• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-05 08:30:21    
Ĉarmo de Okcidenta Lago el Hangzhou

cri
Ekskursante al Okcidenta Lago en marto, oni nepre devas viziti la lokon nomatan Liulang Wenying, por apreci diversajn birdojn. En la pasinteco, la loko estis imperiestra ĝardeno. Ĝi estas karakterizata je la smeraldaj plorsalikoj kaj sorĉa pepado de orioloj. Tie kreskas eksterordinaraj salikoj el diversaj specoj, vidiĝas ankaŭ giganta kaĝo nomata "paradizo de birdoj", kie estas bredataj pli ol cent orioloj, turdoj, ambirdoj ktp. La birdoj konkuras en la pepado kaj kantas orelplaĉe. En printempo ĉiujare, en tiu ĉi loko ĉiam videblas salikaj branĉoj dancantaj en la printempa zefiro kaj aŭdiĝas mirinda ĥoraĵo de divers-specaj birdoj. Sin trovante tie, oni sentas sin esti en la bela naturo.

Karaj amikoj, multaj personuloj de Ĉinio kaj aliaj landoj montris sian ŝaton al Okcidenta Lago. Ekzemple, siatempe la ĉina forpasinta gvidanto Mao Zedong vizitis tiun lagan pitoreskejon 40 fojojn, kaj foje li loĝis ĉi tie eĉ 7 monatojn. Usona eksprezidento Clinton dufoje venis al Okcidenta Lago. Li admiris la pitoreskejon dirane, ke Pekino estas la ĉefurbo de Ĉinio, sed Hangzhou estas "koro" de la lando.

La pentrinda Okcidenta Lago altiras al si ne nur ĉinojn el diversaj landpartoj, sed ankaŭ multe da alilandaj turistoj. S-ro John Lee, veninta el Usono, loĝas en Hangzhou de antaŭ pli ol 4 jaroj. Intervjuate de nia raportisto, li esprimis sian apartan inklinon al Okcidenta Lago. Li diris:

"Marto estas la plej bela tempo por Okcidenta Lago, tiam ruĝas persikfloroj kaj verdas salikoj, kaj la vetero taŭgas al flugigo de kajtoj. La loko estas tre vizitinda pro la freŝa aero kaj multaj famaj vidindaĵoj kaj antikvaj restaĵoj. Mi tre ŝatas tiun ĉi lokon."

En la pitoreskejo de Okcidenta Lago oni aranĝis diversajn servojn, ekzemple sur la strato Nanshan troviĝas kafejoj, sur la piedira strato ĉe la laga bordo estas vendejoj, en la meza regiono de la pitoreskejo oni povas apreci pejzaĝojn, kaj sur la strato Beishan oni povas trovi antikvajn vidindaĵojn. Oportune al turistoj en la ekskurso al Okcidenta Lago, oni senpage malfermas la ĉirkaŭ-lagajn parkojn diurne. S-ro Wang Guoping, sekretario de la urba kompartia komitato de Hangzhou, diris:

"Ni opinias, ke Okcidenta Lago apartenas ne nur al hangzhou-anoj, al la provinco Zhejiang, sed ankaŭ al la tutlanda popolo kaj al la tutmonda popolo. Nun 7 grandaj parkoj situantaj laŭ la lago jam estas senpage malfermitaj al vizitantoj. Mi kredas, ke en la bela primavero niaj nova Okcidenta Lago kaj nova urbo Hangzhou alportos surprizan ĝojon al ĉiuj."

Karaj amikoj, oni iam komparis Okcidentan Lagon de Hangzhou kaj la lagon Lemono de Ĝenevo kiel du brilajn perlojn respektive en la oriento kaj la okcidento de la mondo. Fama itala vojaĝisto Marco Polo priskribis en sia libro: Hangzhou estas la plej bela kaj eleganta urbo de la mondo.