• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 18:52:37    
Ĉinio aktive esploras vakcinon uzatan de homo kontraŭ birda gripo

cri

Birda gripo nun cirkulas tra la mondo. Ĝi ne nur mortigas birdojn, sed ankaŭ minacas homojn. Nun estas certigita tio ke en la mondo birda gripo jam infektis pli ol 160 homojn, el kiuj pli ol duono mortis. Ĝis nun ne estas efika medikamento kontraŭ tiu terura malsano, oni povas nur sin ŝirmi per vakcino. Tial Ĉinio aktive esploras vakcinon uzatan de homo kontraŭ birda gripo. Ni iom parolu pri la afero.

Antaŭ du jaroj multaj lokoj de la mondo estis atakitaj de birda gripo, kaj en iuj lokoj de la sudorienta parto de Azio aperis kazoj de homa infektiĝo de birda gripo. Tiutempe birda gripo okazis ankaŭ al iuj lokoj de Ĉinio, tamen ĝi ne infektis homon. En tiu situacio la registaro kaj koncerna fako de Ĉinio jam profunde konsciis la minacon de birda gripo kontraŭ la homaro kaj senprokraste komencis esploradon pri vakcino uzata de homo kontraŭ birda gripo.

Ĝuste en tiu tempo --- la komenco de 2004, Sinovaka Bioteknika Limigita Kompanio de Ĉinio fariĝis la unua kompanio de Ĉinio por esplori la vakcinon uzatan de homo kontraŭ birda gripo. Tiu kompanio estas fama altscienca entrepreno de Ĉinio, posedas fortan kapablon de esplorado kaj ekspluatado kaj riĉajn spertojn pri vakcina esplorado. Ĝi sukcese elfaris multajn vakcinojn kia la vakcino kontraŭ hepatito A. Tiuperiode ĝi estis esploranta la vakcinon kontraŭ sarso.

Dank' al la Monda Higiena Organizo, la Sinovaka Bioteknika Limigita Kompanio de Ĉinio ricevis virusidon por la esplorado kaj komencis la plej komplikan kulturadon kaj generadon de la virusido. Respondeculo de la kompanio sinjoro Yin Weidong konigis ke tiu laboro estas la malfacila ĉenero en la esplorado. Esploristoj injektis la virusidon en ovon kaj ricevis maturiĝintan viruson post tritaga kulturado. Oni povas akiri krudan vakcinan likvaĵon post purigo.

Esploristoj tagnokte provis kulturi la ovojn en diversaj biontaj medioj por akiri la maturiĝintan viruson.

"Niaj esploristoj pene laboris en senbakteria laboratorio. Ili provis malsamajn manierojn kaj akiris grandan kvanton da eksperimentaj donitaĵoj. Ili akiris sufiĉan kvanton de kruda likvaĵo de la vakcino el proksimume miliono da ovoj."

Gajninte unuapaŝan sukceson ili faris eksperimenton per bestetoj. Post kelkaj monatoj ili konfirmis ke la provaĵo efikas por preventi epidemion kaj estas sekura. Poste ili faris des pli profundan esploradon, difinis koncernan teknikon kaj ekspertizan manieron, fondis tenejon de virusidoj de la vakcino kaj finfaris produktajn instalaĵojn por la vakcina eksperimento.