• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-23 16:37:55    
ETA deklaris eternan armisticon

cri

La 22-an de marto la hispana separatisma organizo ETA publikigis komunikon, kiu deklaras praktiki eternan armisticon de la 24-a de marto.

La hispana separatisma organizo ETA, fondiĝinta en la jaro 1959, klopodas por intence sendependigi la regionon Basque, en la norda parto de Hispanio kaj fondi sendependan landon inkluzivan de la suda parto de la regiono Basque en Francio per murdo, forkapto, eksplodigo kaj aliaj terorismaj rimedoj.

La hispana kaj franca registaroj faris pozitivan kaj diskretan reagon tuj post kiam ETA deklaris la armisticon. En tiu ĉi tago hispana ĉefministro Jose Luis Rodriguez Zapatero faris parolon en parlamento. Li diris, ke oni devas diskrete traktadi tiun ĉi decidon. Li esperas, ke ĉiuj politikaj fortoj vere solidariĝu kaj klopodu por efektivigi la pacan celon. Maria Teresa Fernadez De la Vega, la unua vicĉefministro de Hispanio, diris, ke la decido de ETA estas ĝojiga novaĵo por la hispana popolo, kaj li esperas, ke tio estu bona komenco. Ankaŭ Jose Antonio Alonso, la hispana ministro pri internaj aferoj, diris, ke la decido de ETA estas ĝojiga novaĵo, tamen oni devas sin teni diskreta kaj fari zorgeman analizon. Franca prezidento Jacques Chirac diris, ke tio estas venko de Hispanio kaj la internacia socio en batalo kontraŭ terorismo kaj alportis al la socio grandan esperon.

Analizistoj opinias, ke ETA faris tiun ĉi decidon pro tio, ke unue, la hispana popolo abomenas terorismajn eventojn kaj perfortajn agojn, kaj ETA jam tute perdis popolan subtenon. De la jaro 1968 jam pli ol 900 homoj pereis en terorismaj eventoj, okazigitaj de ETA. Precipe la terorisma atako, kiu okazis la 11-an de marto de la jaro 2003 en Madrido kaj kaŭzis morton de 191 homoj, vekis vastan indignon en Hispanio. En la lastaj du jaroj hispanoj kelkfojo organizis grandiozan manifestacion kun partopreno de miliono da homoj por protesti kontraŭ terorismo. Pro granda premo de la hispana popolo, de la jaro 2003 evidente reduktiĝis terorismaj agoj de ETA.

Due, la ekonomia fonto de ETA jam estas detranĉita. Delonge ETA akiras monon kaj riĉaĵon per forkapto de ostaĝoj, rabo al bankoj kaj ĉantaĝo al ordinaraj komercistoj en la regiono Basque. Tamen en la lastaj jaroj, la ekonomia fonto de ETA iom post iom elĉerpiĝis pro tio, ke la hispana polico plifortigis sekurigajn rimedojn, kaj popolanoj intensigis batalon kontraŭ la rabo.

Trie, kompakta kunlaboro inter la franca kaj hispana policoj faris efikan baton kontraŭ ETA. En la meza periodo de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento ETA sin kaŝis en Francio, tio alportis al la hispana polico multajn diplomatiajn malfacilojn por aresti membrojn de ETA. Tamen poste la dulandaj policoj plifortigis kunlaboron kaj faris efikan baton kontraŭ ETA.

En la decido de ETA pri eterna armistico ekzistas ankaŭ kelkaj necertecoj. Tamen analizistoj opinias, ke tiu ĉi situacio refoje atestas, ke terorismo kaj separatismo ne havas perspektivon, kaj la internacia socio certe venkos terorismon per fortaj kaj efikaj rimedoj.