• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-24 16:33:09    
Reĝisoro Zhang Yang

cri

De la lastaj jaroj en Ĉinio aktivas aro da pli-ol-30-jaraj filmaj reĝisoroj, kies filmoj akcentas prezenti al la spektantoj ŝanĝiĝojn de la ĉina popola vivo dum la lastaj pli ol 20 jaroj kaj fojfoje ricevis premiojn en alilandaj filmaj festivaloj. En la hodiaŭa programero mi konigos al vi sinjoron Zhang Yang, unu el tiuj ĉi junaj reĝisoroj.

Antaŭ nelonge, en Ĉinio diverslokaj kinejoj prezentis la filmon Sunfloro, reĝisoritan de sinjoro Zhang Yang. Tiu ĉi filmo ricevis premion de la plej elstara reĝisoro en la hispana filma festivalo San Sebastian. La filmo Sunfloro rakontas pri ŝanĝiĝo de iu ordinara familio en Pekino dum la tempo de 70-aj ĝis 90-aj jaroj de la lasta jarcento. Prenante gravajn historiajn eventojn okazintajn en tiuj ĉi 30 jaroj kiel la fonon, la filmo akcente prezentas la rilatojn inter filo kaj patro. Tiuj ĉi rilatoj estas tre streĉaj kaj subtilaj por multaj ĉinaj familioj, kaj ĉiuj knaboj devas alfronti tian problemon en sia kreskado. La filmo montras la ŝanĝiĝojn de la du generacioj dum 30 jaroj per priskribo pri amo kaj plendo inter la filo kaj patro.

Zhang Yang estas 38-jara pekina indiĝeno. Lia kreska sperto estas ĝuste paralela kun tiu de la ĉefaj roloj en la filmo Sunfloro. Pro tio iuj komentis, ke la filmo estas kvazaŭ aŭtobiografio de Zhang Yang. Dum Zhang Yang diris, ke li zorgeme reĝisoris tiun ĉi filmon kaj fandis profundan senton en ĝin. Li diris, "Multaj intrigoj de la filmo inspiriĝis de mia vivo. Ekzemple tertremo, kiam mia patro portis min de la lito al la ekstero, mi tute ne sciis kio okazis. Post kiam la patro eliris el la domo portante min, unu el la muroj de nia domo disfalis."

La filmo detale prezentas konflikton inter la patro kaj filo. La parto tre serioze traktis la filon, esperante, ke la filo strebu al sia kariero laŭ la vojo difinita de li. En la infanaĝo de la filo la parto devigis lin fari pentradon escepte al lia intereso. Kiam la filo estis pubera kaj deziris funkciigi komercon, la patro forte baris lin kaj trudis al li partoprenon en universitata ekzameno. La patro havis multe da bedaŭroj en sia kariero, kaj esperis ricevi konsolon de lia sukceso. La filo estis adolta kaj edziĝis, kaj la patro multe ĝojis pro lia sukceso, tamen diverĝo inter ili pliserioziĝis. Multaj intrigoj en la filmo vekis fortan simpation de mezaĝaj spektantoj, kiuj havas saman sperton.

La filmo Sunfloro premieris septembre de la pasinta jaro en Toronto kaj poste projekciiĝis ankaŭ en Hispanio, Italio kaj Japanio, kaj gajnis admiron de spektantoj. Parolante pri alilandaj spektantoj, sinjoro Zhang Yang diris, "Mi trovis, ke la filmo impresis alilandajn spektantojn pli forte ol ĉinojn. Kvankam ili ne konis multajn historiajn eventojn en la filmo, tamen ili multe interesiĝis pri detaloj de ĉiutaga vivo, sento de la patro kaj filo kaj rilatoj inter la familianoj kaj vidis grandan ŝanĝiĝon de Ĉinio en la filmo."

Sinjoro Zhang Yang diplomiĝis el la fakultato pri reĝisorado de la ĉina Centra Dramaturgia Instituto en la jaro 1991. Kiam profesiuloj samaĝaj al li entuziasmiĝis pri esplorecaj filmoj, li tamen reĝisoris serion da filmoj, kiuj temas pri la reala vivo de ĉinoj kaj ricevis admiron de la spektantoj.

Sinjoro Zhang Yang estas rekonata kiel reĝisoro lerta en verkado de filmoj pri urba vivo. En la jaro 1999 li reĝisoris la filmon Bano. Tiu ĉi filmo rivelis konflikton inter la malnova kaj nova kulturoj de Ĉinio. Liu, la protagonisto en tiu ĉi filmo, pene entreprenis sian banĉambron en sia tuta vivo. Kiam la banĉambro renkontis detruiĝon pro urba transformado, Liu kaj lia filo havis tute malsamajn volojn pri la vivo kaj kariero. La patro forpasis, kaj la banĉambro estis detruita, tiam la filo fine komprenis la patron. En la jaro 1999 tiu ĉi filmo gajnis premion de la plej elstara reĝisoro en la hispana filma festivalo San Sebastian.

La alia influhava filmo Hieraŭ, reĝisorita de Zhang Yang, rakontas pri tre talenta aktoro en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Tiu ĉi aktoro detruis sian brilan perspektivon pro narkotismo. Poste li fine liberiĝis el tiu ĉi manio helpite de la familianoj. La filmo estis adaptita laŭ fidela sperto de iu aktoro.

Zhang Yang opinias, ke lia persona sperto ludas tre gravan rolon en verkado, eĉ iam fariĝis parto de la filma enhavo. Tre feliĉe, li spertis la 30 jarojn, en kiuj la ĉina socio multe ŝanĝiĝis. Kiel atestanto de tiu ĉi periodo, li ĉiam klopodas por prezenti la sociajn ŝanĝiĝojn per siaj filmoj.

Filmoj de Zhang Yang montras ŝanĝiĝojn de la ĉina socio kaj registris penigan vojon de tiu ĉi generacio. Laŭ li, filmoj ankaŭ plene esprimas lian senton.