• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-30 08:21:44    
Verkisto Sin Vilaĝaniginta

CRI
Ma Feng, origine Ma Shuming, naskiĝis en la jaro 1922. Kaj lia naskoloko estas la gubernio Xiaoyi de la provinco Shanxi. Tiam lia familio estis tre malriĉa. Printempe de 1938, li aniĝis al revoluciula vicaro. En 1940 li iris al la revolucia sanktejo Yan'an kaj vizitis artan lernejon de armeo. Tiam li legis multe da novliteraturaj verkoj de post la Maj-kvara Movado okazinta en 1919 kaj literaturajn verkojn de Sovetunio de post la Oktobra Revolucio. Tiam li ankaǔ komencis amatoran verkadon. En 1942, "Jiefang Ribao" (Liberiga Tagĵurnalo) de Yan'an publikigis la 1-an novelon de Ma Feng, titolitan "Unuafoja Skoltado". En 1944 Ma Feng fariĝis redaktoro kaj raportisto de "Jinsui Dazhongbao" (Jin 1)—Sui 2)-a Popolamasa Ĵurnalo). En 1945, li verkis, kune kun Xi Chengzheng 3), romanon "Herooj de Luliang-montaro" kiu rapide famiĝis tra la lando. Poste li partoprenis en la Agrara Reformado 2 jarojn (1947 kaj 1948). Dume li publikigis plurajn novelojn spegulantajn novajn homojn kaj aferojn en la kamparo, ekzemple "Malamo inter Vilaĝoj", "La Patrino de Jinbao", "Du Akuŝistinoj" kaj "Fraǔlo". Poste li fariĝis ĉefredaktoro de Jin-Sui-a Eldonejo.

Ma Feng estas fama verkisto, tre sperta en priskribado de kampara vivo. Influon disportas kaj liaj noveloj kaj liaj romanoj kaj liaj scenaroj. Tamen lia plej alta sukceso kuŝas en verkado de noveloj, kiuj kuniĝis en kolektojn "Jam Frue Sciite antaǔ Tri Jaroj", "Kotonlanugilo", "Mia Unua Superulo" kaj "Jen la Suno Ĵus Leviĝinta".

De 1949 ĝis 1956, Ma Feng laboris en Pekino. En 1951 li vizitis literaturan kurson funkciigatan de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj. En 1954 li eklaboris en la menciita asocio. En ĉi tiu periodo li iris al vilaĝoj por 3 monatoj kaj faris intiman kontaktadon al kamparanoj. Tiam li duafoje kunlaboris kun Xi Chengzheng, el kio aperis scenaro "Neestingeblaj Flamoj". Tiutempe li verkis ankaǔ novelojn "Geedziĝo", "Soleca Kultivado de Sun Laoda", "Bredisto Oĉjo Zhao", "Han Meimei", "Dirate ekde la Antikveco..." kaj aliajn, kiuj senescepte, kiel fruktoj de lia 3-monata travivado en la kamparo, prezentas, kiel ĉefan enhavon, geedziĝon, familion. Tiuj verkoj de Ma Feng prezentas, kiel ĉefan enhavon, geedziĝon, familion, novajn homojn kaj aferojn aperintajn en interhelpaj grupoj, manifestante politikan akrasentecon de la aǔtoro pri nove emerĝintaj aferoj en la kamparo post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ekzemple "Geedziĝo" odas pri komunisma kvalito de junaj kamparanoj kiuj, kiaj Tian Chunzheng kaj Yang Xiaoqing, metas memkonscie la revoluciajn interesojn kaj kolektivajn utilojn sur la 1-an lokon; en "Bredisto Oĉjo Zhao" kaj "Han Meimei" la aǔtoro modlis respektive vivajn figurojn de novaj homoj en la kamparo – Oĉjo Zhao, ĉiam altruisma, optimisma kaj humura kaj Han Meimei, kuraĝa defii tradician koncepton kaj decidi pri dumviva laborado en la kamparo.

Printempe de 1956, Ma Feng forlasis la komfortigan ĉefurbon de la lando kaj iris al vilaĝo de la provinco Shanxi, por profundiĝi en la kamparan vivon. Ne vane. Baldaǔ larĝiĝis lia horizonto kaj originaliĝis lia stilo. Kaj multe pli pleniĝis herooj en liaj verkoj "Frue Sciite antaǔ Tri Jaroj", "Ĉesigi Oficon", "Mia Unua Superulo", "Veterana Kooperativano", "Provizora Aĉetisto", "Jen la Suno ĵus Leviĝinta" kaj multaj aliaj noveloj, kaj scenaro "Gejunuloj de Nia Vilaĝo", kaj biografieca romano "Liu Hulan".

Plejpartaj verkoj de Ma Feng spegulas bolantan novan vivon de la socialismaj revolucio kaj konstruado en la kamparo de la norda parto de Ĉinio kaj plenas de sinceraj admiro kaj laǔdo al la socialisma kamparo. Ma Feng kapablas ĝustatempe fari artan speguligon en siaj noveloj ĉiajn ŝanĝiĝojn de la nova socialisma kamparo, akre sentante ilin. Li bonege konas penson, senton, mienon kaj geston de ĉia homo, ĉu progresema, ĉu meza, ĉu regresa, en la kamparo. Li atentis sin hardi en la literatura arto. Tial de li priskribitaj homfiguroj estas vivaj kaj elvokivaj, tute egale, ĉu li donas laǔdon aǔ kritikon.

Ma Feng ĉiam klopodas rafini siajn verkojn tiaj, ke ili estu kaj lakonaj kaj facile kompreneblaj, atentante ankaǔ ravan rakontecon, lertan strukturon kaj artisman dispozicion, kaj kunfandon de intrigoj kaj herooj. Li amas prezenti ĉion per la 1-a persono. Li vidigas per diversa-devenaj kaj malsam-statusaj mioj ĉiujn facojn de la vivo, tiel ke legantoj sentu eksterordinaran intimecon kaj tion, ke ili, kun lia verko en la mano, rigardu ĉion de "mi" proprakokule viditan kaj nun rakontatan.

La lingvaĵo de Ma Feng estas flua, humura kaj suka, pro tia lingvostilo liaj verkoj portas al legantoj ĉiam nur facilecon kaj agrablon, tiom pli, se leganto estas kamparano.

1) Jin: Unuideograma nomo de la provinco Shanxi. La nomo devenis el tio, ke en la periodo de Printempo kaj Aǔtuno (770 a.K.—476 a.K.) la regno Jin fondis sin tie.

2) Sui: Mallongigita nomo de la provinco Suiyuan, kiu fondiĝis en 1928 kaj nuliĝis apartenigate al la Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio en 1954.

3) Xi Chengzheng: Origina nomo de verkisto Xirong, kiun ni konigos venontafoje.