• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-04 15:54:51    
Ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj gajnis periodan frukton

cri

Karaj retlegantoj, la vilaĝo Longquan de la urbeto Nanbai en la gubernio Zunyi estas fora vilaĝo en la provinco Guizhou en ĉina sudokcidenta landparto. Ĝuste antaŭ kelkaj monatoj, estis malfacile por vilaĝanoj imagi, ke ili povos spekti filmojn kaj lerni teknikon per modernaj instalaĵoj, kia komputilo. En Ĉinio troviĝas miloj da vilaĝoj same kiel la vilaĝo Longquan kaj ili estas unuaj favoratoj de praktikata 'ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj'.

Elektronika perilo kun interreto kiel la ĉefa estas unu el ĉefaj formoj por komuniki informojn kaj sciojn en la nuna mondo, tamen en ĉinaj kamparo kaj neprogresintaj lokoj, pro limigo de natura kaj ekonomia kondiĉo, homoj ne povas utiligi la progresintan instrumenton por fari komunikon kaj lernadon.

Antaŭ kvar jaroj, la ĉina registaro jam atentis la staton kaj klopodis por solvi la problemon per livero de publika servo fare de la registaro, t.e. ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj, kiu komenciĝis en 2002. Nun la inĝenieriaĵo jam fondis unu ŝtatan centron kaj 4 226 filiojn. Estro de la ŝtata centro de la inĝenieriaĵo sinjoro Zhang Yanbo diris:

"Ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj estas baza inĝenieriaĵo de publika kulturserva sistemo. Oni utiligas retigan administron kaj servan sistemon, kiu kovras tra la tuta Ĉinio por realigi kunĝuon de kulturaj informoj en la tuta lando kaj tio ludas gravan rolon por plibonigi urban kaj urbetan bazan kulturan servon al popolamasoj. Per la laboro ni volas nuligi diferencon kaj realigi diĝitan servon en ĉiuj vilaĝoj."

Ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj dependas de preskaŭ 3 000 bibliotekoj en ĉinaj diversaj lokoj kaj la ŝtata centro kaj provincnivelaj filioj diĝitigas kulturajn informojn de publikaj bibliotekoj, pikturaj muzeoj, artaj institutoj kaj ensembloj kaj esploraj institucioj kaj per formoj kiaj interreto, satelito kaj movebla konservejo, senpage liveras al socia publiko, precipe al kamparanoj en malprogresintaj lokoj. Estrino de filio en Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono sinjorino Yu Su konigis tiean staton. Ŝi diris:

"En filio en Guangxi, jam establiĝis diĝita donitaĵa riĉfonta trezorejo, ekzemple tereno pri nacieca arto kaj tiu de libro-konservejo. Tiu diĝita riĉfonto povas laŭ bezono de la kunĝua inĝenieriaĵo, esti rekte uzata."