• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-28 14:50:27    
Guan Jinpeng: miaj filmoj ekiras el figuroj

cri

"Mia venonta filmo estas "Falanta Floro", kiu temas pri senta rakonto okazinta en Hongkong en la 50aj jaroj." Tion diris Guan Jinpeng, fama filma reĝisoro en Hongkong, kiam li akceptis intervjuon de raportisto.

Li refoje turnis sian fotografilon al Hongkong post kiam li filmigis multe da rakontoj kun land-interno kiel fono. "Mi deinfanece kreskis en Hongkong, bone scias Hongkong kaj pleje amas Hongkong." Li tiele eksplikis sian "revenon".

Al la demando, kial li turnis sian atenton al landinterno antaŭ kelke da jaroj, li esprimis, ke tio ne nur estas bezono de fotografado por hongkong-aj filmistoj, sed ankaŭ estas necesa elekto por filmistoj en landinterno kaj en Hongkong.

"Ekde la meza periodo de 1990aj jaroj, malgrandiĝas skalo de filma industrio de Hongkong, estas pli kaj pli malmultaj ŝancoj trovi kapitalon, tamen land-interna kapitalo povas liveri grandan spacon por hongkong-aj filmistoj. Se hongkonga-a filmisto volas gajni landinternan spektantaron, lia filmo-temo devas koncerni landinternon. Samtempe, film-industria sistemo de Hongkong estas pli perfekta kaj komerca funkciado estas perfekta, tial landinternaj investantoj volas fari kunlaboron. Ne nur hongkong-aj filmistoj serĉas kapitalon en landinterno, sed ankaŭ landinterna kapitalo serĉas filmistojn en Hongkong. Tio ja estas komerca tendenco."

Li diris, ke de multaj jaroj, lia filmado ĉiam ekiras el figuro.

"Mi ĉiam estas reĝisoro ekster ĉeffluo. De mia unua filmo "Virina Koro" ĝis "Subtera Amo", mi ĉiam unue havas figurojn. Mi rimarkas bonan traktadon de fuguroj kaj klopode esploras figurojn. Post kiam scenaro estis formita kaj aktoroj estis deciditaj, mi diskutas figurojn kun aktoroj. Troviĝas mia observo kaj sperto en multe da originaj scenaroj. Tio ja estas mia intereso."

Rilate al la filmigota "Falanta Floro", li esprimis, ke li filmigos novan guston: "Certe troviĝas malfacilo. Kvankam la filmo estas ne sama kun "Ruĝa Ŝminko", tamen ili ambaŭ estas temo pri virino kaj sento pri paseismo. Sub kondiĉo de la sama temo, mi bone traktos figurojn, klopode serĉos ŝanĝiĝon. Tio estas strebo de ĉiu filmisto."