas belegaj konstruaĵoj, kun apartaj historioj kaj legendoj ("Preĝejo de la Sanktega Anunciacio", en kiu estas fresko, kiun, laŭ legendo, kompletigis anĝeloj, ĉar la pentristo, lacega, endormiĝis. …
Ankaŭ ĝia regiono, Toskanio, estas senkompara nesto de la arto de ĉiuj epokoj. Tie oni trovas ekzemplojn de ĉiu epoko kaj stilo. …
Ne estas necesa iu ajn priskribo pri la fama kliniĝanta turo de Pisa, kiu staras (oblikve) en placo (ne hazarde nomata) "dei miracoli" (de la mirakloj), apud la Katedralo, la baptejo kaj la malnova tombejo. …
La urbo Sieno estas perlo de la gotika stilo…Lucca estas konata pro sia romantika stilo kaj ĝi estas ĉirkaŭata de perfekte konservitaj mezepokaj muregoj.

Aldone al arto, allogas la naturaj belaĵoj…
Sed venante al Italio, oni ne kontentigos nur la okulojn kaj la koron. Oni ne forgesu, ke la itala gastronomio estas sintezo de la plej bonaj gustoj kaj kulturoj, ĉeestantaj en la regiono de la Mediteranea Maro. La itala kuirarto (la t.n. "mediteranea dieto") esence baziĝas sur la prilaboro de freŝaj kaj simplaj ingrediencoj: pura olivoleo, faruno, legomoj (aparte, tomatoj), fruktoj, viando.
Ankaŭ fromaĝoj havas gravan rolon: "parmigiano" (parma fromaĝo), "mozzarella"…
Super ĉio regas la "pasta" (pastaĵoj), kiu estas malnovega itala tradicio. …
Kaj kion pri la vino? Italio estas unu el la plej gravaj produktantoj de vino, ĉu kvante ĉu kvalite. …
Alia "nacia rito" estas kafumado. Kafo, aparte "ekspresa" kaj "cappuccino" (laktokafo), estas parto de la ĉiutaga vivo de la italoj. …
Kuirado estas unu el la plej debatataj temoj en Italio: dum surstrataj dialogoj samkiel dum la paŭzoj de gravaj kunsidoj. Ĉiuj parolas pri kuirado, verkas pri kuirado kaj ĉefe – plej grave por ni – inventas ĉiun specon de specialaĵoj en sia kuirejo.
La artikolo diras je la fino:
Do, karaj legantoj, Italio, dank' al la kombino de ĉiuj elementoj kiujn ni priskribis (kaj de multaj aliaj, ne menciitaj pro spacomanko) estas perfekta vojaĝocelo, kiu ajn estas via celo kaj interesiĝo: kaj imagu, des pli sukcesa estos via vojaĝo al Italio, ĉar vi venos al la plej impona Esperanto-aranĝo de la jaro: la Universla Kongreso en Florenco atendas vin.