• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-29 19:39:07    
Ĉinio faros grandskalan energioŝparan reformadon al nunaj konstruaĵoj

cri
Ĉinio faros grandskalan energioŝparan reformadon al nunaj konstruaĵoj

La 29-an de marto en Pekino, ĉina vicministro pri konstruado Qiu Baoxing esprimis, ke Ĉinio faros grandskalan energioŝparan reformadon al nunaj konstruaĵoj kaj nun jam komenciĝis la reformado al registaraj oficaj konstruaĵoj.

Qiu Baoxing esprimis, ke la reformado al nunaj konstruaĵoj estas la grava paŝo de ĉinaj plenumado de konstruaĵa energioŝparado kaj konstruado de riĉfontoŝpara kaj medioamika socio.

Usona sekretario pri komerco esprimis, ke Usono kaj Ĉinio devas solvi komercajn diverĝojn per dialogo

La 29-an de marto en Pekino, usona sekretario pri komerco Carlos Gutierrez esprimis, ke Usono kaj Ĉinio devas per amika kaj sincera dialogo solvi iujn diverĝojn en la duflanka komerco por garantii kontinuan disvolvon de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Carlos Gutierrez diris, ke Usono alte atentas la nunajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio kaj esperas garantii disvolvon de la rilatoj per konstruiva maniero. Li emfazis, ke Usono kaj Ĉinio jam profitis de la duflanka komerco, tial damaĝo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ne nur bremsos la ĉinan disvolvon, sed ankaŭ kaŭzos negativan influon al la usona ekonomio.

Ĉinio esperas: Ĉinio kaj Usono plifortigos kunlaboron en batalo kontraŭ infektaj malsanoj per gena tekniko

La 29-an de marto en Pekino, ĉina vicministro pri scienco kaj tekniko Shang Yong esprimis la esperon, ke Ĉinio kaj Usono plifortigos kunlaboron en la batalo kontraŭ infektaj malsanoj per la gena tekniko.

En la simpozio titolita "Gena Revolucio: Novaj Rimedoj Kontraŭ Infektaj Malsanoj" okazigita de Ĉinio kaj Usono, Shang Yong montris, ke la altpatogena birda gripo el H5N1-tipo, sarso, aidoso kaj aliaj infektaj malsanoj jam fariĝis fortaj minacoj al la tutgloba publika higieno, kaj serioze damaĝas sanon de la homaro. La ĉina registaro aktive iniciatas la profundan kaj vastan internacian kunlaboron por altigi la scienc-esploran kapablon kaj teknikan nivelon de preventado kaj kuracado de infektaj malsanoj. Kaj la scienc-teknika dialogo inter ĉinaj kaj usonaj sciencistoj pri preventado kaj kuracado de gravaj infektaj malsanoj pere de la gena tekniko certe donos profundan influon por altigi la tutmondan scienc-teknikan nivelon ĉirilate.

Laŭ raporto, pli ol cent ĉinaj kaj usonaj specialistoj kaj fakuloj ĉeestas al la menciita simpozio, kiu daŭros 3 tagojn.

Ekonomio de Taiwan povas teni nuntempan disvolviĝan staton pro ekonomia kaj komerca kunlaboro inter du bordoj

La 29-an de marto, en Pekino, proparolanto de la oficejo pri taiwan-aj aferoj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro Li Weiyi emfazis, ke ekonomio de Taiwan povas teni nuntempan disvolviĝan staton pro la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

Laŭ raporto de taiwan-a amaskomunikilo, antaŭ nelonge la taiwan-a instanco publikigis la kompretigan administran rimedon pri praktitado de "aktiva amdinistrado, efika malfermado" al la ekonomia kaj komerco inter la du bordoj, kaj faris rigoran superregadon al la ekonomia kaj komerca interkontaktado kaj investado inter la du bordoj.

Li Weiyi diris, ke plifortigo de la ekonomia kunlaboro inter la du brodoj konformas al la komuna volo kaj fundamentaj interesoj de la samlandanoj de la du bordoj, pri tio, la ĉina ĉeftero delonge prenas aktivajn rimedojn por fari antaŭenpuŝon.