• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-28 15:14:06    
"Fabrikita en Ĉinio" fariĝis fokuso en ekspozicio de altteknologioj

cri
Ekspozicio de Telekomunikaj kaj Informaj Teknologioj (CeBIT), la plej grandskala en la mondo, inaŭguriĝis la 15-an de marto en Hanovro, norda urbo de Germanio. En tiu ĉi 7-taga ekspozicio pli ol 6 000 kompanioj el la tuta mondo eksponas siajn plej freŝajn teknologiojn, produktojn kaj solvojn al centmiloj da vizitantoj. La ĉina teamo estas aparte okulfrapa. En la ekspozicio partoprenas pli ol 1 300 kampanioj el la ĉinaj ĉeftero, Taiwan kaj Hongkong. Ili eksponas en ruĝa stilo grandan nombron da altteknologiaj produktoj, esploritaj kaj fabrikitaj de Ĉinio mem. Bonvole aŭskultu raporton, senditan de nia raportisto.

Depost la lasta jaro Ĉinio refoje fariĝis eksponanto kun partopreno de plej multaj kompanioj post Germanio, kaj la ĉina teamo unuafoje sin montras per unueca aspekto. Budoj de ĉinaj kompanioj estas dekoraciitaj ĉefe per ruĝaj ornamaĵoj. Huawei, Aigo, Amoi kaj aliaj famaj ĉinaj altteknologiaj kompanioj eksponas serion da novaj produktoj, kiuj estas esploritaj kaj fabrikitaj de ĉinaj entreprenoj mem kaj ankaŭ progresintaj teknologie en la mondo. De tio oni trovis novan sencon de "Fabrikita en Ĉinio". Sinjoro Yao Weijie, ĉefinspektoro en Eŭropo, el la kompanio Huawei, diris al nia raportisto, "Ĉiuj niaj produktoj, kiujn vi vidis en la ekspozicio, estas esploritaj de nia kompanio mem. Nia kompanio multe zorgas pri esplorado. Preskaŭ 50% de la dungitoj en ĉefstabejo okupiĝas pri esploro. Ĉiujare la kompanio investas ĉirkaŭ 10% de la asignaĵo por esploro."

Antaŭe la 1-a halo de la ekspoziciejo ĉiam estis okupata de mondfamaj entreprenoj. Tamen ĉi-foje ankaŭ iuj ĉinaj entreprenoj prenis sian lokon en la halo per siaj markoj. Aigo estas marko de konsumaj elektronikaj produktoj de la pekina kompanio Huaqi. Sonjoro Zhou Zongwu, oficisto el la fako pri transmaraj aferoj sub la kompanio Huaqi, diris al nia raportisto du brilajn punktojn en la eksponado de la produktoj kun la marko Aigo. "Unue, nuntempe furoras hardvaraj produktoj kun aldona servo. Ni lanĉis produktojn de MP3 kaj MP4 kun la servo de muzika deŝuto. Tiu ĉi servo ricevas fortan subtenon de 4 muzikaj liverantoj, la plej grandaj en la mondo. Nun la merkato de MP3 kaj MP4 havas intensan konkurecon, tamen ni ankoraŭ povas kombini la aldonan servon kun la produktoj. Tio estas tre granda brila punkto."

La alia brila punkto estas tio, ke la kompanio sendepende elesploris teknologion de diĝita fotografilo kun diĝita filigrano. Laŭ konigo de sinjoro Zhou Zongwu, oni povas facile rekoni fotojn de tiu ĉi diĝita fotografilo spite al ia ajn redaktado kaj revizio. Tiu ĉi teknologio efike protektas verecon kaj kopirajton de fotoj kaj estas progresinta en la mondo.

Pro longtempa neglekto al sendependa esploro, ĉinaj produktoj delonge suferas la partiecon "falsado". Pro perfekta eksponado de Huawei, Aigo kaj aliaj ĉinaj entreprenoj en internacia ekspozicio, eksterlandaj komercistoj kaj konsumantoj multe intensigis siajn konon kaj fidon al produktoj fabrikitaj de Ĉinio, kaj ankaŭ la prestiĝo de ĉina produktoj altiĝis. Sinjoro Zhou Zongwu diris, "En la ekspozicio ni deziras doni al la vizitantoj impreson, ke niaj produktoj apartenas al unu el ĉinaj markoj. Ni ĉiam emfazas tiun ĉi temon. Ankaŭ pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj ekhavis la konscion pri propra marko. Post 4-foja partopreno en tiu ĉi ekspozicio ni perceptis, ke multaj komercistoj ne rigardas nin japanoj aŭ koreoj plu kiel antaŭe.

Akceptante intervjuon en la ekspozicio, sinjoro Xu Zhaohui, ĝenerala manaĝero de la fako pri transmaraj aferoj sub la kampanio Amoi, diris, ke ĉinaj produktoj ŝanĝiĝis ĉefe pro tio, ke multaj entreprenoj jam konsciis, ke oni devas klopodi por ŝanĝi "Fabrikita en Ĉinio" en "Desegnita en Ĉinio". Li diris, "La koncepto "Fabkrikita en Ĉinio" estas jam akceptita de multaj konsumantoj en la mondo. Tamen la kerna problemo estas kiel ni ŝanĝu "Fabrikita en Ĉinio" en "Desegnita en Ĉinio" kaj kune klopodi por altigi prestiĝon de ĉinaj produkĵoj.