• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-04 15:42:00    
Inventinto de "han-lingva laser-radia skana komposta sistemo" Wang Xuan (foto)

cri
Wang Xuan elmetis tute ciferigan projekton. Tiam Japanio kaj aliaj science kaj teknike evoluintaj landoj studis kaj disvolvis imitan teknikon. Multaj samfakuloj dubis lian "antaŭirantan" ideon, eĉ mallaŭdis ĝin kiel "fantaziaĵon".

Laŭ la projekto de Wang Xuan, oni devas transformi ĉiun ĉinan ideogramon en punktojn kaj poste fari laser-radian skanadon. La ofte uzataj ĉinaj ideogramoj estas pli ol 20 000, kiuj rezultigos grandegan kvanton de donitaĵoj post transformo. Kiel konservi tiun maron da donitaĵoj estis granda problemo en tiu tempo.

Por solvi la problemon, Wang Xuan gvidis grupon da gejunuloj tagnokte labori, finfine projektis kaj elfaris novtipan informo-traktan instalaĵon, kiu altigis la laboran efikon je pli ol cent obloj. Finfine en 1979 la unua specimeno de han-lingva laser-radia skana komposta sistemo, projektita sub la prezido de Wang Xuan, estis reguligita. En 1985 la sistemo estis oficiale aplikata al la ĉina ŝtata novaĵagentejo --- Xinhua-a Novaĵagentejo.

Por evoluigi la unuageneracian foto-kompostan maŝinon al la kvarageneracia laser-radia skana komposta sistemo okcidentaj landoj konsumis 40 jarojn. Tamen Wang Xuan impetigis la postiĝintan tipografion de Ĉinio unupaŝe en la plej progresintan laser-radian skanan kompostan sistemon en nur 18 jaroj. Dank' al la sistemo la ĉina presada fako altigis la laboran efikon je dekoj da obloj.

Wang Xuan ne haltis antaŭ sia sukceso. Dank' al lia aktiva akcelo la Pekina Universitato fondis la kompanion Founder por puŝi tiun progresintan teknikan frukton al merkato. Ekde 1988 la laser-radia skana komposta sistemo de Founder, kun potenca povo tamen kvinona prezo de importita produkto, elstariĝis en merkato. En 1992 tiu sistemo jam okupis 99% de la ĉina merkato de han-lingva elektronika komposta sistemo kaj 80% de la alilanda sama merkato.

Pro la grandega kontribuo al la socio, Wang Xuan akiris multajn premiojn de Ĉinio kaj Unesko. Antaŭ tiuj honoroj Wang Xuan malkaŝis la sekreton de sia sukceso:

"Laŭ mi la sukceso kuŝas en la gravaj faktoroj: antaŭvido, persistemo en kaj profunda amo al scienco kaj kolektivismo. El ili la antaŭvido tre gravas por sciencisto."

Samtempe kun scienca esplorado kaj ekspluatado, Wang Xuan kulturis grupon da talentuloj. Multaj el liaj lernantoj kaj junuloj de la kompanio Founder fariĝis elitoj de la nuna komputera afero de Ĉinio. Sinjoro Tang Zhi, antaŭa lernanto de Wang Xuan, nuna esploristo de la Komputera Instituto de la Pekina Universitato, diris ke li multe lernis de sinjoro Wang Xuan:

"La instruisto Wang estas nia ekzemplo en diversaj flankoj kaj multe influis min. Mi lernis de li multajn, ekzemple kiel fariĝi honesta homo kaj kiel fari sciencan esploradon."

Krom la laboro, sinjoro Wang Xuan profunde amis la ĉinan tradician operon --- pekinan operon. Li sciis eĉ kanti kelkajn melodiojn. Li ofte diris ke famaj operistoj havas sian atuton, tial ili ĉiam brilas sur scenejo. Ankaŭ sciencistoj devas havi sian atuton, t.e. iniciativon."