• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-31 16:03:16    
Lavmaŝino ne bezonanta lesivon

cri
En la ĉina merkato aperis lavmaŝino ne bezonanta lesivon, kiu ŝanĝis tiun kutiman normon.

En pekina magazeno nia raportisto vidis tiun novtipan lavmaŝinon. Ĝi, longa je 60 centimetroj, larĝa je 50 centimetroj kaj alta je 90 centimetroj, kun arĝenta korpo kaj marblua kovrilo, aspektas tre moda. Vendisto faris provon ĉeloke. Li metis blankan tukon kun kola, soja kaj vinagra makuloj en la lavmaŝinon plenan de akvo sen lesivo. Post kelkminuta lavado la tuko fariĝis tre pura. Ĉu tio estas ĵonglaĵo?

La ĉefekspluatanto de la lavmaŝino ne bezonanta lesivon malkaŝis la sekreton. Ĝia kerna ero estas elektrolizilo, kiu povas elektrolizi ordinaran akvon en alkaletan akvon. Ĝenerale la makuloj estas acidetaj. La alkaleta akvo neŭtrigas la acidetajn makulojn, do la lavaĵo estas purigita.

Tia lavmaŝino ne bezonanta lesivon estas ekspluatita kaj fabrikita de la mondefama korporacio Haier laŭ la ideo de "sanigo kaj medioprotekto". Ĝi organizis sciencistojn kaj laboristojn al la ekspluatado kaj sukcese faris tian lavmaŝinon post kvar jaroj. Laŭ ekzameno de la ĉina ŝtata ekzamena centro pri hejmaj elektraj aparatoj, la puriga proporcio de tia lavmaŝino estas 0,875, je 25% pli alte ol la ordinara lavmaŝino.

Tia lavmaŝino ne bezonanta lesivon havas grandan debiton en Ĉinio. Inter la aĉetantoj pli multaj estas gravedulinoj, kiuj alte atentas la sanecon de la venontaj beboj. Aliaj ĝin aĉetas ĉar ĝi ŝparas koston. Ankoraŭ aliaj ŝatas ĝin ĉar ĝi estas senpolucia.

Tia lavmaŝino vekas atenton de fremdlandaj amikoj. Antaŭ nelonge, vendistoj el Hindio, Japanio, Novzelando, Pakistano, Singapuro, Usono kaj aliaj sume dekkelkaj landoj kontraktis kun la korporacio Haier por aĉeti tian lavmaŝinon.