• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-28 17:12:28    
Nordorientaj Tigroj sovaĝigataj

cri
La manĝiga rimedo estas rekte doni viandon aŭ vivajn kokojn al tigroj. Se la nutraĵo estas vivaj bovoj kaj ŝafoj, oni simple forpuŝas ilin el la aŭto, kaj la tigroj konkure sin ĵetas sur ilin. Tra fenestroj ni vidis, ke iu tigro kaptis fazanon, kaj ĝi jen eltiris plumojn de la fazano, jen grincadis kontraŭ aliaj tigroj por gardi sian nutraĵon. Por protekti la sovaĝecon de tigroj, la Tigra Ĝardeno kreis la vivkondiĉon similan al la sovaĝa medio. Oni ne regule donas nutraĵon al tigroj kaj ofte faras la tigrojn malsataj. Laŭdire, en malpli ol duon-minuto, tigro kapablas konkeri bovon. S-ro Du Minxian diris, ke ĉasado fare de tigroj estas unu el la vidindaĵoj de la Tigra Ĝardeno, kaj multaj turistoj venis al la ĝardeno por spekti tiun fenomenon. Li diris:

"Tigro estas tre forta, kaj kapablas facile kapti bovidon. Tigro ankaŭ estas tre sagaca. Kiam unu tigro ne kapablas kapti grandan bovon, ĝi ofte invitas aliajn tingrojn, kaj ili formas sieĝon kontraŭ la bovo el kvar flankoj. Ofte okazas, ke la tigro, staranta malantaŭ la bovo, la unua faras atakon, sed la tigro, staranta fronte al la bovo, restas senmove. Vidu, kiel ruzaj ili estas!"

S-ro Du Minxian konigis ankaŭ, ke la tigro estas ne nur inteligenta, sed ankaŭ venĝema. Estis ŝoforo, kiu, ne permesante al tigro pisi al pneŭmatiko de lia aŭto, ektuŝis ĝin per ŝvabrilo. Post tio, kiam ajn la ŝoforo eniris en la Tigran Ĝardenon, tiu ofendita tigro ĉiam sekvis lian aŭton, kaj se li haltigis la aŭton, la tigro ĉiam aperis antaŭ aŭta fenestro kaj atente rigardis enen. Tio ege embarasis tiun ŝoforon. Liaj kolegoj elpensis por li ideon por solvi la problemon. Poste, kiam li eniris en la Tigran Ĝardenon, li ĉiam kunportis kelkajn pecojn de viando, kaj speciale donis la viandon al tiu venĝema tigro. Dekkelkajn tagojn poste, la tigro finfine ŝanĝis sian malamikan sintenon al la ŝoforo.

Nuntempe, la Tigra Ĝardeno ĉiutage akceptas centojn da vizitantoj. Ni konversaciis kun turisto el Pekino s-ino Jiang Shu, kiu speciale venis por apreci tigrojn. Ŝi diris:

"Nordorienta Tigro apartenas al pereantaj animaloj, tial ĝi estas valorega por ni. En tiu ĉi ĝardeno, pro aparta breda metodo, la sovaĝeco de tigroj ne degeneris. Kaj la nul-distanca kontaktado inter homoj kaj tigroj estas ege mirinda kaj neforgesebla por ni."

Laŭ kalkulo de sciencistoj, nuntempe en la mondo, la nombro de sovaĝaj Nordorientaj Tigroj estas malpli ol 500. Por la Tigra Ĝardeno ekzistas ankaŭ tre grava tasko, t.e. fari sciencan esploradon kaj sovaĝigan trejnadon al Nordorientaj Tigroj ĉi tie bredataj, celante tion, ke tiuj tigroj povos pli frue reveni al la sovaĝa medio. Ĝenerala direktoro de la Tigra Ĝardeno s-ro Wang Ligang esprimis:

"En konstruado de tiu ĉi Tigra Ĝardeno, ni celas unuflanke turisman aranĝon, aliflanke, estas pli grave, rehavigi la sovaĝecon al tigroj. Pro tio ĉi tie oni vidos ne prezentadon de cirkaĵoj, sed nur tion, kiamaniere tigroj pasigas la frostan vintron kaj varmegan someron en la sovaĝa medio."