• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-29 17:43:06    
Kial Usono plurfoje riproĉis Rusion lastatempe?

cri

Lastatempe koncernaj oficistoj kaj institucioj de Usono plurfoje riproĉis Rusion en serio da problemoj. De la invito de Kremlo al Hamas por viziti Rusion kaj la irana nuklea problemo al la antaŭmilitaj informoj de la iraka milito, la elektado en Belorusio kaj aliaj problemoj, Usono faris kritikojn al la diplomatiaj politikoj de Rusio kaj tio vekis grandan atenton pri la dulandaj rilatoj.

En la komenco de la kuranta monato, la Konsilio pri Eksteraj Aferoj de Usono publikigis raporton, kiu diras, ke la rilatoj inter Usono kaj Rusio disvolviĝas al malĝusta direkto. La raporto diras ankaŭ, ke la disvolviĝo de Rusio deviis de la demokratia sistemo, kaj tio pli kaj pli malfaciligis al la du landoj havi komunan starpunkton en internaciaj problemoj. Estas rimarkinde, ke tiu ĉi raporto estis publikigita antaŭtage de la vizito de rusa ministro pri eksteraj aferoj al Usono. Oni do facile trovis la signifon de averto el la raporto.

Nelonge poste, en la Landaj Raportoj pri Homrajtaj Praktikoj en 2005, la usona Ŝtata Departemento severe kritikis la rusan registaron gvidatan de Putin, riproĉante, ke la rusa registaro nuligis la regpotencon de la parlamento, limigis la liberecon de la ĵurnalismo, senĉese atakis neregistarajn organizojn kaj tiel plu. Ankaŭ usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice, farante viziton en Aŭstralio, diris, ke estas malfacile por Rusio disvolvi demokration. Ŝi tiam esprimis sian esperon, ke la rusa popolo "postulos por ŝanĝi la registaron".

Antaŭ nelonge, ankaŭ la usona Nacidefenda Departemento publikigis raporton, riproĉante, ke antaŭ la iraka milito la rusaj informistoj malkaŝis la planon de milita agado de Usono al la reĝimo de Saddam. Kvankam usona nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld diris, ke li ankoraŭ ne vidis la raporton, tamen la ŝtata sekretario Condoleezza Rice jam menciis tiun ĉi eventon, intervjuate de pluraj televidaj stacioj, dirante, ke tio estas serioza evento.

Kial Usono faris sinsekvajn riproĉojn al Rusio lastatempe? Analizistoj opinias, ke inter Usono kaj Rusio fakte ekzistas nesolveblaj kontraŭdiroj en multaj problemoj.

Rilate la mezorientan problemon, post kiam Hamas gajnis la ĝeneralan elektadon en Palestino, Rusio faris publikan inviton al Hamas por viziti Kremlon, kio ege malĝojigis Vaŝingtonon. Tio kvazaŭ faris signalon al Usono, ke Rusio, kvankam jam ne plu la eksa Sovetunio, havas sendependajn diplomatiajn politikojn.

Rilate la iranan nuklean problemon, Rusio esperas doni al Irano pli da tempo, por ke tiu ĉi problemo estu solvita kadre de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Tamen Usono proponis, ke la Sekureca Konsilio pasigu deklaron de prezidanto kun severaj vortoj por krei kondiĉojn pri eventuala punado al Irano.

Koncernaj analizoj montris, ke post la finiĝo de la malvarma milito la rilatoj inter la du grandaj potencoj Usono kaj Rusio havas novan disvolviĝon. Pro konsidero al respektivaj ŝtataj interesoj, la du flankoj faris pli kaj pli profundajn kunlaborojn en la internacia kampo. Tamen kiel granda lando, Rusio ne volonte sekvas la politikojn de Usono. Pro tio senĉese aperas la kontraŭdiroj inter la du flankoj.