• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-30 17:07:37    
Pinta konferenco de Ligo de Arabaj Landoj akiris vastajn komunajn konojn

cri

La 29-an de marto en la sudana ĉefurbo Kartumo, fermiĝis la 2-taga Pinta Konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj. Ĉi-foja konferenco estis okazigata sub la nova situacio de tio, ke la araba mondo vizaĝas al pli severa defio, tiel la fruktoj akiritaj de la konferenco estis multe pli atentataj.

La Kartuma Manifesto pasigita de la Pinta Konferenco montras, ke ĉiuj ĉeestantaj landoj atingis vastajn komunajn konojn pri la regionaj varmpunktoj, kunlaboroj kaj multaj aliaj problemoj. Rilate la darfuran problemon, kiu havas kompaktajn rilatojn kun la severeneco de Sudano, la gastiganta lando de ĉi-foja Pinta Konferenco, la ĉeestantaj landoj reasertis, ke oni devas persisti en la gvida rolo de Afrika Unio kaj oponi kontraŭ dispoziciado de internaciaj trupoj sen konsento de la sudana registaro, kaj decidis sendi pliajn arabajn trupojn al la koalicia armeo de Afrika Unio, kiu respondecas pri la pacprotekta misio en Darfuro, kaj samtempe liveri helpon kun la valoro de 150 milionoj da usonaj dolaroj por la pacprotekta agado de Afrika Unio en Darfuro.

La problemo pri mezorienta paco ĉiam estas la grava enhavo de la Pinta Konferenco de Afrika Unio. Ĉi-foja konferenco estis okazigata sub la fono, ke tagon post tago evidentiĝis la tendenco de tio, ke Israelo forlasas la araban flankon, prenas solflankan retiriĝan agadon kaj determinas la landlimon inter Israelo kaj Palestino. Vizaĝe al tia defio, la Pinta Konferenco eksplicite esprimis sian oponon kontraŭ la solflanka agado de Israelo. Pro tio, la Pinta Konferenco decidis restartigi la pacan porpledon elmetitan en la 2002a-jara Pinta Konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj kaj klopodi por tio, ke la Sekureca Konsilio aŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pasigu rezolucion, por ke oni prenu tiun ĉi porpledon, kune kun koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj, la principo "per tero por paco" kaj la "voj-mapa" plano, kiel la bazan framon por solvi la konfliktojn inter Arabio kaj Israelo.

Pri la iraka problemo, la konferenco reasertis respekti la suverenecon, sendependecon kaj unuecon de Irako, apelaciante, ke Irako kiel eble plej frue establu nacian solidarecan registaron por garantii la sekurecon, stabilecon kaj unuecon de la ŝtato kaj pavimi vojon por la retiriĝo de alilandaj armeoj.

Analizistoj montris, ke ĉi-foja Pinta Konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj reasertis la jam ekzistantajn komunajn konojn kaj akiris kelkajn gravajn fruktojn en iuj gravaj problemoj, tamen ĝi ne gajnis grandan trarompon pri la nove aperintaj problemoj kaj diverĝoj. Ekzemple, la krizo de Sirio kaj Libano estis unu el la fokusoj de ĉi-foja Pinta Konferenco, tamen oni nur reasertis subteni Sirion kaj Libanon en iliaj rajtoj pri repreno de la okupata tero, sed ne elmetis iun ajn proponon por solvi la krizon de Sirio kaj Libano. Tial ambaŭ Sirio kaj Libano malkontentis.