• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-31 16:12:11    
Ĉina fama sciencisto Wang Xuan (foto)

cri
Ĉina fama sciencisto Wang Xuan estas inventinto de "han-lingva laser-radia skana komposta sistemo", kiu komplete ŝanĝis la sorton de han-lingva presado de Ĉinio kaj eĉ de la mondo. Antaŭ nelonge li forpasis pro malsano. La ĉina popolo karmemoras lin, la ĉina ŝtata prezidanto Hu Jingtao ĉeestis al la funebra mitingo pri li.

Sinjoro Wang Xuan naskiĝis antaŭ 70 jaroj, en intelektula familio de Ŝanhajo, la plej granda industria kaj komerca urbo de Ĉinio. En sia infaneco li jam ege interesiĝis pri matematiko. En 1954 li sukcese pasigis la eniran ekzamenon de la matematika fakultato de la Pekina Universitato, la plej fama universitato de Ĉinio. En la sekvinta jaro li elektis komputan matematikon kiel sian studan fakon. Tiu fako estis juna tiutempe, tamen Wang Xuan opiniis ke ju pli nova estas la fako, des pli granda estas la spaco de kreado kaj disvolvo. Li antaŭvidis ke la komputera tekniko kaj la apliko de komputero ludos netakseble grandan rolon en la venonta ekonomia kaj socia evoluado kaj tre gravos por la disvolviĝo kaj potenciĝo de la patrolando. Fininte la studadon Wang Xuan sin okupis pri esplorado kaj instruado de komputero en la Pekina Universitato, kaj iom post iom famiĝis en tiu fako.

Sinjoro Liu Qiuyun, kiu longtempe kunlaboris kun Wang Xuan, diris al nia raportisto ke la intelektuloj kulturitaj en la kvindekaj jaroj, nome en la komenca periodo de la nova Ĉinio, plimulte prenis evoluigon de la ŝtato kiel sian propran taskon kaj deziris plene kontribui al la patrolando per sia talento. Wang Xuan efektive enkorpigis tiun spiriton.

"Wang Xuan strebis ne nur por noti sciencan frukton en disertaĵon, sed ankaŭ por puŝi la frukton al la socio kiel komercaĵon, ke ĝi fariĝu efika socia produktforto kaj progresigu la socion."

En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Wang Xuan elektis la traktadon de hanaj ideogramaj informoj kiel la ĉefan temon de sia esplorado. Tiam Ĉinio, same kiel aliaj landoj de la mondo, uzis tipografion. Wang Xuan opiniis ke tiu presarto estas peniga, havas malaltan efikon kaj donas seriozan polucion. Li deziris ŝanĝi la situacion. Tiam en alia lando estis esploranto pri komputera komposta sistemo. Tamen transformi fonetikan alfabeton en komputeran lingvon estas relative simple, sed transformi hanajn ideogramojn en komputeran lingvon kaj plie realigi komputeran komposton sendube estas monda malfacila problemo.

Post absorbaj esploroj Wang Xuan prezentis sian projekton.

"Mi proponis priskribi formon de ideogramo per matematika rimedo, kio estis nur fari militon sur papero kaj neimagebla por aliaj, tial ili mokis min ke mi trompas per matematika ĵonglaĵo. Tamen mi firme kredis mian projekton malgraŭ tiu premo."