• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-28 19:46:57    
Ĉinio kaj Rusio profundigis kunlaboron en energio

cri

En la lastaj jaroj Ĉinio kaj Rusio senĉese fortigis interfluon kaj kunlaboron sur la ekonomia kaj komerca kampo, interalie unu atentata flanko ĝuste estas la kunlaboro en energio. Lastatempe dum la vizito de rusa prezidento Putin al Ĉinio, la du landoj subskribis gravan interkonsenton pri energio, tio liveris gravan garantion por pluapaŝa kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio sur la kampo de energio. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi staton pri tio, bonvole aŭskultu!

En unua pinta forumo de ĉinaj kaj rusaj industriaj kaj komercaj rondoj, rusa prezidento Putin informis ĉefan enhavon de la interkonsento pri energio:

"Rusio decidis konstrui naftodukton de orienta Siberio al Pacifiko. Nun Rusa Ŝtata Pipelina Monopola Transnefto kaj Ĉina Nacia Petrola Korporacio ĵus subskribis koncernan protokolon kaj oni esploros praktikeblecon de konstruo de branĉa linio en Ĉinio de la naftodukto. Se la programo estos realigita, tio utilos al pliigo de nafta provizado al Ĉinio. la alia kampo kun bona disvolva perspektivo estas la naturgasa kunlaboro. Rusa Naturgasa Limigita Korporacio kaj Ĉina Nacia Petrola Korporacio jam subskribis koncernajn dokumentojn."

En 2005, per fervojo Rusio liveris pli ol 8 milionojn da tunoj da nafto al Ĉinio, ĉi tiu kvanto okupis malgrandan parton de ĉina nafta importa kvanto. Nun, rusa eksporto de energio ĉefe direktiĝas al la eŭropa merkato. En la lastaj jaroj, Ĉinio kaj Rusio ĉiam serĉis pli multajn kunlaborojn sur la kampo de energio kaj interkonsentis konstrui naftodukton de Rusio al Ĉinio.

Sinjorino Li Jianmin, specialistino pri la rusa problemo de ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj taksis la interkonsenton pri kunlaboro en energio inter Ĉinio kaj Rusio, subskribitan dum la vizito de Putin:

"La ĉina ekonomio disvolviĝas rapide, nia bezono de petrolo estas pli kaj pli granda, pro manko de propra provizado, ni bezonas importon. Kaj Rusio havas riĉan energion, tial la du flankoj havas multajn komunaĵojn de interesoj. La interkonsento montris direkton kaj marŝis je esenca paŝo."

La specialistino konigis, ke laŭ la interkonsento, post finkonstruo de la naturgasa dukto de Rusio al Ĉinio, en la estonteco Rusio eksportos 80 miliardojn da kubmetroj de naturgaso al Ĉinio ĉiujare, kaj la eksporta kvanto estos pli ol duono de la nuna eksporta kvanto al Eŭropo.