• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-04 17:46:09    
Ĉina Centra Televidstacio publike elektos prezidistojn pro maltrankviliga situacio de manko de talentuloj

cri

"Cui Yongyuan depresias, Li Yong estas sendorma pro granda subpremo, Li Jiaming lernas en eksterlando....." Rilate al malavantaĝaj novaĵoj de nuntempa situacio de prezidistoj en Ĉina Centra Televidstacio, nun oni havas traktan rimedon----sursceniĝis en pekina televidstacio aktivado en pekina konkursa regiono "Tutlanda Elekto de Artaj Prezidistoj de Centra Televidstacio". Prezidisto Ma Dong opiniis, ke la ago de centra televidstacio estas reformado de talentula mekanismo. Nuntempe mankas al centra televidstacio talentuloj, kaj elekto de prezidistoj en la tuta socio enkondukos talentulojn al la televidstacio. Li samtempe maltrankviliĝis, ke kandidatoj nur imitos famajn prezidistojn sen renoviĝo.

Ma Dong, prezidisto de "Defii Prezidiston", konigis, ke la elekta aktivado inkludas Pekinon, Xi'an, Harbin, Hangzhou, Chengdu, Shenyang, Wuhan kaj Guangzhou 8 konkursajn regionojn. Januaron de 2007, ĉiu regiono elektos 10 elitajn kandidatojn por la fina elekto. La fina venkonto fariĝos prezidisto de Centra Televidstacio.

La aktivado estas kune okazigita de "Defii Prezidiston" kaj Personara Departemento de Centra Televidstacio. Ma Dong rekte diris, ke tio estas por trovi elirejon por kandidatoj. Tiuj, kiuj partoprenis en antaŭaj "Defii Prezidiston", povas refoje sin anonci.

Al la demando, kio estas la samo kaj diferenco inter la aktivado kaj superknabina aktivado, Ma Dong diris, ke en "Superknabina Voĉo", oni konkursis pri kantado. La programero estas kun malalta profesieco; "Revo de Ĉinio" estas scenejo por realigi revon de civiluloj; "Defii Prezidiston" postulas, ke kandidatoj havu ne nur komunecon sed ankaŭ personecon. "La du flagoj plej bone montras nivelon de bona prezidisto. Nia elekta celo estas pli klara, nome, ni elektos elitajn talentulojn por Centra Televidstacio, tial ne troviĝas kompareco inter la aktivado kaj aliaj aktivadoj."

Ma Dong deklaris, ke nova prezidisto devas konformi al stilo de ŝtata televidstacio: aktiva kaj sana. "Diferenco al aliaj estas rekta prijuĝa kriterio". Ma Dong diris sian maltrankvilon, ke kandidatoj "ĉiam imitos ĉiujn famajn prezidistojn sen nova prezentista tipo. Mi volas vidi kandidatojn kun personeco kaj pluraleco."