• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-27 17:13:36    
Iom pri ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj (foto)

cri

En angulo de la eksponejo de la muzeo, junulinoj de la nacieco Primio, kiuj tenas unu alian je la mano, estas atentata de raportisto. Ili kaj kantas kaj dancas.

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdas popolkanton de la nacieco Primio. La nacieco Primio estas naciminoritato, kiu vivas en la provinco Yunnan, ĉina sudokcidenta landparto kaj nun havas nur pli ol 30 milojn da loĝantoj. Nombro de iliaj popolkantoj same kiel loĝantaro de la naciminoritato estas pli kaj pli malmulta.

Pro tio, ĉina Kultura Ministerio speciale ekspedis grupon de fakuloj por organizi grupeton por okupiĝi pri heredado de la tradicia artformo kaj fari urĝsavadon de tiuj popolkantoj. Iu knabino Rongmi diris:

"Ĵus ni kantis Arion por Fratinoj. Nia popolkanto estas instruata de niaj geavoj. En ordinaraj tagoj, ni kolektiĝas, iam ni nin amuzas kaj iam kantas. Ne ĉiuj fratinoj scipovas kanti, troviĝas malmultaj homoj, kiuj povas kanti. Ni estas elektitaj por lerni. Grupo konsista el 8 homoj kaj propagandas kaj heredas."

Chen Zhe, kiu estas nomita de knabino Rongmi kiel instruisto Chen, estas respondeculo de la protekta programo. Li konigis, ke la grupo fondiĝis jam 3 jarojn kaj akiris bonan efikon. Li diris:

"Nia ĉefa laboro estas prezenti ion kiel ekzemplon en la tuta lando, t.e. kiel oni heredu tradician kulturon en vilaĝoj, kiel oni havigu al junuloj okazon lerni kompletan kulturon kaj heredi ĝin."

Sekve de ekonomia tutmondiĝo kaj senĉesa rapido de modernaj paŝoj, ĉina nemateria kultura heredaĵo frontas al defio pri siaj ekzisto kaj disvolviĝo kaj danĝero pri pereo. En la nova jarcento, la ĉina registaro plimultigis asignon en protektado kaj heredado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, aktive antaŭenpuŝis laŭleĝadon de protektado de kulturaj heredaĵoj, peticiis liston de buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj de UNESKO kaj establis sistemon de listo de ĉinaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Antaŭ nelonge la ĉina registaro decidis ankaŭ, ke la dua sabato de junio de ĉiu jaro estu ĉina "Tago de Kulturaj Heredaĵoj" por altigi konscion de la popolo pri protektado de kulturaj heredaĵoj. Dank' al tiuj efektivaj kaj efikaj rimedoj, ĉina protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj akiris ĝojigan frukton.