• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-29 19:34:38    
Rapide disvolviĝas ekonomia kaj teknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio

cri
Krom subskribo de interkonsentoj pri petrola kaj naturgasa duktoj, Ĉinio kaj Rusio subskribis ankaŭ principan interkonsenton pri reciproka instalo de kunkapitalaj entreprenoj, disvolvo de kunlaboro de petroloriĉfonta prospektorado kaj ekspluato en Rusio kaj disvolvo de integriga kunlaboro pri petrolorafinaj prilaboro kaj vendo en Ĉinio. Rusio interkonsentis, ke Ĉina Nacia Petrola Korporacio kaj rusaj petrolaj entreprenoj komune ekspluatos rusajn abundajn petrolajn kaj naturgasajn riĉfontojn. Samtempe kun tio, Ĉina Nacia Petrola Korporacio kaj rusaj petrolaj entreprenoj ankaŭ organizos kunkapitalajn entreprenojn en Ĉinio.

Sinjoro Ma Kai, estro de ĉina ŝtata disvolva kaj reformada komitato, esprimis, ke la subskribo de la interkonsento grande plivastigis amplekson de kunlaboro en energio inter Ĉinio kaj Rusio.

"Ni ĝojas vidi, ke sur la kampo de petrolo kaj naturgaso, kunlaboro inter duflankaj entreprenoj jam disvolviĝis al kampoj de ekspluato, prilaboro kaj vendo de nafta komerco. La tendenco montris, ke kunlaboro en energio inter Ĉinio kaj Rusio disvolviĝas ĉiuflanke kaj plurece."

Dum la vizito de rusa prezidento Putin al Ĉinio, la du landoj ankaŭ serĉis ekonomian kaj teknikan kunlaboron sur pli multaj kampoj, la du flankoj ne nur subskribis kunlaborajn interkonsentojn pri multaj flankoj, sed ankaŭ kunlaboris okazigi unuan pintan forumon de ĉinaj kaj rusaj industriaj kaj komercaj rondoj. La forumo enhavas investan politikon, financan kunlaboron, trafikan kunlaboron, investon al grandaj programoj kaj aliajn enhavojn.

En la forumo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao donis prelegon informante, ke Ĉinio kaj Rusio jam difinis gravajn kampojn de kunlaboro inter la du flankoj en la estonteco.

"Ĉinio kaj Rusio devas kiel eble plej frue altigi proporcion de elektraj produktoj en duflanka komerco, firmpaŝe vastigi komercan skalon de energioriĉfontaj produktoj, fortigi reciprokan investon sur kampoj de familiaj elektroaparatoj, telekomuniko, konstruado de bazaj instalaĵoj, arbaro kaj ekspluato kaj profunda prilaboro de minaj riĉfontoj."

En 2005, komerca sumo inter Ĉinio kaj Rusio atingis 29,1 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 30% ol en 2005. Hu Jintao esprimis, ke laŭ la forta tendenco de la ekonomia kaj komerca disvolvo inter Ĉinio kaj Rusio, la celo, ellaborita de la du flankoj, ke en 2010 la duflanka komerca sumo superu 60 miliardojn da usonaj dolaroj, estas tute praktikebla.