• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-28 17:01:25    
Iom pri inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino"

cri

Koncerna specialisto taksis, ke en lokoj, kie serioze mankas akvo, establiĝo de akvokeloj por konservi pluvon estas rimedo plej simpla, malmultekosta kaj efika por efike utiligi riĉfonton de pluvo kaj solvi malfacilon de akvotrinkado. Establo de akvokelo kun 36 kubmetroj povas garantii unujaran akvotrinkadon de iu familio kun 3 ĝis 5 homoj. Laŭ konigo, 1 000 juanoj estas bezonata por konstrui tian akvokelon.

Vicprezidanto de ĉina Tutlanda Virina Federacio kaj vicestro de Ĉina Virina Disvolva Fonduso sinjorino Mo Wenxiu konigis, ke en praktiko de la inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" en la lastaj jaroj, ni profunde sentas, ke ĝi utilas al vivo de tieaj popolanoj. Ekzemple trinkakvon por fundamente vivteni, ili havas. Antaŭe proporcio de virinaj malsanoj en trosekecaj vilaĝoj estis ege alta, ni faris enketon en la urbo Chongqing, en iu vilaĝo 90% de virinoj havis virinan malsanon. Tamen praktikante la inĝenieriaĵon, post unu jaro ni refoje faris enketon kaj takson, la proporcio malpliiĝis je 30%. Tial efikeco de tiuj akvokeloj estas evidenta. Ĝuste pro ekzisto de pli multaj akvokeloj, en kortoj, kie antaŭe havis nur leŭson, regas freŝaj floroj.

Vicprezidanto de ĉina Tutlanda Virina Federacio kaj vicestro de Ĉina Virina Disvolva Fonduso sinjorino Mo Wenxiu plue konigis al raportisto:

"Per praktiko de la inĝenieriaĵo 'Akvokelo por Patrino', ni ne nur establas akvokelojn, sed ankaŭ antaŭenpuŝas aliajn inĝenieriaĵojn. Ekzemple konstrui necesejojn, bredi kortbirdojn kaj brutojn bestojn, planti forston antaŭ aŭ malantaŭ domoj, funkciigi suno-fornon kaj en la provincoj Yunnan kaj Sichuan, oni povas konsideri establi vazon de mingaso por solvi lumigan problemon."

La inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" per sia forto helpas la registaron solvi akvotrinkadon de milionoj da homoj loĝantaj en montregionoj. Tiuj malgrandaj akvokeloj fakte havas rilatojn kun vivado kaj sano de virinoj kaj infanoj kaj ĉu ĝi povos daŭri, tio dependas de subteno de sociaj diversaj rondoj.

Raportisto rimarkis, ke en ĉiu akvokelo gravuriĝis nomo de mondonaca entrepreno. Laŭ konigo, ĉiu speciala fonduso asignata de tutlanda virina fedaracio por la inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" devenas de la socio.

Sinjorino Mo Wenxiu plue konigis al raportisto:

"La inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" ne povas solvi ĉiujn problemojn, tamen ĝi havas signifon kaj per ĝi, ni scias, kiel ni povu solvi aktualajn malfacilojn de popolanoj en konstruado de socialisma novtipa kamparo. Cetere konscio de popolanoj en ĉina okcidenta landparto pri akvo-ŝparado estas kondukata al urboj kaj entreprenoj, kiuj donis mondonacon al la inĝenieriaĵo."

Konsidere, ke en ĉina sudokcidenta landparto diversgrade ekzistas malfacilo pro manko de trinkakvo, tial la inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" jam disvastiĝas al diversaj provincoj de ĉina sudokcidenta landparto. Nun 15 provincoj kaj urboj, kiaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Guangxi-a Zhuang-nacieca kaj Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonomaj Regionoj, la provincoj Gansu, Guizhou, Qinghai, Shanxi, Sichuan kaj Yunnan estas favorataj de la inĝenieriaĵo. Ĝis 2005, dank'al la inĝenieriaĵo "Akvokelo por Patrino" preskaŭ milionoj da homoj, kiuj vivas en trosekecaj lokoj, , sin liberigas de viva malfacilo.