• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-31 17:28:08    
Afganio alfrontas provadon de "printempa ofensivo" fare de Talibano

cri

En la 29-a de marto, Mullah Mohammad Hanif, proparolanto de Talibano, proklamis, ke kun la varmiĝo de la vetero jam komenciĝis la "printempa ofensivo" de la talibana armita forto kontraŭ la nacia armeo de Afganio kaj la alilandaj trupoj garnizonantaj en Afganio. En la lastaj tagoj la talibana armita forto faris plurajn atakajn eventojn en la teritorio de Afganio, kiuj kaŭzis morton kaj vundiĝon de homoj. La sekureca situacio de Afganio refoje alfrontas la provadon de la "printempa ofensivo" fare de Talibano.

En la 29-a de marto en la provinco Helmand, suda Afganio, la talibana armita forto atakis kampadejon de la Internacia Sekureca Asista Forto. En la batalo unu usona soldato kaj unu kanada soldato estis mortigitaj kaj aliaj 4 soldatoj vundiĝis. 32 armitoj de la talibana flanko estis mortigitaj. Tiu ĉi milita atako de Talibano faris la plej grandan suferigon al la Internacia Sekureca Asista Forto de NATO. La 30-an de marto en la provinco Kandahar, iu atakanto de suicida aŭto-bombo provis ataki la aŭtovicon de kanadaj armeaj aŭtoj. La eksplodigo de la aŭto-bombo ne kaŭzis perdiĝon al la kanadaj soldatoj, tamen vundis 7 civilulojn proksime al la aŭtovico. En la sama tago en la provinco Helmand, estro de iu loka polico kaj lia frato en sia aŭto estis atakite mortigitaj de la talibanaj armitoj.

Antaŭ kaj post la proklamo de Talibano pri la "printempa ofensivo", okazis dekoj da grandaj kaj malgrandaj atakaj eventoj en diversaj lokoj de Afganio, kiuj kaŭzis morton de pli ol 200 homoj, inkluzive de soldatoj de alilandaj armeoj, soldatoj de la registara armeo de Afganio, afganaj civiluloj kaj talibanaj armitoj.

En 2001 la reĝimo de Talibano renversiĝis, kaj post tio la usona armeo garnizonanta en Afganio kaj la registara armeo de Afganio senĉese prenis agadojn por ekstermi la postrestantajn armitojn de Talibano, tamen tio ne gajnis kontentigan efekton, ĉefe pro la jenaj kialoj.

Unue, nun la talibana armita forto prenas la strategion de gerilado, kaj pri tio la usona armeo garnizonanta en Afganio kaj la registara armeo de Afganio povas fari preskaŭ nenion. De la pasinta jaro la talibana armita forto pli kaj pli prenas la rimedojn kiaj murdo, senkapto, forkapigo kaj suicida atako kontraŭ la registara armeo de Afganio kaj la alilandaj armeoj garnizonantaj en Afganio. Tiaj rimedoj faras grandegan psikologian premadon al homoj.

Due, Afganio estas montara lando de interna kontinento kaj la aparta geologia medio liveras oportunecon al la talibanaj armitoj por sinkaŝado.

Krome, specialistoj analizis, ke la kaosa situacio en la teritorio de Irako ĉiam estas la fokuso de atento de Usono, kaj tio iagrade influas al la batado kontraŭ la talibanaj armitoj fare de la usona armeo garnizonanta en Afganio.