• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-04 08:27:20    
Imperiestraj ĝardenoj de Pekino

cri
Ni prezentu al vi kelkajn imperiestrajn ĝardenojn de Pekino. Ili ne nur servas kiel "urbaj nomkartoj" de Pekino, sed ankaŭ estas rigardataj kiel muzeo de ĉinaj antikvaj konstruaĵoj.

La historio de Pekino estanta kiel la ĉina ĉefurbo longas je pli ol 800 jaroj, kaj en tiu ĉi fama urbo troviĝas dekkelkaj imperiestraj ĝardenoj kun malsamaj skaloj. Ĉiu el tiuj ĝardenoj estas ĉarma je la pejzaĝoj kaj eleganta en la aranĝo. Inter ili la Parko Beihai estas la plej aĝa el la imperiestraj ĝardenoj en la mondo ekzistantaj ĝis nuntempe. S-ino Bai Zhenzhen, historiisto el la Kultura Esplorejo de la Parko Beihai, diris, ke en la 13-a jarcento, la unua imperiestro de la dinastio Yuan -- Kubla Ĥano aprecis tiun ĉi lokon belan je naturaj pejzaĝoj, kaj decidis konstruigi sian ĉefurbon ĉirkaŭ ĝi. Ŝi diris:

"De la dinastio Yuan ĝis la dinastioj Ming kaj Qing, ĝi ĉiam estis ĝardeno de la kortego. Estas malofte troveble en la monda historio, ke iu ĝardeno, kia Parko Beihai, destinis la lokon de la ŝtata ĉefurbo."

La nuna Parko Beihai areas je proksimume 70 hektaroj, kaj ĝia akva areo okupas pli ol duonon. Pompaj haloj kaj antikvaj temploj estis lerte aranĝitaj en la parko. Centre de la akva areo videblas insulo nomata Qionghua, sur la insulo estas tibet-stila Blanka Pagodo, kiun konstruigis imperiestro de la dinastio Qing. Tio enkorpigis adoron de la tiama kortego al budaismo, samtempe ankaŭ donis ian misteran nuancon al la insulo.

Rigardante suden sur la Blanka Pagodo, oni povas trovi, kaj tri insuloj, inkluzive de la subpieda insulo Qionghua, sin interligante en unu vico, flosas en la smeraldaj ondetoj. Se estas la nebula tago, pavilonoj, turoj, terasoj kaj domoj sur la insuloj aspektas miraĝe fantaziaj, kvazaŭ en feolando. En la ĉina arkitekturo, tia konstrua stilo nomiĝas "unu lago kun tri montoj". Laŭ ĉina mito, en la maro troviĝas tri montoj, kie loĝas feoj kaj rezerviĝas viveliksiro. Dezirante la senmortecon, ĉinaj imperiestroj iniciatis la medion de "unu lago kun tri montoj" en siaj ĝardenoj.

S-ro Li Jianping, specialisto pri la pekina historio, konigis, ke tiu arkitektura stilo estas aparta trajto de la imperiestraj ĝardenoj de Ĉinio. Li diris:

"La arkitektura stilo de 'unu lago kun tri montoj' estas la privilegia modelo de la imperiestraj ĝardenoj, kaj neniu alia ĝardeno povas imiti ĝin. Se iu aplikus tiun stilon en ordinaraj konstruoj, tiu estus punata al morto. Do, se oni ne rimarkis la aranĝon de 'unu lagon kun tri montoj' en la Parko Beihai, tio signifas, ke ili tute ne vidis la animon de tiu imperiestra ĝardeno."