• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-03 16:53:57    
(foto)Cangyan-monto en provinco Hebei

cri
La pitoreskejo de la monto Cangyan situas en la gubernio Jingxing de la provinco Hebei, norda Ĉinio, kaj totale areas je 63 kvadrataj kilometroj. En la ĉina lingvo, Cangyan signifas: Verda Rokaro. La nomo de la monto vere identiĝas kun ĝiaj naturaj pejzaĝoj.

La monto Cangyan estas konata kiel "Perlo de la Montaro Taihang". La mirinda metamorfozo de la ĉiopova naturo faris la centran parton de tiu monto groteskaj klifoj kun la agrabla ekologia medio.

La monto Cangyan riĉas je famaj vidindaĵoj el naturaj pejzaĝoj, kaj ankaŭ je antikvaj temploj kaj aliaj religiaj konstruoj. 

Pro kio la princino fariĝis monaĥino, forlasinte la luksan palacan vivon? Lokanoj diris, ke kiel sciate, historie la imperiestro Yangdi de la dinastio Sui estis malbona monarko diboĉema, kruela kaj senkapabla. Sub lia dominado, la popolo vivis kvazaŭ en obskura abismo. Sed lia filino, la princino Nanyang tamen estis modesta, bonkora kaj inteligenta knabino. Ŝi sentis fortan ĉagreniĝon pro la patra konduto, kaj fine ŝi decidis peti helpon de la Budho, sin oferante al budaismo. Per tio ŝi esperis kovri perversan agadon de sia imperiestra patro. Ŝi eleketis la bildecan monton Cangyan kiel sian rezidejon. Sekve de tio, en multaj lokoj sur la monto ĝis nun restas ŝia spuro kaj vidiĝas memoraĵoj pri ŝi. Ni citu kelkajn el tiuj.

La templo de Simia Praulo. Proksime de la monta enirejo staras templo omaĝe al blanka simio. Legendo diras, ke ĝi siatempe ege helpis al la princino Nanyang en ŝia pilgrimado al la monto Cangyan, ekzemple ĝi provizis la princinon per manĝaĵoj kaj akvo en la sovaĝa montaro, kaj multe klopodis por faciligi ŝian vivtenadon. Kaj siaflanke, la princino, por esprimi sian dankemon al la blanka simio, konstruigis templon memore al tiu fidela kaj fervora servisto, post kiam ŝi majstriĝis en budaisma sinhardado.

Sur la monto Cangyan troviĝas ankaŭ la templo kaj tombo de la princino Nanyang.

Krom la palisandra arbaro troviĝas ankaŭ aliaj du aparte menciindaj vidindaĵoj sur la monto Cangyan, t.e. Sur-ponta Halo kaj la cipresa arbaro. 

La menciita Sur-ponta Halo vere estas impona, starante sur ponto inter du klifoj. Konstruita en la dinastio Sui, ĝi estas naŭ-eĝa domo laŭ antikva arkitektura stilo, kun glazuritaj kaheloj flavaj kaj verdaj. En ĝia halo vidiĝas tri statuoj: meze estas la statuo de Ŝakjamunio, la aliaj du estas de Bhaisajyaguru kaj de Amitabo. En la dorsa flanko sidas statuo de Avalokitesvaro, kaj ambaŭflanke videblas statuoj de 18 arahatoj. Vidiĝas ankaŭ freskoj temantaj pri rakontoj el budaisma sutro.

Alia interesa fenomeno estas, ke antikvaj cipresoj de la monto Cangyan ĉiu direktas sian pinton al la templo de Princino. Tio kompreneble ne estas religia kaŭzo, sed tute originas de la sunluma rolo. La templo de la princino Nanyang situas sur la suna flanko de la monto, kaj vegetaloj havas karakteron sekvi la sunlumon ĉiam.

Pro la eksterordinara ĉarmo, la monto Cangyan altiras al si turistojn je 800 mil pojare. Tion diris la estro de la gubernia turisma buroo.