• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-23 08:14:42    
Novelisto Vivon Ridete Rigardanta

CRI
El la nuntempaj novelistoj ankaǔ Wang Wenshi estas kapablulo en priskribado de la kampara vivo. Li naskiĝis en la gubernio Wanrong de la provinco Shanxi, 1921. Tre frue li jam partoprenis en revolucio. Somere de 1942, li iris al Yan'an, la revolucia sanktejo, kaj aliĝis al la Nordokcidenta Literatur-arta Trupo. En la daǔro de la Liberiga Milito (1945—1949), li kondukis propagandan laboron sur la nordokcidenta batallinio. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko li fariĝis vicĉefredaktoro de 2 gazetoj, "Amasaj Literaturo kaj Arto" kaj "Nordokcidentaj Literaturo kaj Arto". Ekde 1953 li ofte profundiĝis en vilaĝojn de la provinco Shaanxi por sperti vivon kaj partopreni en baznivelaj laboroj. Kaj ĝuste tiam li entreprenis profesian verkadon. La verkado de Wang Wenshi komenciĝis per drama kreado. Lia 1-a peco fakte estis ne dramo, sed jangge-a opero* "Ĉe Landolimo", verkita en Yan'an. Poste li kreis grandatipan operon titolitan "Batalamikoj". En la periodo de la agrikultura kooperado, li komencis novelan verkadon, ĉar grandaj vivŝanĝiĝoj okazadis en la kamparo. Sume 20 noveloj aperis, de 1956 kiam li publikigis la novelon 'En Neĝventa Nokto", ĝis 1961 kiam oni eldonis lian verkon "Sur Plaĝo".

Wang Wenshi estis konsiderata kiel verkisto ridete rigardanta la vivon. Ofte per leĝera kaj gaja priskribo li prezentis la buntan vivon en la kamparo. En epilogo por la novelaro "En Neĝventa Nokto" (ĝi estas titolo ankaǔ de la menciita novelo aperigita en 1956) li mem diris, ke li volas oferi sian skribon al la nova vivo kaj novaj homoj. Tial liaj noveloj sin karakterizas per varmeco el la nova vivo, freŝeco de epokaj koloroj kaj forteco de vivetoso. En la 1-a novelo "En Neĝventa Nokto" li kondensis kortuŝajn aferojn en la nova epoko en unu objektivon de la vivo – antaǔvespere de la nova jaro en 1955 laǔ la luna kalendaro, spite al neĝado kaj ventego en nokto, Yan Keqin, sekretario de distrikta partikomitato, haste piediris al vilaĝo por ekzamene akcepti nove fonditan agrikulturan kooperativon... kortuŝe kaj emocie, kaj reliefige al potenca torento de la agrikultura kooperado. La aǔtoro vibrigis la fibrojn de la koro de leganto ankaǔ per postaj noveloj, ekzemple "Lazo" temanta pri feliĉa vivo kaj spirita liberiĝo alportitaj de la nova socio al kamparanoj kaj esprimataj per kontrastigo inter la nova vivo kaj la malnova; "Ĉirkaǔ Printempa Festo" prezentanta geedzan kverelon; "En Puto" rakontanta konflikton inter onklo kaj nevo kaj vivece esprimanta drastan batalon inter kontraǔaj konceptoj, kolektivismo kaj individuismo, socialismo kaj kapitalismo, en tajdo de socialisma revolucio; kaj "Legomvendisto", pri karambolado de malnovaj ideo, konscio kaj kutimo al la ĝenerala tajdo de la nova socio.

Dank' al sia akrasenteco pri la nova vivo, Wang Wenshi ĉiam lerte kaptis novajn aferojn, freŝan enhavon kaj emerĝintajn figurojn kaj senĉese aldonis brilajn kolorojn al la vivpanoramo de la socialisma kamparo de Ĉinio. En "Granda Lignaĵisto" li priskribis, kiel kamparanoj aspiras kaj strebas al renovigo de produktaj teknikoj en la nova situacio de produkta disvolviĝo post la agrikultura kooperado; en "Nove Konatiĝinta Partnero" li montris, ke en la arda tajdo de la socialisma konstruado la "bona bofilino Wu Shulan, envolvite en torenton de la vivo, fariĝis, kiel Zhang Layue, sturmanto en la konstruado de la nova vivo; en "Somera Nokto" li vidigis tendencon de tio, ke junaj kamparanoj formas agrikulturan ĉefforton en la socialisma moderniga konstruado, fariĝante pli kaj pli kleraj kaj sciencokomprenaj.

En esprimado de la nova vivo en la nova epoko, Wang Wenshi ĉiam koncentris sian energion al pentrado de novaj figuroj en la kamparo. Priskribante novajn kampulojn, li klopodis elfosi novan karakterfaktoron kaj reliefigi epokan trajton kaj spiritan belon el ordinaraj vivfenomenoj, anstataǔ fari surfacan kaj rutinan prikantadon al iliaj progresintaj aferoj kaj bona kvalito. Ni citu ekzemplon el la novelo "Granda Lignaĵisto"! La heroo de la novelo estas kamparano honesta, laborema kaj amanta kolektivon, ankaǔ amatoro kaj kreanto de novtipaj agrikulturaj instrumentoj. Pro manieco por novaj teknikoj kaj absorbiteco li ŝajnas malrapidema kaj stulta. Tamen ĝuste tio estas lia aminda karakterizaĵo. En la novelo regas amuzeco, intereseco kaj humuro pro parabolo kaj kontrasto. Li ĉasas nek profiton nek famon, kion elstarigas vulgareco kaj egoismo de lia "amiko" Li Shuan. Foje li iris al foiro aĉeti ion por la familio. Tamen pro absorbiteco en cerbumado pri teknika renovigo kaj produkta kreskigo por la kolektivo, li forgesis la aĉeton, tial li revenis kun malplenaj manoj. Liaj familianoj ne sciis, ĉu plori aǔ krii aǔ ridi. Pro tio li levis korbon kaj paŝis el la hejmo por la aĉeto. Sed baldaǔ la piedoj portis lin al lia laborĉambro kiu estis plena de instrumentoj provotaj aǔ renovigotaj. Ĉi tio pluapaŝe reliefigis, ke strebado al novaj teknikoj fariĝis preskaǔ unika bezono de la granda lignaĵisto en la ĉiutaga vivo kaj kaǔzis, ke lia koro, kaŝita en silentemo kaj stulta aspekto, dispafas fortajn brilojn.

Wang Wenshi diris en 1959, "Por priskribi heroojn tiel plenaj kiel realaj homoj en la praktika vivo, oni devas ĉiamaniere tuĉi, paǔsi, desegni kaj pentri pejzaĝojn kaj ĝenrojn de nia epoko, detale kaj delikate prezenti diversajn scenojn de la vivo kaj ĝiajn ondojn kaj tajdojn, kaj pitoreske revidigi multaflankajn aktivecojn kaj intereson en la vivo". Li ne perfidis siajn vortojn. Li mem serioze kaj zorge tiel agis, tute laǔ sia postulo. Dank' al tio liaj noveloj neniam paliĝis, sed anstataǔe ĉiam glimas per klara artotrajto, ĉiam estante plenaj de loka gusto, forta lirikeco kaj vigla stilo, kun dolĉa rideto de la aǔtoro.

*Jangge-a opero: Opereca kantodanco tre populara en la norda kamparo de Ĉinio kaj alportanta ĉiam intimecon, gajon kaj dolĉon el kolektiva prezentado.