• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-27 17:40:48    
Palestino kaj Israelo kune traktas krizon de birda gripo

cri

Antaŭ nelonge la birda gripo disvastiĝis en la mezorienta regiono kaj ambaŭ Israelo kaj Palestino ne povas eviti la epidemion. En Israelo la epidemio de birda gripo jam eksplodis en 6 koko-bredejoj. Antaŭtage oni konfirmis, ke en iu farmejo en la Gaza Zono tiu ĉi viruso estis trovita. Palestino jam proklamis, ke la tuta lando eniris urĝan staton de birdgripa regado. Inter Palestino kaj Israelo senĉese iras politikaj kaj militaj konfliktoj, tamen vizaĝe al la komuna krizo, la agrikulturaj kaj higienaj departementoj de la du flankoj faris serion da kunlaboroj kaj kunaranĝoj kontraŭ la natura katastrofo.

La eksplodo de birda gripo alportis grandegan influon al la kortobirda bredado de Palestino. Multaj civitanoj jam ĉesis aĉeti kortobirdajn produktojn kaj ovojn. Jacob Kohen, gardisto de iu hotelo en Jerusalemo, diris, ke li ne manĝos kokaĵon por la tuta jaro. Li diris:

"Mi ne plu manĝos kokaĵon. Kiu scias, ĉu la koko estas infektita aŭ ne."

Ankaŭ la landoj de Eŭropa Unio ĉesis importi kortobirdajn produktojn el la regiono de Palestino kaj Israelo kaj tio forte batis la kortobirdan bredadon de Palestino kaj Israelo, ĉar ambaŭ Palestino kaj Israelo ĉefe dependas de eksportado de la kortobirdaj produktoj. Shimon Perk, estro de la Instituto pri Birdaj Malsanoj sub la israela Ministerio de Agrikulturo, diris, ke Palestino kaj Israelo alfrontas la komunan krizon. Li diris:

"La disvastiĝo de tiu ĉi viruso de unu loko al alia tute ne bezonas pasporton. Ni troviĝas en la sama boato."

Imad Mukarker, direktoro de la Veterinara Instituto sub la palestina Agrikultura Ministerio, tenas la saman opinion. Li diris:

"La birda gripo estas la komuna minaco al ambaŭ flankoj, kiu ne estas barebla per landlimo aŭ apartiga muro. Ĝi havas nenian rilaton kun politiko, sed nur viruso infektema."

Pro tio la agrikulturaj kaj higienaj departementoj de Israelo kaj Palestino faris serion da kunaranĝoj kaj kunlaboroj. La du flankoj okazigis plurfojajn kunvenojn por fari reciprokan informadon. Shimon Perk, estro de la Instituto pri Birdaj Malsanoj sub la israela Ministerio de Agrikulturo, diris, ke la du flankoj komencis tian kunlaboradon jam antaŭ longe. La duflankaj agrikulturaj departementoj ĉiam tenas bonan kontaktadon, ĉu la politika situacio inter Palestino kaj Israelo estas streĉa aŭ ne. Kaj nun la kunlaborado inter la du flankoj estas pli intima.