• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-24 19:16:19    
Li An, ĉindevenula reĝisoro

cri
Ekde la jaro 1991, Li An sinsekve fotis tri ĉin-lingvajn filmojn investitajn de Taiwan de Ĉinio, la ĉefa rolo de ĉiuj filmoj estas la patro, tiel homoj nomas ilin "trilogio de patro": en la filmo "Puŝantaj Manoj", la patro estas maljuna boksa majstro, kiu ĉiam volas konkurenci kun sia filo; en la "Geedziĝa Bankedo", la patro estas generalo, kiu finfine devigite kapitulaciis kaj akceptis fakton, ke lia filo estas homoseksualulo; en la filmo "Manĝi kaj Trinki, Viro kaj Virino", la patro estas kuiristo, vizaĝe al tri gefiloj, lia sentimenta mondo estas ĝenita. 

Tiuj tri filmoj ne nur gajnis jaran filman premion en Taiwan, sed ankaŭ gajnis bonan bileto-enspezon. Samtempe la tri filmoj ankaŭ akiris konfirmon kaj laŭdon de okcidenta kina rondo. "Geedziĝa Bankedo" gajnis premion de Ora Urso en la Berlina Filma Festivalo, "Manĝi kaj Trinki, Viro kaj Virino" estis menciita en la Oskara Premio en 1994 kiel la plej bona eksterlingva filmo. Filmjuĝistoj opinias, ke verkoj de Li An enhavas densan orientan ĉarmon kaj spertigas al spektantoj de diversaj lokoj en la mondo apartan esprim-manieron de sentimento de tradiciaj kaj modernaj orientanoj.

Parolante pri sukceso de tiuj ĉin-lingvaj filmoj, Li An opinias:

"Miaj ĉin-lingvaj filmoj elektas internacian temon, ĉinoj vivas ne ekster ĉi tiu mondo. Preskaŭ ĉiu el miaj filmoj rakontas la homan naturon, ĉar tio estas komplika kaj povas esti diskutata el diversaj anguloj." 

En la jaro 1995, Li An oficiale enlistiĝis en vicon de ĉeffluaj reĝisoroj de Holivudo. En tiu jaro, li reĝisoris la filmon kun sama titolo de novelo de Jane Austen "Racio kaj Sentimento". Li An, kiu naskiĝis en la Oriento, montras sentimenton de homa naturo de okcidentanoj kun aparta kaj modernisma maniero. Tiu filmo gajnis la premion de Ora Urso en la Berlina Filma Festivalo kaj estis menciita en la Oskara Premio kiel la plej bona filmo.

Post reĝisorado de iuj filmoj de okcidenta temo, Li An revenis al sia konata orienta temo.

En 2001 li fotis la filmon "Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝanta Drako", la unua ĉin-lingva filmo, kiu gajnis la premion de plej bona eksterlingva filmo en la Oskaro. En la filmo, Li An kunfandis ĉinan tradician luktartan kulturon en iu kortuŝa kaj trista rakonto kaj kreis novan konfu-an filmon.

Post granda sukceso de "Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝanta Drako", ĉinaj reĝisoroj sinsekve fotis konfu-ajn filmojn. Ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou fotis du konfu-ajn filmojn respektive titolitajn "Heroo" kaj "Ĉambro de Fluganta Glavo", kiuj gajnis bonan enspezon en la tuta mondo, tamen malsukcesis en la Oskara Premio. Tiam, Li An turnis rigardon al temo pri Usono, li reĝisoris la filmon temantan pri homoseksualaj vakeroj sub la titolo "Dorsorompita Monto". 

"Dorsorompita Monto" sendube estas alia pinta verko de Li An. Usona fama reĝisoro Steven Spielberg diris, ke tiu filmo ŝajne praktikis magion al spektantoj, ĝi ne urĝe kondukis la spektantojn, sed marŝis paŝo post paŝo kaj la ritmo estas tre bela.

Ĉindevenula aktorino, unua ĉindevenula juĝisto en la Oskara Premio Lu Yan diris:

" 'Dorsorompita Monto' estas bone reĝisorita. Ĝi ne estas afekta, sed tre kortuŝa kaj simpla. Li An vere estas majstro, li povas foti ĉian filmon kaj reale montri la staton de tiu epoko."