• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-23 16:13:02    
Ĉiu monato havas Arban Tagon (foto)

cri

Ĉar estas diferenca klimato de diversaj lokoj, la dato de Forstuma Tago de diversaj landoj estas malsama, se ni ordigos tiujn datojn, la homoj tuj trovos, ke fakte ĉiuj 12 monatoj havas la Arban Tagon.

En la komenco de la nova jaro, Jordanio bonvenigas sian Arban Tagon. Laŭ regulo de la Forstokultura Ministerio de Jordanio, en la 15-a de januaro ĉiujare, la jordanianoj devas partopreni en plantado kaj forstumado. Sekve la 1-a de februaro estas la Forstuma Tago de hispanoj. Hispanio difinis la Arban Tagon en la fino de la pasinta jarcento, la registaro difinis, ke la Forstuma Tago daŭru 7 tagojn. La 6-a de marto estas la Forstuma Tago de irakanoj kaj la 17-a estas de Irlando, la 4-a dimanĉo de marto estas la Forstuma Tago de Hongkong de Ĉinio.

En aprilo, Kenjo kaj Germanio bonvenigas sian Arban Tagon. La unua dimanĉo de majo estas la Forstuma Tago por Dominikio, por Aŭstralio, la unua vendredo de majo, por Venezuelo, la 23-a de majo, por Gvatemalio, la lasta dimanĉo de majo kaj por Honduraso, la 30-a de majo. En junio, Toglando, Finlando, Salvadoro kaj Nikaragvo sinsekve bonvenigas la Arban Tagon.

La unua semajno de julio estas Arba Semajno de Hindio, en tiu monato ankaŭ Birmo okazigas aktivadon pri plantado. La Forstuma Tago de Niĝerio estas la 3-a de aŭgusto, la sekvanta tago estas la Forstuma Tago de Pakistano. La unua merkredo de aŭgusto estas la Forstuma Tago de Nov-Zelando kaj la 20-a de tiu monato ĉiujare estas la Forstuma Tago de Bolivio. En septembro Filipinoj kaj Tajlando celebras la Arban Tagon; estas menciinde, ke la Nacia Tago kaj Forstuma Tago de Tajlando estas en la sama tago.

La 10-a de oktobro estas la Forstuma Tago de Kubo, la 12-a de oktobro estas la Forstuma Tago de Ekvadoro kaj Kolombio. En novembro kvar landoj bonvenigas sian Arban Tagon, kiaj Singapuro, Okcidenta Samoo, Britio kaj Italio. La unua semajno de decembro estas la Arba Semajno de libananoj, sekvas zambianoj, Sirio estas la lasta kiu celebras la Arban Tagon en la mondo.

Deveno de Forstuma Tago de Ĉinio

Ĉinio estas la lando kiu tre frue establis Arban Tagon en la mondo. La deveno de tiu festo rilatas al s-ro Sun Zhongshan. En 1915, s-ro Sun Zhongshan jam konsciis gravecon de media protektado kaj iniciatis plantadon kaj difinis la tradician Funebran Feston kiel la Arban Tagon de nia lando.

Post forpaso de s-ro Sun, la kuomintanga registaro ŝanĝe metis la daton de la Forstuma Tago en la 12-an de marto, kiu estas forpasa tago de s-ro Sun Zhongshan. Februare de 1979, la 6-a sesio de la Konstanta Komitato de la 5-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio oficiale difinis la 12-an de marto kiel la Forstuman Tagon de Ĉinio.

En la 12-a de marto 1980, ĉina Ministerio de Poŝto kaj Tele-komuniko eldonis kvar poŝtmarkojn sub la titolo "Forstumi kaj Verdigi Patrolandon". En la jaro 1981, sub propono de gvidanto Deng Xiaoping, la 4-a Konferenco de la Konstanta Komitato de la 5-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis "Rezolucion pri Disvolvo de Tutpopola Volonta Planta Movado". La 12-an de marto 1990, la Ministerio de Poŝto kaj Tele-komuniko eldonis serion da poŝtmarkoj pri "Verdigo de Patrolando", la unua inter ili estas titolita "Volonta Plantado".